PMEG
33.2.2. Ke-frazoj kiel objekto
Ke-frazo ofte rolas kiel objekto, sed ke-frazo ne povas akcepti la finajhon N. Se oni anstatauigas la subfrazon per O-vorto au tabelvorto je O, tiu devas havi N:
Diru al la patro, ke mi estas diligenta.[FE.8] → Diru tion al la patro.
Oni diras, ke la vero chiam venkas.[FE.16] → Oni diras tion.
Pardonu al mi, patrino, ke mi restis tiel longe.[FE.17] → Pardonu mian malfruighon al mi, patrino.
Mi volas ke vi tien iru![FE.19] → Mi volas tion.
Se li scius, ke mi estas tie chi, li tuj venus al mi.[FE.20] → Se li scius tion...
Subite li audis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo.[FA1.9] → Subite li audis tion.
Pri talento mi neniam audis, ke vi ian havas.[M.156] → Pri talento mi neniam audis tion.
Vi efektive pensas, ke ne?[BV.45] → Vi efektive pensas tion? La subfrazo estas draste mallongigita, = ...ke tiel ne estas, au simile.
Klare li sentis en sia animo, ke li kore amas Anjon kaj ke shi devas farighi lia kara edzineto.[FA3.58] = Klare li sentis en sia animo tion kaj tion.
Che objekta ke-frazo oni malofte uzas helpan tio. Sed tio ja eblas:
Vi kauzis tion, ke mi devas vin malestimi![FA2.19]
Chu povas esti, ke mi bedauris tion, ke mi ne faris malhonestajhon?[M.62]
Shajne du rektaj objektoj «
En frazoj, kiuj havas ke-frazon kiel objekton, aperas ofte alia frazparto kun N-finajho. Tiam povas ofte shajni, ke estas du rektaj objektoj kun malsama rilato al la chefverbo. Tio normale estus eraro.
Se la alia objekto aperas ene de la ke-frazo, ghi estas objekto de la ke-fraza chefverbo, ekz.: Mi vidis, ke ili manghas fishon. La tuta ke-frazo estas objekto de vidis. Fishon estas objekto de manghas.
Se la alia objekto ne trovighas en la ke-frazo, la klarigo povas esti, ke la ke-frazo ne vere estas objekto, sed ekz. komplemento. Alternative povas esti, ke la alia objekto fakte ne estas objekto, sed N-komplemento.
