PMEG 2023

14.3.14. Nur

Nur havas diversajn limigajn signifojn. Ghi kutime staras ghuste antau tio, al kio ghi rilatas.

Ne pli ol «

Plej ofte nur signifas “ne pli ol”:

  • Mi havas nur unu bushon, sed mi havas du orelojn.FE.12Mi ne havas pli ol unu bushon...

  • Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankorau nun chiam mensoganto.FE.22

  • En la chambro sidis nur kelke da homoj.FE.32

  • Post la patro restis al ni nur malgranda dometo sur la strato Solna.M.102

Ne pli longe ol «

Antau tempodauro nur signifas “ne pli longe ol”:

  • Shi staris nur kelke da sekundoj kaj ekkuris denove rekte antauen.M.212Shi staris ne pli longe ol kelke da sekundoj...

  • Mi havis mian suspekton, sinjoro; sed nur de ses monatoj mi scias la veron.BV.84

  • Marta hezitis dum sekundo, sed nur dum sekundo.M.182

  • Negho kashas nur ghis printempo.PE.833

Ne pli frue ol «

Antau tempopunkto nur signifas “ne pli frue ol, ne antau”:

  • – Chu la Hetmano tion chi scias? – Nur hierau li tion eksciis.Rt.60...Ne pli frue ol hierau... ...Ne antau hierau...

  • Nur nun shi eksentis, kiel forte lacigita shi estas.M.148

  • Tiam la vastigantaro ankorau ne ekzistis, ghi komencas sian ekzistadon nur de hodiau.OV.111

  • Li vekighis nur tiam, kiam la suno levighis.FA1.62

  • Nur post kelka pripenso kaj kvazau post iom da shancelighado shi komencis plue paroli per iom nekuragha vocho.M.103

  • Nur elirinte sur la straton, shi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn pashojn.M.37Ne pli frue ol kiam shi eliris sur la straton...

Teorie oni povus uzi maljam por “ne pli frue ol, ne antau”, sed maljam ne enuzighis. Ankau aliaj proponoj por anstatauigi nur en tiu chi signifo ne sukcesis. Nur estas tute bona.

Nenio alia ol «

Nur povas montri, ke ia afero estas la sola, ke neniu au nenio alia rolas en ghia rolo:

  • Via vino estas nur ia abomena acidajho.FE.35 Ghi estas nenio alia. Ghi estas nenio pli bonkvalita ol tio.

  • Esperanto estas nur lingvo.OV.371 Nenio alia ghi estas.

  • En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj.FE.38 Neniaj aliaj montoj ol montetoj tie trovighas.

  • Li, kaj nur li, sciis la tutan veron de kelkaj jaroj.BV.84 Neniu alia sciis.

  • Tiam mi vidis nur shin, pensis nur pri shi.FA1.235 Neniun alian mi vidis, pri neniu alia mi pensis.

  • Mi venas nur kun mia edzino, sed sen mia frato.L1.172 Mi venas kun neniu alia.

  • Tage kaj nokte li nur lernadis kaj ripetadis!Gm.57 Nenion alian li faris.

  • La diablo ghin scias, kio ghi estas, nur ne rostajho.Rz.28 Ghi povas esti chio ajn krom rostajho.

  • Farighis trankvile kaj mallaute sur la shipo, nur la direktilisto staris apud la direktilo.FA1.104 La direktilisto staris apud la direktilo. Nur tio okazis. Nur rilatas al la tuta posta frazo. Se nur rilatus nur al la direktilisto, la signifo estus, ke la direktilisto estis la sola, kiu staris apud la direktilo.

  • Mi rakontos la sekreton nur se vi promesas nenion diri al iu alia. En neniu alia okazo mi rakontos. Nur rilatas al la tuta posta se-frazo.

Antau tempopunkta esprimo oni normale por klareco devas uzi sole por la signifo “neniu alia”, char nur tiam ordinare signifas ne pli frue ol: Mi iris tien sole dimanche. = Mi ne iris tien en alia(j) tago(j). Mi iris tien nur dimanche. = Mi iris tien ne pli frue ol dimanche.

“Oni ne povus pli” «

Iafoje nur estas uzata che povi, deziri, voli (kaj eble aliaj similaj verboj) kun la speciala emfaza signifo “oni ne povus pli”. En tia uzo nur kutime staras antau la verbo, sed povas pli libere lokighi:

  • Uzante la lastajn fortojn, mi tenis min tiel longe, kiel mi nur povis; sed al chiu ebleco estas limo, kaj nun la limo venis.OV.126 Mi neniel povus teni min pli longe.

  • Ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan shtofon, kiun oni nur povas al si prezenti.FA1.107 Neniu povus imagi pli belan.

  • Chiuj ekkuris tiel rapide, kiel ili nur povis, por helpi al mi.FA3.152 Ili strechis siajn fortojn maksimume.

  • Chie, kien vi nur povas rigardi, vi estas chirkaufermita de niaj rajdantoj.Rt.70 Kiom ajn vi rigardus, vi ne vidus direkton, en kiu mankus niaj rajdantoj.

  • Li amis shin, kiel oni povas nur ami bonan belan infanon.FA1.99 Ne estus eble ami pli.

Nur en deziraj subfrazoj «

Nur estas uzebla en se-frazoj por esprimi deziran sencon

Simile nur iafoje aperas en deziraj memstaraj ke-frazoj kun nea U-moda verbo.

Vortfarado «

  • Nura = “nur de la montrita speco, pura”: Tio estis nura hazardo. (= Ghi ne estis io alia ol hazardo.) Lia nura alproksimigho kompromitis virinon.M.168 (Alproksimigho estis suficha por kompromiti.) Ne konfuzu nura kun sola, kiu signifas “ne akompanata”: Shi sidas hejme sola en sia chambreto.Rn.17 La nombro 2 estas la sola para primo.

  • Ununura = “sola en sia speco, unika”: Tio devas esti nia ununura legho. (Alia tiuspeca legho ne ekzistu.) Ne konfuzu ununura kun nura.