PMEG

Gramatiko / Kunligaj vortetoj /

16.2. Au

Au funkcias same kiel kaj. Ghi povas ligi la samajn aferojn en la samaj manieroj, sed au montras, ke la ligitaj aferoj estas alternativoj. Au montras, ke oni povas fari elekton inter la ligitaj aferoj, au ke estas necerte, kiu el ili validas:

Au iafoje ligas vortostumpojn. Tio tamen estas evitinda, same kiel che kaj: Tio estas manghajh- au gazet-vendejo. Prefere diru: ...manghajha au gazeta vendejo.

Se estas pli ol du alternativoj, oni kutime metas au nur antau la lasta:

Au povas ligi tutajn frazojn:

Ekskluziva kaj inkluziva au «

Normale au estas ekskluziva. Tio signifas, ke nur unu el la alternativoj povas validi. Iafoje tamen au estas inkluziva. Tiam ghi permesas, ke oni elektu pli ol unu el la alternativoj (eventuale ech chiujn). Chu au estas inkluziva au ekskluziva, montras la kunteksto:

  • Chu hodiau estas varme au malvarme?[FE.25] Normale ne povas esti kaj varme kaj malvarme samtempe (en la sama loko).

  • Vi povas dormi en la gastlito, au vi povas serchi hotelon. Normale ne eblus elekti ambau.

  • Chu vi volas kafon au teon? La demandanto vershajne intencas, ke la demandato elektu nur unu trinkajhon, ne ambau.

  • Estu apud la regho, kiam li eniros au eliros.[Kr2.23] Ja eblas esti apud la regho kaj kiam li eniros, kaj kiam li eliros (sed ne samtempe).

  • Ni povas kuiri omleton, au ni povas fari salaton. Teorie eblus fari ambau, sed oni normale komprenas, ke oni devas elekti unu el la alternativoj. La inkluziva senco tamen eblas. Por montri klare la eblon elekti ambau estas plej bone rekte diri tion: Ni povas kuiri omleton, (au) ni povas fari salaton, au ni povas fari ambau.

Por emfaze montri, ke au estas ekskluziva, oni povas uzi au antau chiu alternativo.

Por montri, ke au estas inkluziva, oni iafoje, precipe en skriba lingvo, uzas la esprimon kaj/au: La vojagho okazos per trajno kaj/au buso. = La vojagho okazos per trajno au buso, au per trajno kaj buso. La vojagho okazos per trajno au buso au ambau. Aperis duboj, kiel elparoli kaj/au. La suprenstreko reprezentas la signifon au, sed oni malemas diri kaj au au. Pli volonte oni diras simple kaj au, sed tion iuj opinias tro mallogika. Normale oni ne uzas kaj/au en la parola lingvo, nur en la skriba. Shajnas rekomendinde eviti kaj/au ankau en skriba uzo. Pli bone estas rekte eldiri la eblon elekti chiujn alternativojn.

La okazintaj provoj enkonduki la novan vorton *kau*° por kaj/au estas senesperaj.

Au post neo «

Kiam au aperas post neado, ghi logike egalas al nek:

  • Li neniam fumas au drinkas. La nea vorto neniam rilatas al fumas au drinkas kune. = Li neniam fumas nek drinkas.

Se oni uzas kaj, la signifo shanghighas: Li neniam fumas kaj drinkas. Li neniam faras ambau agojn samtempe, sed eble li faras ilin aparte.

Au... au «

Se oni metas au ankau antau la unua afero, oni montras, ke la prezentitaj alternativoj estas nepre la solaj. Devas esti unu el ili, neniu alia. Legu pri au... au en la klarigoj pri kombinitaj vortetoj.

Specialaj uzoj de au «

Au povas montri alternativan nomon de la sama afero:

  • La makropo au kanguruo estas Australia besto. Makropo kaj kanguruo estas tute samsignifaj vortoj. En tiaj chi okazoj oni normale ne ripetas eventualan la antau la dua nomo.

  • Patriotismo au servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de chiuj miaj sampatrujanoj.[OV.318] La du esprimoj estas malsamaj nomoj de la sama afero.

Iafoje la dua nomo povas esti pli bona alternativo. Oni aldonas ghin pli-malpli kiel korekton. Por emfazi, ke temas pri korekto, oni povas aldoni pli bone, pli vere, pli ghuste, pli korekte, prefere au similan esprimon:

  • Kun chi tiuj vortoj eniris, au pli vere enjhetis sin en la chambron virino.[M.27] Eniris ne estis sufiche trafa esprimo.

Iafoje au montras, kio okazus, se la antaua alternativo ne efektivighus:

  • Iru, mi diras, au mi trapikos vin trae.[Rt.132] = Iru, mi diras. Se vi ne iros, mi trapikos vin trae.

  • Enshaltu la radion, au ni maltrafos la novajhojn. = Se vi ne enshaltos la radion, ni maltrafos la novajhojn.