PMEG 2023

35.2. Ne-esperantigitaj nomoj

Ne-esperantigitaj propraj nomoj estas utilaj en tiaj okazoj, kiam gravas rekono de la origina skriba formo. Tiaj originaj nomformoj povas tamen esti malfacilaj por elparolado, char ne chiu homo povas scii la nacilingvan elparolon. Ofte estas do utile iel montri, kiel oni povas elparoli la nomon. Au oni montru la originan elparolon (precize au proksimume), au oni montru esperantecan elparolon.

Iafoje oni preferas konservi nomon senshanghe pro tute specialaj motivoj. Ekz. la vorton Allah por Dio oni nur transskribis per latinaj literoj en la Esperanta traduko de la Korano, char tiu vorto estas konsiderebla kiel memprezento de Dio, kaj tial neshanghenda. Aliaj tradukantoj elektus traduki per la vorto Dio, char la araba Allah signifas ghuste “(la) Dio”. Tiaj elektoj estas afero de persona opinio, kaj ili ne koncernas la Esperantan gramatikon.

Ne-latinaj skriboj «

Se la origina nomformo estas skribata per alia alfabeto ol la latina, oni normale transskribas la nomon per latinaj literoj. Tiam oni povas uzi oficialan (au ofte uzatan) manieron transskribi el la origina lingvo, au oni povas transskribi lau la Esperanta alfabeto. Oni elektu transskribon taugan lau la cirkonstancoj. Se la eblo elparoli estas tre grava, skribo lau la Esperanta alfabeto (au ech plena esperantigo) povas esti preferinda. Se rekono de la skriba formo estas grava, vershajne ia transskribo lau oficiala sistemo estas pli bona, kaj tiam en iaj specialaj okazoj ech povas esti inde reteni la originan nelatinliteran skribon (se tio estas ebla), sed tiam ordinare oni uzu apude ankau latinliteran formon.

Finajhoj «

Ne-esperantigitaj nomoj povas aperi O-vortece sen O-finajho:

  • Zminska meditis momenton.M.30 Pola nomo rolas kiel subjekto.

  • Zamenhof estis la iniciatinto de Esperanto.

  • Ni trinku glason pro la memoro pri Bartel Thorwaldsen!FA2.112 Dana nomo rolas kiel pri-komplemento.

Che ne-esperantigita propra nomo, kiu finighas per vokalo, oni povas je bezono rekte aldoni N-finajhon. Alie oni povas aldoni kaj O-finajhon kaj N-finajon, kiam la frazrolo tion postulas:

  • Chu vi konas Annan? La ne-esperantigita nomo Anna facile akceptas N-finajhon.

  • Chu vi konas Elisabeth-on? La nomo Elisabeth bezonas O-finajhon por povi akcepti la finajhon N.

  • Rakontas Christen Pedersen. Chu vi konas Christenon Pedersen?FA3.114 Unue la nomo aperas kiel subjekto, sen Esperantaj finajhoj. Poste ghi aperas kiel objekto. Tiam Zamenhof aldonis O al la antaunomo por povi uzi ankau N-finajhon.

  • Li surchevale rajdis tra la profunda vala vojo, por veni en Weimaron kaj viziti Molly’n.FA3.143

Sed che ne-esperantigitaj nomoj oni ankau povas simple forlasi la N-finajhon. Plej ofte la senco tamen restas klara:

  • Elizabeto vidis Peter. La nomo Peter estas objekto, sed la parolanto preferis ne uzi N-finajhon. La senco estas tamen klara, char Elizabeto ne havas N-finajhon. Tiu nomo devas esti subjekto. Se ghi estus objekto, ghi nepre havus N-finajhon.

  • Marta ludis la Prière d’une vierge.M.27 Kaj la nomo Marta, kaj la nomo de la franca muzikpeco aperas sen N-finajho. La senco estas tamen klara, char ordinare homo ludas muzikpecon, ne inverse.

  • Elisabeth renkontis Peter. Chi tie la frazo estas malklara, char ambau nomoj estas ne-esperantigitaj, kaj neniu el ili havas N-finajhon. Por certeco estas pli bone aldoni N al la objekto. Sed oni tamen rajtas supozi, ke Peter estas objekto, char la plej ofte uzata vortordo estas subjekto – chefverbo – objekto.

  • Li renkontis prezidanton Vigdís Finnbogadóttir. Chi tie aperas la titolo prezidanton antau la propra nomo. En tiaj okazoj nur la titolo havu N-finajhon, kaj la propra nomo estu sen N-finajho. Se oni ne volas uzi N-finajhon che propra nomo, oni iafoje povas elturnighi per titolo au alia simila esprimo: Elisabeth renkontis sian amikon Peter.

Ofte oni esperantigas nur la antaunomon de persono, au aldonas O-finajhon al la ne-esperantigita formo de la antaunomo, sed lasas eventualan postan nomon en origina formo sen Esperanta finajho. N-finajhon oni tiam uzas nur che la antaunomo. Tio tamen ne estas regulo, nur kutimo: Christenon Pedersen (normale ne: Christenon Pedersenon).

Kiam fremda nomo estas uzata en frazrolo, kiu bezonas A-finajhon au E-finajhon (au ech verban finajhon), oni devas aldoni tian finajhon:

  • La malnova Wartburga kastelo chiam ankorau staris senshanghe alte supre sur sia roka altajho.FA3.145

  • Tio estas Zamenhofa esprimo.

Ofte oni povas anstataue elturnighi per rolvorteto: la malnova kastelo de Wartburg.

Nur originaj formoj «

Kiam oni uzas ne-Esperantan nomformon en Esperanto, oni ne uzu formon el ne-origina lingvo. Parolante pri ekz. la dana chefurbo, oni ne uzu *Kopenhagen* (la germanan formon), nek *Copenhague* (la francan formon). Uzu la danan formon København, au la Esperantan formon Kopenhago. Parolante pri la china filozofo Kongzi oni ne nomu lin *Confucius* (la latina formo). Uzu la chinan formon Kongzi, au la Esperantan formon Konfuceo. Aliflanke, se oni scias nur neoriginan formon de nomo, kaj ne havas eblon trovi la originan formon au esperantigitan formon, tiam oni ja nur povas uzi tiun formon, kiun oni scias.

Elparolo «

Kiam oni uzas nacilingvan nomon en Esperanta parolo, oni ne elparolu ghin lau la maniero de alia nacia lingvo. Au oni uzu la originan elparolon, almenau proksimume, au oni elparolu esperantece. Parolante pri ekz. la angla urbo Winchester oni elparolu au anglece “uinchestr”, au esperantece (“vinchester”), au oni plene esperantigu (ekz. Vinchestro°). Legu pli detale pri elparolado de ne-Esperantaj vortoj.