PMEG 2023

18.4. Elparolado kaj skribado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj

Ekkriaj kaj sonimitaj vortetoj estas ofte elparolataj kun alia akcento ol ili devus havi lau la skribo. Tiaj chi vortoj estas la plej “sovagha” parto de la lingvo, kaj tial la normalaj reguloj de skribo kaj elparolo eble ne estas same gravaj kiel che ordinaraj vortoj, sed plej ofte oni tute bone povas skribi regule lau la efektiva elparolo:

  • La duvorta alvoko ha lo estas ofte misskribata *halo*, kio devus elparolighi *hálo* (same kiel la O-vorto halo). Ha lo estas tamen chiam elparolata “ha ló. Ankau ne estas ghuste skribi *halo’* kun apostrofo, char ghi neniel estas O-vorto.

  • La vorton hura oni elparolu “húra” (akcento je U). Sed multaj elparolas “hurá”. Se oni tiel elparolas, oni skribu hu ra°.

  • Hola estas ofte elparolata “holá”, kaj devas tiam esti skribata ho la°.

  • Aha, ehe kaj oho elparolighu “áha”, “éhe” kaj “óho”. Ili estas tamen ofte elparolataj “ahá”, “ehé” kaj “ohó”, kaj devas tiam esti skribataj a ha°, e he° kaj o ho°.

  • O kej° estas ofte misskribata *okej*, kio devus elparolighi “ókej”. La efektiva elparolo estas tamen chiam “okéj”. Iuj proponis skribi *okej’* kun apostrofo, sed ja neniel temas pri O-vorto.

  • La kata bleko miau estas ofte elparolata “miáu”, kaj tiam mjau° estas pli bona skribo.