PMEG 2023

28.4.2. Kunmetitaj verboformoj pasivaj

Por chiu el la aktivaj kunmetitaj verboformoj ekzistas responda pasiva formo kun simila signifo. Jen kelkaj ekzemploj:

  • La libro estas legata. La legado de la libro dauras nun.

  • La libro estis legota. La posta (baldaua) legado de la libro estis tiam preparita.

  • La libro estos legata. La legado de la libro dauros tiam.

  • La libro estus legata, se... La legado de la libro daurus, se...

  • La libro estu legota. La posta (baldaua) legado de la libro estu preparita.

  • La libro devas esti legita. Definitiva (tra)legado de la libro estas necesa.

Kiam oni uzas kunmetitajn pasivajn formojn, oni kreas pasivajn frazojn.

Diferencoj inter aktivaj kaj pasivaj participoj «

La kunmetitaj IT-formoj iom diferencas de la kunmetitaj INT-formoj. Kunmetita INT-formo chiam montras agon, kiu okazis antau alia ago. Kunmetita IT-formo montras plenumighon de ago, au agon, kiu donis rezulton. IT-formo ja povas montri tempon pli fruan ol alia, sed tre ofte ne estas tiel:

  • Tiam li estis eltrovinta la veron. La eltrovo de la vero okazis nepre antau tiam.

  • Tiam la vero estis eltrovita. La eltrovo de la vero plenumighis ghuste tiam, au antau tiam, lau la kunteksto.

  • Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankau estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortighis.FE.39 Chiuj formoj de la verbo morti montras chi tie la saman agon (kaj do kompreneble ankau la saman tempon). La formo estis mortigita ne montras tempon pli fruan. Sed se estis mortiginta aperus en la frazo, ghi nepre montrus tempon pli fruan.

Tiu chi malsimetrio inter aktivaj kaj pasivaj formoj ghenas kelkajn esperantistojn. Ili volas krei plenan simetrion. Tia (reforma) lingvouzo nomighas atismo. En la atismo la malsimetrio tamen ne malaperis, sed nur movighis de la IT-formoj al la AT-formoj. En atisma lingvouzo la AT-formoj ne estas simetriaj kun la ANT-formoj.

ANT-formo chiam montras, ke ago estas dauranta, nefinita au ripeta. AT-formo en normala Esperanto montras precize la saman nuancon:

  • Hierau ili estis trovantaj la perditajn aferojn. La trovado de la aferoj hierau dauradis iom post iom au ripete. Vershajne oni ne finis la trovadon hierau. Alie oni ne uzus estis trovantaj, sed simple trovis.

  • Hierau la perditaj aferoj estis trovataj. La trovado de la aferoj hierau dauradis iom post iom au ripete. Eventuala fino de la trovado ne estas montrata. Vershajne oni ne finis la trovadon hierau. Alie oni dirus estis trovitaj. La AT-formo donas precize la saman nuancon kiel la ANT-formo.

En atisma lingvouzo tamen la pasiva frazo kun estis trovataj ricevas alian signifon: “La trovado de la aferoj okazis hierau, vershajne ghisfine.” La AT-formo do ne donas la saman nuancon kiel la ANT-formo. La AT-formoj perdis sian dauran signifonuancon, kaj tio donas novan malsimetrion. Ekzistas tamen ekstremaj atistoj, kiuj por ripari la malsimetrion en la atismo volas nuligi la dauran sencon ankau de la ANT-formoj. Estas iom neklare, kian uzon ili tiam trovas por la ANT-formoj. Sed efektive tio estas nur teoria afero, char en la praktiko ankau atistoj uzas la ANT-formojn por montri dauradon au ripetadon. Legu pli pri atismo.

Pliklarigaj esprimoj che IT-formoj «

Iafoje povus estighi miskompreno, chu IT-formo montras agon pli fruan, au agon kiu plenumighis. Tiam oni helpu sin per aldonaj esprimoj, kiuj klare montras la tempon. En la praktiko tamen tiaj klarigoj estas malofte bezonataj:

  • Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita.FE.25 Estis konstruita estas antautempa kompare kun estis konstruata.

  • “Jes, sed antaue ni iradis en la lernejon kaj iom lernis,” [...] “kaj poste ni estis konfirmitaj.”FA2.78 Estis konfirmitaj estas posttempa kompare kun iradis kaj lernis.

  • La botelkolo venis supren, estis provizita per korko, kaj tiu ghia parto, kiu antaue estis turnita supren, nun estis turnita malsupren.FA3.113 Estis turnita supren montras tempon pli fruan ol estis turnita malsupren.

  • Shi sidighis sur la segho, kiu antau momento estis donita al shi.M.44 Sen antau momento oni supozus, ke la sidigho estis pli-malpli samtempa kiel la donado, sed efektive pasis momento inter la du agoj.

Alternativoj al kunmetitaj pasivaj formoj «

Oni ne povas eviti kunmetitajn pasivajn formojn en tiuj manieroj, kiuj estis chi-antaue montritaj por la aktivaj formoj, char simplaj pasivaj verboformoj ne ekzistas. Unu maniero ilin eviti estas tamen revortigi la frazon en aktiva formo. Anstatau li estis mortigita de neniu oni povas diri mortigis lin neniu. Anstatau la domo estas baldau vendota oni povas diri oni baldau vendos la domon. Tre ofte povas esti rekomendinde elekti aktivan formon, char aktivo ordinare estas pli simpla kaj pli rekta. Iaj IGH-verboj similas al simplaj pasivaj verboj, kaj ili povas iafoje esti tauga alternativo.