PMEG

Gramatiko / Rolmontriloj / Rolvortetoj / De /

12.3.2.1. De rilate al verbo

Formovo «

Kiam de rekte rilatas al verbo, ghi normale montras lokon, kie komencighas movo:

  • Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.[FE.9] La movigho komencighis che la avo, iris for de li, kaj direktighas nun al la onklo.

  • La vento forblovis de mia kapo la chapon.[FE.39]

  • Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.[FE.40]

  • Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.[FE.18]

Por klareco oni povas je bezono uzi for de au disde: La polico prenis la shtelitan monon for de la rabisto / disde la rabisto. Se oni dirus: ...la shtelitan monon de la rabisto, oni povus eble pensi, ke temas pri apartena de: “...la shtelitan monon, kiu apartenis al la rabisto.”

Origino «

Rilate al verbo, de povas montri originon, kio estas simila al formovo:

  • De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon.[FE.9]

  • Sagha filo lernas de la patro.[SS.13]

  • La hebreoj estas Izraelidoj, char ili devenas de Izraelo.[FE.36] Izraelo estas ilia prapatro.

  • Donu al mi manghi de chi tiu rugha kuirajho.[Gn.25]

Kauzo «

Rilate al verbo, de povas montri kauzon, char kauzo similas al origino:

  • Li palighis de timo kaj poste li rughighis de honto.[FE.39] = ...pro timo... pro honto.

  • Mi eksaltis de surprizo.[FE.40]

Por kauzo oni tamen normale uzas pro kaj iafoje el.

Malsimileco k.t.p. «

Rilate al verbo, de povas montri malsimilecon, distingon, apartecon, malproksimecon, disecon:

  • Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj?[AK.5]

  • Mi povus diferencigi la saghajn de la malsaghaj![FA1.69]

  • Kial Vi kashas Vian vizaghon de mi?[Ps.88]

  • Nun mi iom liberighis de la plej urghaj el miaj kolektighintaj laboroj.[L1.184]

  • Trankvilighu de l’ batado, ho mia kor’![FK.303]

Tempo «

Rilate al verbo, de povas montri la komencan momenton de daura ago au stato:

Tempa de povas stari antau tempopunkto:

  • Li laboras de la sesa horo matene.

  • Shi tion kapablas de la naskigho.

  • Mi sciigas, ke de nun la shuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.[FE.24]

Tempa de povas stari ankau antau esprimo de tempodauro. Tiam la du dauroj komencighas (pli-malpli) samtempe:

  • Mi konas lin de longa tempo.[FA2.94]

  • Nur de ses monatoj mi scias la veron.[BV.74]

  • De la mateno mi nenion manghis.[Rz.13]

  • Ghi komencas sian ekzistadon nur de hodiau.[OV.111]

Por montri klare, ke temas pri tempo, oni povas uzi ekde au de post:

ekde = “de la komenco de”
de post = “de la fino de”

Se temas pri tempopunkto, apenau estas diferenco inter ekde kaj de post, sed se temas pri tempodauro, la diferenco estas ja granda: de post shia vivo = ekde shia morto.

  • Ekde shia vizito li shajnas multe pli felicha.

  • Mi promesas ekde hodiau ne fumi plu.

  • Multe shanghighis de post tiu tempo, kiam ni kiel infanoj ludis unu kun la alia.[FA3.143]

  • Estis tre gaje de post la subiro de la suno en la dauro de la tuta nokto, dum la plenluno disvastigis lumon preskau tagan.[FA3.128]

  • De post la tempo, pri kiu mi rakontos al vi, pasis jam multe da jaroj.[FA2.24]

Bedaurinde Zamenhof tre ofte uzis de post che esprimoj de dauro ankau en okazoj, en kiuj ne vere temis pri la signifo “de la fino de tiu dauro”, sed simple pri tempa de. Iafoje temis vere pri la signifo “de la komenco de tiu dauro”: De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato manghu macojn ghis la vespero de la dudek-unua tago de la monato.[El.12] Fakte oni manghu ekde tiu vespero.

Zamenhof ofte skribis depost kiel unu vorton: Depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses semajnoj.[M.132] Nenio pravigas tian kunskribadon, sed se oni tamen uzas ghin, oni atentu pri la akcento: dEpost.

Zamenhof uzis ankau deloke de kaj detempe de por fari distingon inter loka kaj tempa de, sed tiuj esprimoj ne estas oftaj:

  • Li mezuris la larghon deloke de la malsupra pordego ghis la ekstera rando de la interna korto.[Jhh.40]

  • Al tio [longa kushado en la lito] shi alkutimighis detempe de sia infaneco.[FA4.149]