PMEG 2023

30.6. Similsignifaj verboj

Iuj verboj montras baze la saman agon au situacion. La chefa diferenco estas la reguloj por frazroloj. Ekzemploj de tiaj paroj estas plachi/shati, havi/aparteni kaj manki/malhavi.

plachi La subjekto estas tio, kio havas bonajn ecojn au kondutas bone. Tiu, kiu sentas plezuron pro tiu boneco, aperas kiel al-komplemento: Al chiu besto plachas ghia nesto.PE.347 / Lia heroeco tre plachis al mi.FE.45
shati La subjekto estas tiu, kiu sentas plezuron pro la boneco de io. Tio, kio estas bona au kondutas bone, aperas kiel objekto: Chiu besto shatas sian neston. / Mi tre shatis lian heroecon. Se oni konfuzas la frazrolojn che plachi kaj shati oni riskas diri erarajn frazojn kiel: *Chiu besto plachas sian neston.* Au: *Lia heroeco tre shatis al mi.* Origine plachi kaj shati estis malpli similaj. Shati signifis “rigardi kiel valoran, gravan”, kio estas iom alia afero. Poste shati shanghighis kaj farighis preskau plene samsignifa kiel plachi, krom pri la frazroloj. Nun oni uzas la novan verbon aprezi por la malnova signifo de shati. Alian similan signifon havas ami.
havi La subjekto estas tiu, kiu ion posedas au simile. La objekto estas tio, kion la subjekto posedas: Mi havas libron. Karlo havas blankajn shtrumpetojn. Legu pli pri havi.
aparteni La subjekto estas tio, kion iu posedas au simile. La posedanto aperas kiel al-komplemento: Al mi apartenas libro. / Al Karlo apartenas blankaj shtrumpetoj. Oni devas scii la regulojn por frazroloj por ne diri erarajn frazojn kiel: *Mi apartenas al libro.* / *Al Karlo havas blankaj shtrumpetoj.*
manki Tio, kio ne ekzistas (au ekzistas en nesuficha kvanto), estas subjekto: Mankas al mi mono. ≈ Mono ne ekzistas che mi.
malhavi Tio, kio ne ekzistas, estas objekto: Mi malhavas monon. ≈ Mi ne havas monon (kvankam mi devus havi). Estus eraro diri: *Mi mankas monon.* Same erara estus: *Malhavas al mi mono.*