PMEG

Gramatiko / Pasivo /

29.1. Pasivo — bazaj reguloj

Frazojn kun objekta verbo oni povas transformi de aktivo (normala frazo) en pasivon. Pasivo estas kvazau inversa maniero prezenti agon. Kiam oni pasivigas frazon, okazas tri shanghoj:

La knabino vidas la domon.

La domo estas vidata de la knabino.

Li batis sian hundon per bastono.

Lia hundo estis batata per bastono.

En la lasta ekzemplo sia farighas lia, char la subjekto shanghighis. Legu aparte pri la reguloj de si.

Oni uzas pasivon por movi la atenton for de la aktiva subjekto al la ago. Ankau la iama objekto (la nova subjekto) ricevas pli da atento. Oni ofte uzas pasivon, kiam oni parolas pri tre ghenerala afero, kiam apenau ekzistas aktiva subjekto:

Pasivo kun E-finajho «

Se la pasiva subjekto estas subfrazo, la pasiva participo devas havi E-finajhon. Tiaj pasivigoj okazas normale nur, se la aktiva subjekto estas oni:

  • Oni nun interkonsentis, ke Johano en la sekvanta mateno denove venos en la palacon. Estis nun interkonsentite, ke Johano en la sekvanta mateno denove venos en la palacon.[FA1.44]

Oni devas uzi E-participon ankau kiam la pasiva subjekto estas I-verbo:

  • Oni ordonis al la lernoknabo de la peltisto alporti botelon da vino. Al la lernoknabo de la peltisto estis ordonite alporti botelon da vino.[FA3.107] Senca subjekto de alporti estas la lernoknabo. Subjekto de ordonis estas oni.

  • Chu oni permesas (al mi) demandi, kun kiu mi havas la plezuron paroli? Chu estas permesate demandi, kun kiu mi havas la plezuron paroli?[FA1.76]

Oni uzas E-participon ankau kiam la pasiva subjekto estas kvanta E-vorto au kvanta E-vorteca vorteto:

  • Kiom multe povas enhavi en si unu ghemo, au kiom multe oni povas atribui al ghi! Kiom multe povas enhavi en si unu ghemo, au kiom multe povas esti atribuate al ghi![FA4.149] Multe estas objekto de la aktiva verbo atribui, kaj farighas subjekto de la pasiva verbo esti atribuate.

Iafoje objekta verbo aperas en frazo sen objekto. Se oni pasivigas tian frazon, la rezulto estas sensubjekta pasiva frazo. La participo tiam havu E-finajhon. Tiaj pasivigoj okazas normale nur se la aktiva subjekto estas oni:

  • La pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj oni pardonos al li. La pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.[Lv.4]

  • La malgranda knabino ellernis kanton, en kiu oni ankau parolis pri rozoj. La malgranda knabino ellernis kanton, en kiu ankau estis parolate pri rozoj.[FA2.52] La objekta verbo parolis ne havas objekton. Sekve la pasiva frazo ne havas subjekton.

Se cheestas la pasiva subjekto (la objekto de la responda aktiva frazo), kaj se ghi estas O-vorto au O-vorteca vorto, oni nepre devas uzi A-finajhon che la participo: Lia peko estos pardonita al li. Vortoj estis parolataj pri rozoj.

La vera aganto «

Se oni volas konservi en pasiva frazo la originan subjekton de la aktivo, oni devas uzi la rolvorteton de:

  • Ghi estis trovita de mia frato. = Mia frato trovis ghin.

  • La piano estas ludata de vera majstro. = Vera majstro ludas la pianon.

La rolvorteto de havas multajn signifojn, sed che pasiva participo de normale chiam montras aganton. Se tamen estas risko de miskompreno oni povas uzi fare de: Ghi estis forprenita fare de mi. = Mi forprenis ghin.

Iafoje che pasivaj verboj de scio kaj kono oni montras la aganton per al.

Alternativoj al pasivo «

En la parola lingvo pasivo estas malofta. Legu pri alternativoj al pasivaj formoj.