PMEG 2023

31.4. Fari

Estiga fari «

Fari povas signifi “estigi el io”. La objekto de fari estas tio, kion la subjekto estigas:

  • La botisto faras botojn kaj shuojn.FE.37

  • La lignajhisto faras tablojn, seghojn kaj aliajn lignajn objektojn.FE.37

  • El la diritaj vortoj ni povas ankorau fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finighoj kaj aliaj vortoj.FE.30

  • Chemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajho, kvankam ili ne chiam estas faritaj el tolo.FE.35

Fari kaj krei estas similaj. Fari emfazas, ke oni uzas ian materialon, au kunmetas iajn partojn, dum krei emfazas, ke oni estigas el nenio, au ke oni estigas ion tute novspecan. Sed ne chiam oni zorge diferencigas fari kaj krei: Dio faris [= kreis] la du grandajn lumajhojn.Gn.1

Estiga fari povas ankau montri estigon de abstrakta rezulto. Normale la rezulto aperas kiel objekto:

  • Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole.FE.31

  • Ni trovas bonan infanon, kiu faras ghojon al siaj gepatroj.FA1.106

  • Antau tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron.FE.20

  • La sorto faris, ke ni ambau kushis sub unu tendo.Rt.46 La ke-frazo estas objekto de faris.

  • Faru lume, varme kaj gaje.BV.69Faru tiel, ke farighu lume, varme kaj gaje. Chi tie la rezulto aperas kiel E-vorto, kio estas malpli kutima che fari.

Estiga fari povas montri kunmeton de la subjekto au subjektoj. La objekto montras la rezulton de la kunmeto:

  • Sesdek minutoj faras unu horon.FE.12

  • Mil jaroj (au milo da jaroj) faras miljaron.FE.14

  • La popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian.FK.298

  • Kvin kaj sep faras dek du.FE.12 5 + 7 = 12

  • Dek kaj dek faras dudek.FE.12 10 + 10 = 20

Estiga fari povas signifi “agi tiel, ke la objekto ekestas ia au io”. La rezulta eco au identeco aperas kiel perverba priskribo de la objekto:

  • Vin mi volas fari mia edzo!FA3.98Mi volas fari tiel, ke vi ekestas mia edzo.

  • Tiun domon oni faris malliberejo.Jr.37

  • Ghi [= la kolerego] faras vin ankorau pli bela.Rt.77

  • Nia laboro kaj pacienco la mondon faros felicha!FK.302

  • La Eternulo faris lin timata de chiuj nacioj.Kr1.14

En tiaj chi frazoj fari tre similas al igi. La diferenco estas, ke la perverba priskribo che fari nur povas esti A-vorto au O-vorto. Che igi la rezulto normale estas I-verbo. Fari neniam aperas kun I-verba rezulto.

Aga fari «

Fari povas signifi “plenumi agon”. La ago mem aperas kiel objekto:

  • Shi faris facilan kapsaluton al la mastrino.M.29Shi kapsalutis facile al la mastrino.

  • Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.FE.15...ke mi devas donaci ion al vi.

  • Mi ne farus la eraron, se li antaue dirus al mi la veron.FE.24

Aga fari povas esti ghenerala verbo, kiu reprezentas chian ajn agon. Tiam fari ofte kunlaboras kun tabelvorto:

  • Du homoj povas pli multe fari ol unu.FE.12

  • Li faris chion per la dek fingroj de siaj manoj.FE.12

  • Dio ghuste faras, neniam eraras.PE.133

  • Ho, Dio! kion vi faras!FE.26

  • Li tuj faris [tion], kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.FE.31

  • Grandega hundo metis sur min sian antauan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari.FE.38

  • La maljuna ministro atente auskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la regho; kaj tiel li ankau faris.FA1.109

  • La Izraelidoj faris, kiel diris Moseo.Er.12

  • Mi abonas la Gazeton de Anoncoj, kiel li ankau faris.FA3.40

Noto: Iafoje oni renkontas nuran verban finajhon uzatan kiel mallongigon de ia ajn verbo: Kion vi as?Kion vi faras? / Ili jam manghis, sed ni nur poste os (= manghos). Sed tia uzo aperas ordinare nur en eksperimentema au ludema (parola) lingvajho.

Noto: Li faras nenion kvazau egalas al *li nenias* kun la neekzistanta tabelvorto *nenii*. Li faris tiel estas kvazau egala al *li tiis* kun la neekzistanta tabelverbo *tii*. Tiaj agaj tabelverboj tamen ne povus ekzisti, char iliaj U-formoj kolizius kun la ordinaraj tabelvortoj je U. Anstataue oni uzas fari + tabelvorton je O au EL.