PMEG

Gramatiko / Rolmontriloj / La rolfinajho N /

12.2.2. N por objekto

Objekto montras tion, kio estas rekte trafata de ago.

En multaj situacioj iu au io agas rilate al iu au io alia. Iel oni devas montri, kiu agas, kaj kiu estas trafata de la ago. Se oni parolas ekz. pri hundo kaj kato, kaj uzas la verbon mordas, tiam estas tre grave scii, kiu faras la mordon, kaj kiu suferas la mordon. En Esperanto oni faras distingon inter la aganto (kiu havas nenian rolmontrilon) kaj la objekto (kiu havas N-finajhon). La vortordo ne shanghas la bazan signifon:

Pro la N-finajho, chiu el la ses samsignifaj variantoj estas klare komprenebla. La vortordo dependas nur de stilo kaj gusto.

Chiuj ses variantoj havas la saman bazan signifon: La agon amas faras “mi”, kaj la amo iras al “vi”.

Signifo «

La preciza senco de la rolo objekto tre dependas de la verbo. Jen kelkaj ekzemploj:

Tipaj objektoj «

Plej tipa objekto estas io, kio neniel kauzas la agon de la chefverbo, nek mem agas iel, sed kio estas iel rekte “trafata” au “tushata” de la ago en konkreta au abstrakta senco:

  • Mi batas Aleksandron.[FE.9] Aleksandro estas konkrete, korpe trafata de la batoj.

  • Infano, ne tushu la spegulon![FE.20] La spegulo estus konkrete tushata.

  • Mi amas la patron.[FE.8] La amo “trafas” la patron en abstrakta senco.

  • Li amas min, sed mi lin ne amas.[FE.18] La N-finajho montras la celon de la amo.

  • La patro donis al mi dolchan pomon.[FE.10] La pomo estis “trafita” de movo. Ghi estis movita de li al mi.

  • La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.[FE.9]

  • Jen estas la pomo, kiun mi trovis.[FE.6]

Malpli tipaj objektoj «

Ofte objekto ne estas vere trafata de ago. Che multaj verboj la objekta rolo estas alia. Ghi povas esti ekz. posedajho (havi, posedi, teni, acheti...), perceptajho (vidi, audi, flari, gustumi, senti, legi, rigardi, auskulti, atendi, atenti, serchi, trovi...) au kreajho (fari, krei, produkti, ripari, difini...):

  • En la tago ni vidas la helan sunon.[FE.10] Efektive la lumo iras de la suno al niaj okuloj. La suno do iel kauzas la vidadon. Tamen la suno aperas gramatike kiel objekto, char tiel funkcias la verbo vidi.

  • Unu vidvino havis du filinojn.[FE.11] La filinoj apartenis al la vidvino. Ili trovighis che shi.

  • De la patro mi ricevis libron.[FE.9] La libro movighis al la subjekto.

  • En rapideco ili preterpasis shin je kelke da pashoj.[M.202] Shi estas kvazau loko, preter kiu okazis movigho.

  • Dio kreis la homon el la tero.[FA3.117] La objekto ne vere estis trafita de la krea ago, char ghi ech ne ekzistis antau la ago.

  • Li kantas tre belan kanton.[FE.40] La objekto ne vere estas io, kion la ago trafas, sed montras la enhavon de la ago.

  • En la lasta tempo ni faris malgrandan vojaghon.[FA1.145] La objekto estas la ago mem. La chefverbo fari ne montras mem ian klaran signifon. Nur per la objekto malgrandan vojaghon oni ekscias, kiu estis la efektiva ago.

Objekto kiel priskribo «

Normale objekto estas memstara frazparto, kiu rilatas al verbo. Sed objekto ankau povas esti priskribo de A-vorto au E-vorto, kiu montras objektan agon:

  • Trovinte pomon, mi ghin manghis.[FE.22] = Post kiam mi trovis pomon, mi ghin manghis.

  • Ili venos al la chi tie starantaj monumentoj kaj al la sian brilon perdintaj lokoj.[FA3.54] La frazo estus pli klara kun alia vortordo: ...al la lokoj perdintaj sian brilon. = ...al la lokoj, kiuj perdis sian brilon.

  • Koncerne la muzikon [...] mi devas scii la gradon de via artisma klereco.[M.26]Kiam la afero koncernas muzikon...

  • Li vidis charon tirantan bovon. = Li vidis bovon, kiu tiris charon. Eble pli bone: Li vidis bovon tirantan charon. Estas plej bone eviti N-finajhan objekton de A-vorto, kiu mem havas N-finajhon, char la rilatoj inter la vortoj farighas malklaraj.

  • Li estos dirinta al mi la veron.[FE.24] La veron estas objekto de la A-vorto dirinta. Ofte oni tamen diras, ke esprimo kiel estos dirinta rolas kiel unu verbo. La objekto tiam rilatas al tiu tuta kunmetita verbo.

N-finajha objekto ankau povas esti priskribo de aga O-vorto: La tirado la charon estis malfacila por la bovo. La charo estas objekto de la tirado. Dankon pro la elekto min. Normale oni tamen uzas de por montri la objekton de aga O-vorto: La tirado de la charo estis malfacila por la bovo. Dankon pro la elekto de mi.

Pasivigo «

Frazon kun objekto oni povas transformi en pasivan frazon. Tiam la objekto farighas subjekto.

Ne uzu N-finajhon che perverbaj priskriboj «

Esti kaj similaj verboj ne estas agoj, kiuj direktighas al io. Frazparto, kiu rilatas al esti, ne estas objekto, sed perverba priskribo, kiu neniam havas N-finajhon: Tio estas tri seghoj. Mi estas kuracisto. Shi farighis doktoro. Mia patro nomighas Karlo.

Ankau ne uzu N-finajhon che perverba priskribo de objekto: Mi trovis la filmon tre bona.

Ne uzu N-finajhon che postmetita subjekto «

La subjekto de verbo povas stari ankau post la chefverbo. Che iuj verboj tia vortordo estas tre ofte uzata. Ne uzu N-finajhon che tiaj subjektoj:

  • Hierau okazis grava afero. Subjekto de la ago okazis estas grava afero. Ne diru: *Hierau okazis gravan aferon.* Se oni audas tian frazon, oni devas sin demandi, “kio okazis la gravan aferon”. Sed “okazi” ne estas ago, kiu iras de aganto al io, kio estas trafata de tiu ago. La verbo “okazi” havas nur unu (chefan) rolanton: tio kio okazas. Tiu rolanto chiam aperas kiel subjekto, kaj do ne havu N-finajhon.

  • Restis nur unu persono. La persono estas tiu, kiu faris la agon “resti”. Ne diru: *Restis nur unu personon.*

  • Aperis nova eldono de la libro. Ne diru: *Aperis novan eldonon de la libro.*

“Nerekta objekto” «

En kelkaj lingvoj oni distingas apud (rekta) objekto ankau nerektan objekton. La nerekta objekto estas tiu, kiu ricevas ion, au tiu, kiu profitas au malprofitas de la ago. En Esperanto oni uzas chefe la rolvorteton al por montri tiajn signifojn: Al leono ne donu la manon.[FE.7] La reghidino donis al li glavon.[FA1.128] Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.[FE.33]

Che iuj verboj ricevanto/profitanto/malprofitanto povas aperi au kiel al-komplemento, au kiel objekto kun N-finajho. Tiaj verboj havas alternativajn frazkonstruojn.