PMEG

Gramatiko / E-vortecaj vortetoj / E-vortecaj vortetoj tempaj /

14.2.7. Nun

Nun = “en tiu chi tempo au momento, en la tempo kiam mi parolas”:

Ne konfuzu nun kun nu, kiu estas ekkria vorteto kun tute alia signifo. Legu ankau pri la apenau uzata esprimo chi tiamnun.

Nun estas normale uzata kun AS-verboj, sed ankau aliaj verboformoj povas aperi:

Ofte nun estas uzata pli ghenerale pri la nuna epoko, la nuna mondo:

Ofte nun montras ne nur tempon, sed ankau novan situacion, novajn cirkonstancojn:

Tio, kio kauzis la novan situacion, povas esti montrata per subfrazo kun rilata kiam au kun ke:

Nun pri pasinteco «

En rakontoj nun ofte montras tiun tempopunkton, kiun la rakonto atingis, = “en tiu momento, je tiu tempo, tiam”. Nun donas pli vivan koloron al la rakonto ol la normala tiam, kvazau la auskultanto mem cheestus la okazajhojn, kvazau estus nuna tempo:

  • Nun shi aliris al la skribtablo.[M.178] = Tiam shi aliris...

  • Chiuj alte shatis sian imperiestron, kaj nun li estis malsana.[FA2.30]

  • Nun ghi estis iom ripozinta.[FA2.6]

Legu ankau pri simila uzo de hodiau, hierau kaj morgau, kaj pri tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo.

Kun rolvorteto «

Oni povas antau nun uzi tempan rolvorteton, kiu modifas la signifon:

  • Mi sciigas, ke de nun la shuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.[FE.25] Temas pri la nuno kaj la tempo post la nuno.

  • Tiu reformo [...] ech per unu haro ne vanigus la laboron de tiuj, kiuj ghis nun ellernis Esperanton.[L1.181] Temas pri la tuta tempo ghis la nuno.

Komparu kun la uzo de rolvortetoj antau hodiau, hierau, morgau kaj antau tabelvortoj je AM.

Vortfarado «

Nuna = “okazanta au estanta nun”: Kun la nuna numero finighas la unua jaro de eldonado de nia gazeto.[OV.82] La nuna situacio estas neeltenebla.

Nun(ec)o = “la nun estanta tempo”: Ghi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco.[M.69] Shi chiam vivas en la nuno, ne cerbumas pri pasintaj aferoj.