PMEG 2023

15.5. Ambau

Ambau = “chiuj du”. Oni uzas ambau anstatau chiuj, kiam estas precize du aferoj au personoj.

Ambau povas roli en frazo tute same kiel chiuj, kiel rekta priskribo, pronomece k.t.p. Ambau estas ofte uzata kune kun vi, ni au ili por precizigi, ke temas pri precize du. Tiam ambau rolas kiel apudmeto.

Ambau tamen ne povas ricevi J-finajhon au N-finajhon.

Ambau estas difinilo. Tial oni ne povas uzi la kune kun ambau (same kiel ne eblas *la chiuj*).

  • Ambau frazoj estas bonaj!LR.120A Estas du frazoj. Chiu el ili estas bona.

  • La pli maljuna [filino] estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizagho, ke chiu, kiu shin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambau estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11...chiuj du [la filino kaj la patrino] estis tiel malagrablaj...

  • Mi penos viziti vin iun alian tagon, kiam ni ambau, vi kaj mi, estos liberaj.OV.538

  • Pli bone estas iri seninfana en la chielon, ol se ambau, la patro kaj la filo, iras en la inferon.Rt.10

Zamenhof iafoje uzis ambau anstatau du: Chiuj sidighas chirkau la ambau Pjotroj Ivanovichoj.Rz.13 Ghi [= la rivero] inundis siajn ambau bordojn.Kr1.12. Oni uzu du en tiaj frazoj: Chiuj sidighas chirkau la du Pjotroj Ivanovichoj. Ghi inundis siajn du bordojn. Oni tamen povas bone diri ekz.: Ghi inundis ambau siajn bordojn.

Por kontroli, chu ambau estas ghuste uzata, oni shanghu la frazon tiel, ke ghi temas pri pli ol du aferoj. Se oni tiam uzus senprobleme chiuj, oni scias, ke ambau estas ghuste uzata, kiam temas pri du.