PMEG
38.4.2. Afiksecaj rolvortetoj
Rolvortetoj estas tre ofte prefiksece uzataj en kunmetitaj vortoj. Tiaj kunmetajhoj estas au kombinoj au frazetvortoj. Oni devas fari distingon inter tiuj du manieroj uzi rolvortetojn prefiksece. En frazetvorto la rolvorteto rilatas kiel rolmontrilo al tio, kio staras tuj poste. En kombino la rolvorteto rilatas al io alia, kio eble ech ne estas esprimita.
Frazetvortoj «
Vortoj kun prefikseca rolvorteto plej ofte estas frazetvortoj. Tia kunmetajho devenas de frazeto. La rolvorteto estas uzata prefiksece al tiu vorto, al kiu ghi rilatas en la plena frazeto:
- sen fino → senfina = tia, ke ghi estas sen fino
- pri amo → priama = tia, ke ghi temas pri amo
- antau (ghusta) tempo → antautempa = tia, ke ghi okazas antau la ghusta tempo
- inter nacioj → internacia
- per Esperanto → peresperanta au per-Esperanta
- sen pensoj → senpense
- de la nasko → denaske
- ghis la fino → ghisfine
- kontrau veneno → kontrauveneno = kuracilo kontrau veneno
- ekster la lando → eksterlando = la tuta mondo krom la propra lando
- tra nokto → tranokti = pasigi nokton, gasti tra nokto
- per laboro → perlabori = akiri per laboro
- en teron → enterigi = meti en la teron
- sen movoj → senmovigi = fari tia, ke movoj ne eblas
- sen kuragho → senkuraghigi = forpreni ies kuraghon
- en shipon → enshipighi = iri en shipon (por forveturi)
- en amon → enamighi (al iu) = ekesti amanta (iun). La amo direktighas al la amato. Tial oni prefere diru mi enamighis al vi, ne *mi enamighis en vi(n)*. La prefikseca en ne rilatas al la amato. Oni povas ankau uzi enamighi je iu.
- ekster la lando → eksterlandano = ano de alia lando
- por vivi → porvivajho = rimedo por sin nutri
- sen senco → sensencajho = io, kio ne havas sencon
Kombinoj «
Prefikseca rolvorteto ankau povas esti preciziga antauelemento en kombino. En tia vorto la rolvorteto tute ne estas rolmontrilo de la posta elemento, sed rilatas al io alia:
- paroli → alparoli = direkti sin al iu per parolado
- veni → alveni = veni al la celo
- pagi → antaupagi = pagi antau la kutima au deviga tempo
- preni → depreni = preni de iu au de io (komparu kun prefikseca for)
- havi → enhavi = havi en si
- gluti → engluti = enigi en sin per glutado
- radikighi → enradikighi = fiksighi en ion per siaj radikoj
- shanghi → intershanghi = reciproke shanghi inter si
- rompi → interrompi = rompi inter du punktoj
- spaco → interspaco = spaco inter du aferoj
- paroli → kontrauparoli = paroli kontrau io
- rimedo → kontraurimedo = rimedo kontrau io
- segho → kromsegho = aldona segho krom la ordinaraj
- sidi → kunsidi = sidi kune
- sekvi → postsekvi = sekvi post io
- kompreni → subkompreni = kompreni tion, kio estas kashita sub io
- acheti → subacheti = korupti per kasha mondonaco au simile (figura signifo)
- jupo → subjupo = jupo portata sub alia jupo
- sharghi → supersharghi = sharghi super ia limo
- signo → supersigno = aldona signo super litero
Kiam oni uzas tian vorton en frazo, la prefikseca rolvorteto ofte ripetighas antau tio, al kio ghi vere rilatas:
Li eliris el la dormochambro kaj eniris en la manghochambron.[FE.31]
Mi pro singardeco faros unu fojon chirkauiron chirkau la domo.[BV.47]
Mi kontrau vi kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion kontrauparolos.[BV.28]
Mi ne volis trinki la vinon, char ghi enhavis en si ian suspektan malklarajhon.[FE.35]
Neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo.[FK.267]
Ofte oni ne ripetas la rolvorteton antau tio, al kio ghi rilatas, sed uzas anstataue alian rolvorteton:
Ghi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontrauparolas al la scienco.[OV.328] Al anstatau ripeto de kontrau.
Tio, al kio la prefikseca rolvorteto rilatas, ofte povas aperi kiel objekto de chi tia verbo:
La belan Saran li jam kelkfoje chirkauiris.[Rn.41] = Chirkau la bela Sara li jam kelkfoje (chirkau)iris.
Shi transiris la sojlon.[M.134] = Shi (trans)iris trans la sojlo.
Sed tre ofte la objekto de chi tia verbo estas io tute alia sen rekta rilato al la prefikseca rolvorteto: Alportu al mi metron da nigra drapo.[FE.32]
Ne ekzistas gheneralaj reguloj, kiuj decidas, kio estu objekto de chi tia verbo (se ghi entute estas objekta). Legu pli pri objektaj kaj senobjektaj verboj.
