PMEG

Gramatiko / Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj /

18.3. Neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj

Da neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj ekzistas tre multe. Efektive oni povas tiajn “vortojn” libere krei lau momentaj bezonoj. La signifoklarigojn, kiujn oni trovas en vortaroj kaj chi tie, oni ne prenu tro serioze. La efektivaj signifoj tre dependas de la uzanto kaj de la situacio. Chi tie nur mallonge menciighos kelkaj ekzemploj de neoficialaj ekkriaj vortetoj (pliajn oni povas trovi ekz. en NPIV). Rimarku, ke la formoj kaj la signifoj de tiaj vortoj povas tre varii en la praktiko.

Sonimitoj estas la plej “sovagha” parto de chiu lingvo. Sonimitojn oni povas krei tute lauplache kaj laubezone. Pri ili ne validas gramatikaj reguloj. Ili ankau ne chiam obeas al la sonreguloj. Chi-poste oni povas rimarki ekz. sss kun tri sinsekvaj “s”-oj, kio ne eblas en normalaj vortoj, kaj ankau ua kaj kuaks, en kiuj la litero U aperas en nenormala pozicio.