PMEG 2023

12.3.4.6. En

En montras internan pozicion. Kompleta enfermiteco ne estas necesa. Ofte estas nur parte interna pozicio. Oni uzas en ankau pri lokoj, kiujn oni rigardas kiel spacojn, kvankam vere ili estas surfacoj:

  • En la chambro sidis nur kelke da homoj.FE.32Interne de la chambro...

  • Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo.FE.40

  • En la posho de mia pantalono mi portas monujon.FE.40

  • Marta havis nur unu penson en la kapo.M.67

  • En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj.FE.31

  • En la kandelingo sidis brulanta kandelo.FE.40 La kandelo estas nur parte en la ingo.

  • Li kushis en la lito.FA3.144 Kushi en lito = kushi sub la litkovrajho. Kushi sur lito = kushi sur la litkovrajho.

  • Li sidis komforte en sia fotelo. Oni sidas en fotelo, braksegho au apogsegho, char ili havas brakojn, kiuj parte enfermas, sed oni sidas sur segho.

  • Sur la perono staris juna virino en funebra vesto.M.4 Oni diras, ke homo estas en vestajhoj au en vesto (ech en shuoj), kaj ke vestajhoj estas sur homo. Homo tamen ne estas “en chapelo” au “en chapo” (sed chapelo au chapo ja estas sur kapo au sur homo). Oni parolas ankau pri homo kun ia vestajho.

  • La malfelicha infano forkuris kaj kashis sin en la plej proksima arbaro.FE.21 Arbaroj k.s. estas rigardataj kiel spacoj.

  • Mi konas neniun en tiu chi urbo.FE.28 Urboj kaj simile estas rigardataj kiel spacoj.

  • La rusoj loghas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.FE.40 Landoj k.s. estas rigardataj kiel spacoj.

  • Mi vojaghas en Hispanujo.FE.26

  • La kuragha maristo dronis en la maro.FE.37

  • La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero.FE.42

  • La chefa masto rompighis en la mezo kiel kano.FA1.89 Oni ankau povus uzi che.

  • En la kota vetero mia vesto forte malpurighis.FE.39 La vetero trovighis chie chirkaue. Simile oni diras en nebulo, en pluvo, en hajlado, en neghado, en shtormo, en fulmotondro k.t.p.

Tempo «

Ofte oni bildigas al si tempon kvazau spacon, kaj uzas en. La “interno” de tempoperiodo estas inter la komenco kaj la fino de la periodo:

  • En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn.FE.10Post la komenco de tago, kaj antau ghia fino...

  • En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo.FE.34

  • En unu tago, kiam shi estis apud tiu fonto, venis al shi malricha virino.FE.15

En ofte montras tempon necesan por kompletigi ian agon:

  • Vi forgesos nin en ses monatoj!BV.30 Plej malfrue post ses monatoj la forgeso estos kompleta.

  • Mi finos la tutan libron en kvar tagoj.FE.14 La legado dauros maksimume kvar tagojn.

  • Tiu chi fervojo estas konstruota en la dauro de du jaroj.FE.25

Tempa en similas al dum, sed en prezentas tempon kiel punkton (ech se temas pri longa tempo). Dum montras dauron. Tempa en povas stari nur antau tempa esprimo, sed dum povas stari ankau antau esprimo de ago: Tio okazis dum mia loghado en Romo. Ne: *...en mia loghado...*. Oni ja diras en ies cheesto au foresto, sed tiam en ne montras tempon, sed cirkonstancon (kvazau lokon).

Dum ne povas montri tempodauron necesan por plenumi ion. La jena ekzemplo montras tiun diferencon: Li parolis dum kvin minutoj, sed vane, char tiajn demandojn oni ne povas respondi en kvin minutoj.

Ankau tra kaj por povas montri tempon.

