PMEG 2023

30.8. IG-verboj

Verboj faritaj per la sufikso IG estas chiam objektaj. Ili montras kauzadon de ia rezulto. La subjekto estas chiam la kauzo au la kauzanto. La radiko au radikoj antau IG montras la rezulton.

Eco au stato kiel rezulto «

Se la rezulto de IG-verbo estas eco au stato (pozicio, identeco...), la objekto estas tiu, kiu ricevas tiun econ, staton k.t.p.

lacigi La objekto estas tiu, kiu farighas laca: La tro multa parolado lacigas lin.FE.40 / La vojagho certe vin lacigis.FA4.223 / Tiu chi medikamento estas bona, sed ghi lacigas la uzanton.
glaciigi La objekto estas tio, kio farighas glacio au glacia: Norda negho glaciigas liajn piedojn.Rt.106
edzinigi La objekto estas tiu, kiu farighas edzino: Mi edzinigas mian filinon ne kun ia simpla nobelo.Rz.86 / Li edzinigis shin al si per la edzigha ringo kontrau la volo de shia patro.Rn.8
enigi La objekto estas tiu, kiu estas movata en ion. La loko al kiu movighas la objekto estas montrata per en kaj N-finajho: Shi vershajne enigis la manojn en siajn densajn nigrajn harojn.M.56 / Li enigis la glavon en la ingon.

Senobjekta ago kiel rezulto «

Che iaj IG-verboj la rezulto estas senobjekta ago. Oni tiam faris IG-verbon el alia verbo, kiu estas senobjekta. Che tiaj IG-verboj la objekto estas la subjekto de la origina verbo.

bruligi La objekto estas tio, kio ekbrulas: Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.FE.39 / La suda suno bruligas lian nudan kapon.Rt.106
sidigi Objekto estas tiu, kiu estas metata en sidan pozicion: Rapide shi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis ghin sur siaj genuoj.M.193 / La hundon li residigis sur la keston.FA1.7

IG-verbo el IGH-verbo «

Principe oni tute rajtas aldoni IG al verbo kun IGH-sufikso. La senco de tia IG-verbo estas kauzado de tiu ago, kiun esprimas la IGH-verbo: Li [= Dio] senkuraghigas la chefojn de la popolo de la lando [...] Kaj Li shancelighigas ilin kiel ebriuloj.Ij.12Li igas ilin shancelighi kiel ebriuloj. La chefoj shancelighas. Dio kauzas tiun shancelighadon. En la praktiko tiaj IG-verboj tamen estas ekstreme maloftaj.

Iafoje oni faras IG-verbon, kiu lausence estas bazita sur IGH-verbo, sed kiu tamen ne enhavas IGH. Oni povas diri, ke IGH estas ellasita por simpligi la vorton: Rajdmilicanoj formovigis la publikon....formovighigis la publikon....igis la publikon formovighi. Oni trovas tian uzon ankau che Zamenhof: Ili ruligu min kiel kortegan kurieron.Rz.68Ili igu min rulighi. / Ili igu mian kaleshon rulighi. Ankau tiaj IG-verboj estas tre maloftaj. Ili povas esti miskomprenataj. Vidu tuj chi-poste pri la ordinara uzo de IG post objekta verbo.

Oni notu la subtilan diferencon inter formovi kaj formov(igh)igi. Se oni formovas ion, oni mem rekte plenumas la movadon. Se oni formovighigas ion (igas ion formovighi), la kauzado estas malpli rekta. Oni iel influas ion por ke tio mem movighu. En la chi-antaua ekzemplo kun rajdmilicanoj, la milicanoj kredeble ne propramane movis la publikon, sed per timigado au simile igis la publikon mem movighi for. Simile subtila estas la diferenco inter shanceli kaj shancelighigi en la chi-antaua Zamenhofa ekzemplo. En la praktiko oni preskau chiam preferas uzi igi kiel memstaran verbon por esprimi tiajn sencojn: Li igas ilin shancelighi. / Rajdmilicanoj igis la publikon formovighi. Tio estas plej ofte rekomendinda, char multe pli klara.

Objekta ago kiel rezulto «

Che iaj IG-verboj la rezulto estas objekta ago. Oni tiam faris IG-verbon el verbo, kiu jam estas objekta. Ekzistas du manieroj uzi tiajn IG-verbojn. La objekto de la IG-verbo povas esti la subjekto de la origina verbo, au la objekto de la origina verbo. (Vidu pli da ekzemploj de verboj kun alternativaj objektoj.)

sciigi La objekto povas esti tiu, kiu ekscias ion: Mi estas devigata sciigi vin pri tre malbela fakto, kiu okazis en nia tendaro.L2.209 La objekto povas alternative esti la sciajho: La heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fianchighon.FA1.102
memorigi La objekto povas esti tiu, kiu ekmemoras ion: Tio memorigas min pri mia infanagho. La objekto povas alternative esti la memorajho: Tio memorigas al mi mian infanaghon.

Oni ne povas uzi ambau eblojn samtempe. Ne diru: *Mi sciigos vin malbelan fakton.* Nek diru: *Tio memorigas min mian infanaghon.*