PMEG
13.3. Chu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj?
Multfoje oni proponis aldoni al la tabelo la antauparton *ALI-* kreante la novan serion *aliu*°, *alio*°, *alia*°, *alies*, *alie*°, *aliam*°, *alial*°, *aliel*, *aliom*°. Iuj ech praktikas tion uzante precipe la vortojn *aliel* kaj *alies*.
En oficiala Esperanto ALI estas ordinara radiko, el kiu oni faras vortojn per la ordinaraj finajhoj.
- alia = ne la sama, diferenca
- alio = io alia
- alie = en alia okazo, en alia maniero
- alii = esti alia, diferenci (malofte uzata)
Ekuzo de la novaj tabelvortoj kunportus drastajn shanghojn en la lingvon. Multaj “alielistoj” konscias, ke alie shanghus sian signifon al “en alia loko”, sed la sekvoj estus multe pli grandaj ol tio.
Alia en normala Esperanto signifas “de alia speco” au “kun alia identeco”. La nova tabelvorto *alia* signifus nur “de alia speco”. Konsekvencaj alielistoj do ne plu diru: La alia chambro estas pli granda. Sed: *La aliu chambro estas pli granda.* Ili ankau devus diri: *Ili amas unu la aliun.* En normala Esperanto aliu estas apenau uzata, sed signifas principe “estu ali(ec)a”, char ghi simple estas la U-modo de la chi-antaue menciita verbo alii.
Noto: Estas tamen dube, chu estus logike uzi la antau *aliu*, char antau veraj tabelvortoj je U oni ne povas uzi la. Estas malfacile diri, chu *aliu* signifus “la alia” au simple “alia”. Sed tio ja ne gravas, char la tabelvorto *aliu* chiuokaze ne estas ghusta Esperanta vorto.
Oni ofte faras kunmetajhojn kiel: de alia speco → alispeca; kun alia formo → aliforma; en alia signifo → alisignife. Alielistoj tamen devus diri: *aliuspeca*, aliaforma, *aliusignife*, char oni ne povas forigi la postpartojn de tabelvortoj. Komparu kun: de tiu speco → tiuspeca (ne: *tispeca*); kun tia formo → tiaforma (ne: *tiforma*); en tiu signifo → tiusignife (ne: *tisignife*). Oni povas renkonti la formon *interaliel* anstatau la regula kaj normala interalie (= inter aliaj aferoj). *Interaliel* estas tute mallogika. Alielistoj devus logike uzi ion similan al *interaliue* (= *inter aliuj aferoj*).
La ordinara alie povas signifi “en alia okazo”: Mi ja bezonas manghi. Alie mi povas tute maldikighi.[Rz.25] Ghi ankau povas signifi “en alia maniero”: Mi ankau iros en la palacon, char mi ne povas agi alie![FA1.43] *Aliel* povas signifi nur “en alia maniero” (kaj eble “en alia grado”). Tamen multaj alielistoj uzas *aliel* ankau por “en alia okazo”. Logike ili devus tiam uzi *aliuokaze* au *aliam*: Mi ja bezonas manghi. *Aliam* mi povas tute maldikighi. La vorto *aliel* estas do ne nur reformo, sed ech mallogike uzata reformo.
Utila el la novaj tabelvortoj estus fakte nur *alies*, kiu povus simpligi iujn specojn de frazoj: Li ne uzis mian chambron, sed tiun de alia persono. → *Li ne uzis mian chambron, sed alies.* Por chiuj aliaj novaj tabelvortoj Esperanto jam havas bonajn esprimilojn. La supozitaj avantaghoj de la nova tabelserio estas vere tre malgrandaj, des pli se oni komparas kun la grandegaj problemoj kaj miskomprenoj, kiujn kauzus la reformo.
Tiuj chi reformproponoj tute ne venas de ia reala bezono, sed de la hazarda fakto, ke la radiko ALI finighas per “i”. Se la vortoj estus ekz. *altra*, *altre*, *altro* k.t.p., tiam vershajne ne venus al iu en la kapon, ke oni bezonus tabelvortojn por tio. Oni povas kompari kun la radiko SAM, kiu estas la malo de ALI. SAM ne finighas per “i”. Sekve neniu proponis diri: *samel*, *samam*, *sames* k.t.p., kvankam la bezono de tiaj vortoj devus esti same granda, kiel la bezono de *aliel*, *aliam*, *alies* k.t.p.
Ankorau neniu praktikis la plenan tabelserion je ALI en konsekvenca maniero. Ekzistas nur senpripensa kaj mallogika uzado de *aliel* kaj *alies*, kaj okaze de *aliu*. Iuj uzas parte klasikan Esperanton, parte la reformitan dialekton. Kiam ili diras ekz. alie au alia, oni ne povas scii, chu kompreni lau la Fundamenta lingvo, au lau la nova dialekto. Feliche tamen plej multaj ankorau uzas la lingvon regule kaj logike.
La shajne senkulpa vorteto *aliel* kunportas tiom da shanghoj, ke oni devas rigore deadmoni de ghia uzo, kaj de chiaj provoj vastigi la tabelon. Uzu la jam ekzistantajn tabelvortojn, kaj esprimu aliajn aferojn per ordinaraj radikoj lau la reguloj de la Fundamenta Esperanto. De tiuj, kiuj volas krei novajn tabelvortojn, oni devas postuli, ke ili almenau trapensu, kiajn sekvojn havus la reformo antau ol ekuzi la novajn vortojn.
| Evitenda reformo | Oficiala Esperanto |
|---|---|
| *aliu* | alia |
| *alia* | alia, alispeca, alieca |
| *alies* | de alia (persono), aliula |
| *alie* | aliloke |
| *alien* | aliloken |
| *aliam* | alifoje, aliokaze |
| *alial* | alikauze |
| *aliel* | alimaniere, alie |
| *aliom* | alikvante |
Aliula signifas “rilata al aliulo (= alia persono)”, kio lau la kunteksto povas esti ekz. “posedata de au apartenanta al alia persono”. Aliulo kaj aliula ne estas tre kutimaj vortoj, sed plene korektaj: Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo.[SS.20] Uzo de aliula forigas la solan okazon, kie tabela ALI-vorto povus esti iom utila. Krome aliula povas porti J-finajhon kaj N-finajhon, kaj estas do ofte pli klara ol *alies*. La ekzemplo kun *alies* farighas tiam: Li ne uzis mian chambron, sed aliulan.
Noto: Estis proponitaj la “kompromisaj” formoj aliio, aliiu, aliia, aliie, aliiel k.t.p. (kunmetajhoj de la radiko ALI kun tabelvortoj je I). Tiaj vortoj ja estas regulaj, sed bedaurinde ili estas tute maltaugaj en praktika uzado. Audi la distingon inter aliie kaj alie, inter aliia kaj alia, k.t.p., ne estas facile. Ne sufichas, ke vortoj estas regule kunmetitaj. Ili devas ankau funkcii en praktika komunikado.