El «
El povas esti tute normala prefikseca rolvorteto en kombinoj kaj frazetvortoj, ekz.: eliri (kombino) = “iri el io”, elbati (kombino) = “bati ion el io”, el (la) lito → ellitighi (frazetvorto) = “levighi el (la) lito”.
Sed prefikseca el estas en kombinoj ankau uzata kun la speciala signifo “komplete, ghisfine, ghisprete, ghis rezulto, ghis difekto, ghis malapero”:
- trinki → eltrinki = trinki chiom de io
- lerni → ellerni = lerni tute plene
- fari → elfari = produkti
- kreski → elkreski = kreski ghis matureco
- etendi → eletendi = etendi lau la plena longo
- uzi → eluzi = uzi ghis difektigho
Iuj tiaj el-vortoj ricevis specialan (figuran) signifon:
- porti → elporti = porti el io, porti (= toleri) ghisfine
- teni → elteni = rezisti, ne cedi, pacience toleri, elporti
- pensi → elpensi = krei per pensado
Se estas risko pri konfuzo inter la propra signifo de el, kaj la speciala ghisfina signifo, oni uzu ion alian prefiksece por esprimi la signifon “ghisfine”. Oni tiel uzas ekz. tra, for, SAT, kaj FIN. Oni devas tamen chiam atenti, ke la uzata radiko au vorteto taugu lausence, ekz.: trabori, trakuri, forkashi, satmanghi, finkanti, finfari, finmanghi k.t.p.
Iuj kontrauas al prefikseca FIN por ghisfineco, sed malgrau diversaj teoriaj argumentoj, FIN farighis sufiche populara en tiu rolo. Chiuokaze prefikseca FIN estas chiam komprenata.
Oni ankau povas tian chi signifon montri per plurvortajho, kio estas ofte la plej bona solvo: legi ghisfine, kuri tra la tuta urbo, manghi ghis sateco, kanti ghis la fino, kanti la tutan kanton k.t.p.
Oni multe klopodis por trovi ion, kio povus esti ghenerale uzata prefiksece por la signifo “ghisfine”. Tio tamen ne sukcesis. Oni uzu kiom eble el, kiu estas Zamenhofa kaj vaste uzata. En okazo de nepra bezono oni uzu alian rimedon.
Pri «
En frazetvortoj (kun A-finajho au E-finajho) prefikseca pri estas uzata en ordinara maniero, ekz.: pri amo → priama = “tia, ke ghi temas pri amo”, pri nutro → prinutra = “tia, ke ghi temas pri nutr(ad)o”.
En kombinoj prefikseca pri kreas objektajn verbojn. Au ghi faras senobjektan verbon objekta, au ghi faras el jam objekta verbo novan objektan verbon. Normale tia pri-verbo havas originan pri-komplementon kiel objekton:
Li silentis pri la afero. → Li prisilentis la aferon. Silenti estas senobjekta verbo. Prisilenti estas objekta verbo, kies objekto estas tio, pri kio oni silentas.
Li pensis multajn pensojn pri shi. → Li pripensis shin per multaj pensoj. Pensi estas objekta verbo, kies objekto estas la pensoj mem. Pripensi estas objekta verbo, kies objekto estas la temo de la pensoj.
En iaj okazoj chi tia pri-verbo havas objekton, kiu origine ne estis pri-komplemento, sed ekz. de-komplemento au al-komplemento. En tiaj verboj pri perdis sian propran signifon, kaj estas uzata nur por shanghi la frazrolojn. Pri estas tiel uzata precipe en iuj tradiciaj verboj:
rabi → prirabi
- Ili rabis monon de la homoj.
- Ili prirabis la homojn (je/por mono).
semi → prisemi
- Mi semis tritikon sur la kampon.
- Mi prisemis la kampon (per tritiko).
jheti → prijheti
- Shi jhetis shtonojn al li.
- Ili prijhetis lin per shtonoj.
konstrui → prikonstrui
- Ni konstruos domojn sur la monto.
- Ni prikonstruos la monton (per domoj).
serchi → priserchi
- Ili serchis armilojn che li.
- Ili priserchis lin (por armiloj).
lumi → prilumi = “jheti sian lumon ien”
- La luno lumis en la chambron.
- La luno prilumis la chambron.
Nur io, kio mem estas luma, povas prilumi. Lumigi = “fari tiel ke io lumu, provizi per lumo”.
pluvi → pripluvi
- Pluvas sur la kampon.
- La nuboj pripluvis la kampon.
- Unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekighis.[Am.4]
Dum pluvi estas sensubjekta verbo, la verbo pripluvi bezonas subjekton.
Prefikseca pri en kelkaj okazoj nur servas por doni al verbo novan signifon, kiu iel rilatas al la origina signifo:
- respondi → prirespondi = devi prizorgi ion kaj porti la rezultojn de eventuala misajho (nun oni uzas pli ofte respondeci au responsi)
- jughi → prijughi = esprimi aproban au malaproban opinion pri io
- jhuri → prijhuri = doni au dedichi ofere al Dio
En tia uzo pri similas al la sufikso UM.
