PMEG 2023

11.6.1. Si en simplaj frazoj

Ofte okazas, ke tio, kio rolas kiel subjekto, aperas ankau en alia rolo en la sama frazo. Se la subjekto estas mi, ni au vi (au ci), oni simple ripetas la saman pronomon:

  • Mi lavas min. La du mi estas la sama persono.

  • Mi vidas mian fraton. Mi kaj mia montras la saman personon.

  • Ni lavas nin. La du ni estas la samaj personoj.

  • Ni vidas niajn fratojn. Ni kaj nia montras la samajn personojn.

  • Vi lavas vin. La du vi estas la sama(j) persono(j).

  • Vi vidas viajn fratojn. Vi kaj via montras la sama(j)n persono(j)n.

Sed se la subjekto estas triapersona (nek la parolanto, nek la alparolato), oni devas uzi si por la alia rolo. Se oni uzas ekz. li kaj subjekte, kaj en alia rolo, tiam temas nepre pri du malsamaj viroj. La samo validas por shi, ghi kaj ili:

  • Shi lavas shin. Unu virino lavas alian virinon.

  • Shi lavas sin. Unu virino lavas la propran korpon. Shi kaj sin montras la saman personon.

  • Shi vidas shian patrinon. Unu virino vidas la patrinon de alia virino.

  • Shi vidas sian patrinon. Unu virino vidas la propran patrinon.

  • La virino serchas shian filon. La virino serchas la filon de alia virino.

  • La virino serchas sian filon. La virino serchas la propran filon.

  • Li lavas lin. Unu viro lavas alian viron.

  • Li lavas sin. Unu viro lavas la propran korpon. Li kaj sin montras la saman personon.

  • Li vidas lian patrinon. Unu viro vidas la patrinon de alia viro.

  • Li vidas sian patrinon. Unu viro vidas la propran patrinon.

  • La viro vundis sin. La viro vundis la propran korpon.

  • Ghi lavas ghin. Unu besto lavas alian beston (au ajhon).

  • Ghi lavas sin. Unu besto lavas la propran korpon. Ghi kaj sin montras la saman beston.

  • Ghi vidas ghian patrinon. Unu besto vidas la patrinon de alia besto.

  • Ghi vidas sian patrinon. Unu besto vidas la propran patrinon.

  • La hundo ludas per sia pilko. La hundo ludas per la propra pilko.

  • Ili lavas ilin. Unu grupo de personoj au bestoj lavas alian grupon.

  • Ili lavas sin. Unu grupo lavas la proprajn korpojn. Ili kaj sin montras la saman grupon.

  • Ili vidas ilian patrinon. Unu grupo vidas la patrinon de alia grupo.

  • Ili vidas sian patrinon. Unu grupo vidas la propran patrinon.

  • La naghintoj ne trovas siajn vestajhojn. La naghintoj ne trovas la proprajn vestajhojn.

  • Karlo lavas lin. Karlo lavas alian viron.

  • Karlo lavas sin. Karlo lavas la propran korpon.

  • Karlo lavas lian infanon. La infano apartenas al alia viro ol Karlo.

  • Karlo lavas sian infanon. La infano apartenas al Karlo.

  • Oni ne forgesas facile sian unuan amon.FE.18

  • Shi kombas al si la harojn per arghenta kombilo.FE.34

  • La malfelicha infano forkuris kaj kashis sin en la plej proksima arbaro.FE.21

  • Sur tiuj chi vastaj kaj herborichaj kampoj pashtas sin grandaj brutaroj.FE.34

  • En tiuj chi boteletoj sin trovas diversaj acidoj.FE.35

  • Sur la arbo sin trovis multe [...] da birdoj.FE.32

  • Shi nomis shin sia filino.FE.17

  • Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo [= la domo de niaj fratoj] kaj akompanis ilin ghis ilia domo [= la domo de la gastoj].FE.18

  • Shi edzinighis kun sia kuzo.FE.39

  • Shi rakontis al li sian tutan aventuron.FE.23 La aventuro estis de la virino.

  • Shteliston neniu lasas en sian domon.FE.37

  • Grandega hundo metis sur min sian antauan piedegon.FE.38

  • El chiuj siaj fratoj Antono estas la malplej sagha.FE.10

  • La filino kaj la nepino tenis lin en siaj brakoj.FA4.54 Sia montras kaj la filinon, kaj la nepinon.

Tiu kaj ties iafoje estas uzataj por reprezenti ion, kio antaue aperis en nesubjekta rolo. Ili tiam estas kvazau la maloj de si kaj sia.

Si ne povas esti subjekto «

Si ne povas esti mem subjekto, nek parto de subjekto, char tiam si reprezentus sin mem. Same sia ne povas esti parto de subjekto. Ne estas do ghuste uzi frazojn kiel: *Si manghas.* *Mi kaj si dancas.* *Petro kaj si fishas.* *Mia kaj sia fratoj estas samklasanoj.* *Sia edzino estis kisata de li.* Ne diru do: *Karlo kaj sia frato promenas en la parko.* Se oni dirus tian frazon, oni vershajne intencus, ke sia reprezentu Karlon, sed la subjekto ja ne estas Karlo, sed *Karlo kaj sia frato*. Diru: Karlo kaj lia frato promenas en la parko.

Tamen oni povas uzi si, se oni shanghas la frazon jene: Karlo kun sia frato promenas en la parko. Nun la subjekto estas Karlo, kaj sia ghuste reprezentas Karlon. La frazparto kun sia frato ne estas parto de la subjekto, sed kun-komplemento.

Tamen en kompleksaj frazoj, kie la subjekto mem estas subfrazo au io simila al subfrazo, si kaj sia ja povas aperi en la subjekto.

Si estas chiam triapersona «

Si ne povas reprezenti la unuan au duan personojn: mi, ni au vi (au ci). Ne diru: *Mi venis kun sia frato.* Diru: Mi venis kun mia frato. Sed kiam oni uzas sin prefiksece en kunmetitaj vortoj, ghi perdas sian ligon al la tria persono: sindefendo, sinmortigo k.s.

Noto: En tre malnovaj tekstoj de Zamenhof oni tamen povas trovi kelkajn okazojn, en kiuj si reprezentas la unuan au la duan personojn: Sub arbo, sub verda ni sidis, tenante *sin* [= nin] koro che koro.UL.22 Tia uzo estas malghusta.

Si en pasiva frazo «

Si kaj sia reprezentas la gramatikan subjekton. Tio validas ankau en pasivaj frazoj, kvankam la gramatika subjekto ne estas aganto en tiaj frazoj:

  • La juna viro estis sendita de sia regho kiel ambasadoro al la imperiestra kortego de Rusujo.FA4.159

  • Shi estas amata por si, ne por la doto.

  • Shi estas amata de siaj instruistinoj.

  • Karlo estis akompanata de Petro al sia domo....al la domo de Karlo.

  • Karlo estis akompanata de Petro al lia domo....al la domo de Petro.

  • Li sendas leteron al sia kuzo. Letero estas sendata de li al lia kuzo. En la pasiva frazo oni ne povas diri al sia kuzo, char tiam temus pri la kuzo de la letero.