PMEG

Gramatiko / Rolmontriloj / Frazroloj sen rolmontrilo /

12.1.1. Subjekto

Subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la chefverbo. La subjekto de chefverbo estu chiam sen rolmontrilo. La preciza senco de la rolo subjekto tre dependas de la verbo. Jen kelkaj ekzemploj:

Aganto — tipa subjekto «

Tipa subjekto estas aganto, kiu aktive plenumas agon au (vole) kauzas ian okazajhon:

  • La gefianchoj promenadis sub la fresha superpendanta lauba tegmento.[FA3.29]

  • La soldato dehakis al shi la kapon.[FA1.3]

  • Gerda karesis al shi la vangojn.[FA2.75]

  • Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetajhoj.[FA1.110]

  • En tiu momento el la ghardeno venis du malgrandaj knaboj.[FA1.96]

  • Mi bele kovris mian liton per multkoloraj teksajhoj el Egiptujo.[SS.7]

  • La patro donis al mi dolchan pomon.[FE.10] Komparu kun ricevi.

Malpli tipaj subjektoj «

Ofte tamen subjekto ne estas aktiva konscia aganto au kauzanto, sed malaktiva aganto, au io kio simple trovighas ie, au io kio movighas senvole, au io kio havas ian econ, au io kio nur ekzistas, k.t.p.:

  • Chu vi audis jam la historion pri la malnova strata lanterno?[FA2.117] Oni ne “plenumas” audadon. Tio simple okazas.

  • Fine krevis unu ovo post la alia.[FA2.34] La krevado okazis al la ovoj.

  • La folioj faladis de la arboj.[FA3.59] La falado okazis al la folioj.

  • Sur chiuj kampoj chirkaue kreskis greno, sekalo, hordeo kaj aveno.[FA2.20]

  • Estis iam malgranda knabino.[FA2.98] La knabino ne faris agon, shi simple ekzistis.

  • Avineto estas tre maljuna.[FA2.90] La avineto havas econ.

  • La sovagha vinberbrancho havis sur si bluajn kaj rughajn berojn.[FA1.121] La brancho ne agis. Ghi estis la loko, kie la beroj trovighis.

  • Tapishoj kovris la plankon.[FA3.59] La tapishoj trovighis sur la planko.

  • Ha, jen kushas ja paro da galoshoj![FA1.78] La galoshoj trovighas ie.

  • Ora shlosilo chiun pordon malfermas.[PE.1841] La shlosilo estas nur ilo por la shlosado. Normale malfermi havas la veran aganton kiel subjekton.

  • Vespere antau la pordo haltis veturilo.[FA2.148] Vera aganto estas la homo, kiu veturigis la veturilon.

  • De la patro mi ricevis libron.[FE.9] Vera aganto estas la patro. Mi estas la celo de la donado. Komparu kun doni, che kiu la vera aganto estas subjekto.

  • Pasis jaroj.[FA3.103] La subjekto ne estas aganto, sed tempo.

La verbo decidas «

Por ghuste uzi subjektojn oni devas por chiu verbo scii, kio povas aperi kiel subjekto de ghuste tiu verbo. Vidu kelkajn ekzemplojn de verboj kaj frazroloj.