PMEG
14.3.5. Almenau
Almenau = “ne malpli ol (eble pli), ne malpli ofte ol, ne malpli multe ol, ne malpli longe ol”, k.t.p.:
Lingvo arta estas almenau 50 fojojn pli facila, ol natura.[FK.276] = ...ne malpli ol 50 fojojn (eble ech pli ol 50 fojojn)...
La malgranda Janjo [...] bezonis nepre almenau unu fojon en tago varman manghon.[M.64] = ...ne malpli ofte ol unu fojon en tago...
Mi tamen tre forte dezirus vidi la reghidinon, almenau por unu malgranda momento![FA1.4]
Mi devas chiujn [leterojn] tralegi kaj multajn ech respondi almenau per kelkaj vortoj.[L1.291]
Ib denove ekflamigis alumeton kaj trovis peceton da kandelo, kiun li ekbruligis; per tio la mizera chambreto almenau iom prilumighis.[FA3.94]
Oni povas ankau uzi minimume: Ghi estas minimume tri metrojn longa. Se oni montras supran limon per maksimume (“ne pli ol”), tiam oni uzu prefere minimume: La manifestacion partoprenis minimume 2000 kaj maksimume 3000 personoj.
Noto: Minimume = almenau, sed oni tamen neniam uzas *malalmenau* por maksimume.
Ofte almenau signifas “en chia okazo, spite al plej malfavoraj cirkonstancoj”:
Ghis nun, se shi ofte ploris en la tago, en la nokto shi almenau dormadis trankvile.[M.176]
Tiam oni devas almenau per io kovri, ekzemple per tapisheto.[Rz.81]
Se ili ne pentos siajn malbelajn agojn, ili almenau chesigos sian konstantan insultadon kaj kalumniadon.[OV.471]
Tio chi estas stranga, sed almenau oni ne devas tion chi lasi rimarki![FA1.70]
Almenau estas uzebla en deziraj se-frazoj por igi la deziran signifon pli klara: Ha, se almenau la malgranda knabino sidus chi tie en la shipeto, tiam mi ne malghojus, se ech estus duoble pli mallume![FA1.100]
Almenau ofte rilatas rekte al certa frazparto montrante, ke almenau ghi validas, se ne pli. En tia uzo almenau devas stari tuj antau la koncerna frazparto:
Mi almenau tion chi scias, neniu scias tion chi pli bone![BV.71]
Almenau ili aprobas la bazajn principojn. Eble ankau aliaj aprobas.
Ili aprobas almenau la bazajn principojn. Eble ankau aliajn aferojn ili aprobas.
