PMEG

Gramatiko / Rolmontriloj / Rolvortetoj / De /

12.3.2.4. De rilate al participo

Aktiva participo «

Che aktiva participo kun A-finajho au E-finajho, de-esprimo havas la samajn signifojn kiel che verbo:

  • Ni estis vojaghantaj de lando al lando. = ...vojaghis de lando al lando.

  • Rughighinte de honto shi forkuris. = Post kiam shi rughighis de honto...

  • Ne parolu al li antau ol li estos trankvilighinta de la shoko. = ...antau ol li trankvilighos de la shoko.

Aktivaj participoj kun O-finajho montras personon (iafoje ajhon), kiu faras, faris au faros agon. Che tiaj vortoj de-esprimo chiam montras la sencan objekton de la ago:

  • Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo.[FE.22] La savanto savos la mondon. De montras objekton.

  • La konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.[FE.37] Ili konfesas unu (saman) religion.

  • Chiuj loghantoj de regno estas regnanoj.[FE.37] Ili loghas la regnon.

Pasiva participo «

Rilate al pasiva participo, de chiam montras sencan subjekton, aganton:

  • Shi estas amata de chiuj.[FG] Chiuj amas shin.

  • Tiu chi komercajho estas chiam volonte achetata de mi.[FE.25] Mi achetas la komercajhon.

  • La surtuto estas achetita de mi, sekve ghi apartenas al mi.[FE.25] Mi achetis la surtuton.

  • La shuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.[FE.25] Mi ne pagos la shuldojn.

  • Li staras kvazau frapita de fulmo.[Rt.92] Shajnis, kvazau fulmo frapis lin.

  • La montoj estis kovritaj de negho.[FA1.136] Negho kovris la montojn.

  • Ili estas konatoj de mi. Ili estas personoj, kiujn mi konas.

Oni ankau povas uzi fare de, se oni volas tre klare montri, ke temas pri aganto: La infano estis forprenita fare de la patrino. Lau Fundamenta regulo la rolmontrilo por aganto en pasivo estas de. Malklareco do principe ne povas estighi. Se oni volas uzi alisignifan de-esprimon che pasiva participo, oni normale devas tion montri klare per disde, for de, ekde au simile: La infano estis forprenita disde la patrino. Oni forprenis ghin de la patrino. Iafoje oni povas uzi al en chi tiaj okazoj.