PMEG

Gramatiko / Verboj kaj frazroloj /

30.7. Alternativaj frazkonstruoj

Alternativaj subjektoj «

Che iuj verboj du au pli da rolantoj iel “faras” la agon, sed en malsamaj manieroj. Iu ajn el ili povas aperi kiel subjekto.

Kovri «

La subjekto povas esti tiu, kiu kauzas, ke io kashu ion alian: Mi bele kovris mian liton per multkoloraj teksajhoj el Egiptujo.[SS.7] En chi tia uzo kovri montras (momentan) agon. La subjekto povas alternative esti io, kio estas en tia pozicio, ke ghi kashas ion. Eventuala kauzinto de la kovrado normale ne aperas: Nigra lana tuko kovris shiajn harojn.[M.116] Tapishoj kovris la plankon.[FA3.59] En chi tia uzo kovri montras dauran staton. Se oni pasivigas la frazon, la elekton de pasiva participo influas tio, chu oni celas momentan agon korvi au dauran staton kovri.

Bati «

La subjekto estas normale tiu, kiu kauzas baton: Li batis sian hundon per bastono. La tamburisto batas sian tamburon. La subjekto povas ankau esti io, kio trafas ion bate: Forta pluvo batis la fenestran vitron. Altan arbon batas la fulmo.[PE.62]

Bati povas ankau signifi soni per batoj. Tiam la subjekto estas tio, el kio venas la sono: Pro kio batas la tamburo?[H.174] Se temas pri hor-montra batsono, la subjekto povas esti horlogho: La horlogho sur la granda pregheja turo jhus batis la kvinan horon.[FA2.52] Sed ankau la horo povas aperi kiel subjekto: Jam la dekdua horo batis.[H.28]

Alternativaj objektoj «

Che iuj verboj du au pli da aferoj estas iel trafataj de la ago, sed en malsamaj manieroj. Iu ajn el ili povas aperi kiel objekto. (Ankau sciigi kaj memorigi havas alternativajn objektojn.)

Danki «

La objekto normale estas tiu, kiu faris ion bonan kaj tial ricevas dankon: Li tuj faris kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.[FE.31] Sed ankau la kauzo de la danko povas esti objekto: Al lia energia laborado nia afero dankas multajn el siaj sukcesoj en Francujo.[OV.247]

Peti «

La objekto povas esti la persono, al kiu la peto direktighas, au la afero, kiun la subjekto iel volas: Shi tiel plenkore petadis Dion pri helpo.[FA1.109] Mi petas pardonon de vi.[M.183]

Pardoni «

La objekto povas esti la persono, kies kulpon oni nuligas, au la afero, pri kiu temis la kulpo: Mi pardonis al la malamiko lian kulpon. Mi pardonis la malamikon pri lia kulpo.

Pagi «

La objekto povas esti la prezo, la achetajho, la pagilo au la ricevanto de la pago: Mi pagis la prezon de la mangho. Mi pagis la manghon per dolaroj. Mi pagis dolarojn por la mangho. Mi pagis la kelneron per monbiletoj.

Sed oni ne povas samtempe havi plurajn objektojn kun malsamaj rilatoj al la chefverbo. Ne diru: *Mi dankis lin la tujan plenumon de mia deziro.* *Mi petas vin pardonon.* *Mi pardonis la malamikon lian kulpon.* *Mi pagis la kelneron monbiletojn.*