Figura uzo «

En estas uzata en multegaj figuraj esprimoj, kiuj havas pli au malpli da simileco kun la baza pozicia signifo de en. Oni uzas figuran en precipe pri formoj, statoj kaj situacioj:

  • La rabistoj sidis en rondo chirkau la fajro.FA2.68 La grupo de sidantaj homoj havis rondan formon.

  • La domo forbrulis en helaj flamoj.FA4.31 Temas pri la stato de la domo, sed estas ankau loka signifo. La domo trovighis ene de la flamoj.

  • La birdoj alflugis en grandaj amasoj.FA1.177 Alflugis grandaj amasoj da birdoj.

  • Kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado.FA1.119

  • Danghere estas lin lasi plu en tia libereco.H.113

  • Laboru chiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo.OV.410

  • Mi vivas kun li en granda amikeco.FE.35

  • Li estas hodiau en kolera humoro.FE.31

  • Chu mi eble povas en ia maniero helpi al vi?FA3.93

  • Gideon, filo de Joash, mortis en tre maljuna agho.Jgh.8

  • Ofte la shipo estis en danghero.FA3.128

  • Oni parolas en Esperanto.L1.150 La vortoj trovighas “ene” de la lingvo.

  • Diru al mi la prezon en euroj. La prezo estu esprimita per euroj. Oni ankau povus uzi per.

  • En tiaj okazoj ni uzus la finighon “n”.FE.28

  • Mi ne konsentas kun li en tio.M.2 Au ...pri tio.

  • Oni apenau povus rekoni en li sinjoron Snitchey.BV.84Oni apenau povus rekoni, ke li estas sinjoro Snitchey.

  • Lau la opinio de la gentaj shovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontrau chio, kio ne estas nia.OV.382 Temas pri la esenca parto de io abstrakta. Por konkreta konsisto oni ordinare uzas el: Lia pakajho konsistis el granda barelo.FA4.214

En + direktaj rolmontriloj «

  • Li eliris el la dormochambro kaj eniris en la manghochambron.FE.31...al la interno de la manghochambro.

  • La kuracisto konsilis al mi iri en shvitbanejon.FE.40

  • Che la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno.Rgh1.8Che la enirejo, tra kiu oni iras por veni al la interno de la templo...

  • Venis al mi en la kapon felicha penso.M.77Aperis en mia kapo felicha penso.

  • Sablero enfalis en mian okulon.FE.41

  • Multaj birdoj flugas en la autuno en pli varmajn landojn.FE.32

  • La kalesho enveturis en la korton.FE.38

  • Ni disighis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren.FE.28

En + N-finajho ofte montras “movighon” al nova formo au stato, la rezulton de stata au forma shanghigho:

  • Se mi povus aliformighi en ion, mi volus esti tia charma alaudo!FA1.136

  • Dio shanghis la malbenon en benon.Nehh.13

  • La malgranda Tuk enfalis en profundan dormon, kaj tio estis bonefika por li.FA2.133

  • La libroj estis tradukitaj en chiujn lingvojn.FA2.24 Oni kvazau movis la enhavon de la libroj de unu lingvo en chiujn aliajn.

  • Venis la servisto kaj dishakis la arbon en malgrandajn pecojn.FA2.48

  • El malantau la longa tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, elkuris juna viro.M.78

Iafoje oni uzas al por rezulto de shanghigho. Zamenhof uzis ankau je.

Vortfarado «

  • Ena = “interna”: La ena flanko de la domo ne estis same luksa kiel la ekstera.

  • Ene = “interne”: Ene la domo aspektis tute alie. Ene de la chambro trovighis gaja kompanio. (= En la chambro... Interne de la chambro...)

  • Enen = “al la interno”: La infanoj kuris enen al la atendanta mangho.

  • Enigi = “enmeti”: Shi [...] enigis la manojn en la harojn.M.196

  • Enighi = “iri/veni/movighi en la mezon de io”: La chevaloj de Faraono kun liaj charoj kaj rajdantoj enighis en la maron.Er.15