PMEG

Gramatiko / Rolmontriloj / Rolvortetoj / Aliaj rolvortetoj /

12.3.6.7. Per

Baze per montras ilon au rimedon por fari agon, por atingi rezulton:

Korpoparto povas servi kiel ilo:

Ech persono povas esti uzata kiel ilo:

Iafoje loko povas esti rigardata kiel rimedo por io:

Ankau ago au kondutmaniero povas esti rimedo por atingi ion:

Nepersona aganto au kauzanto «

Per povas montri nepersonan aganton au kauzanton. La sama afero ankau povas aperi kiel subjekto:

  • La juna virino efektive tremis per la tuta korpo.[M.12] Oni povus ankau diri: Shia tuta korpo tremis.

  • Chu [...] ghi [la historio] flamigis vian infanan fantazion kaj infektis vin per la manio farighi granda homo?[Rt.86] Chu la manio infektis vin pro la historio?

  • La sango elfluis per grandaj gutoj.[FA3.2] Grandaj sangogutoj elfluis.

  • La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizagho, ke chiu, kiu shin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.[FE.11] Shia karaktero kaj vizagho estas similaj al la karaktero kaj vizagho de la patrino. Shia karaktero kaj vizagho estis la kauzo de la simileco.

  • La vintra chielo brilis per la plej pura lazuro.[M.116] Plej pura lazuro brilis. La lazuro estis la kauzo de la brilo.

Che iaj IGH-verboj nepersona aganto au kauzanto povas aperi kiel per-komplemento. Se oni forigas IGH, la per-komplemento povas farighi subjekto:

  • La remparo fortikighis kaj baldau kovrighis per abunda herbo.[FA2.116] Abunda herbo kovris la remparon.

  • Li vekighis per tio, ke iu lin skuis.[FA1.141] Tio, ke iu lin skuis, vekis lin. La skuado vekis lin.

  • Shi ne havis piedojn, la korpo finighis per fisha vosto.[FA1.51] Fisha vosto finis la korpon. Oni povus eble uzi je anstatau per, sed per estas pli bona.

Ago «

Iafoje per-komplemento ripetas la agon de la chefverbo kun aldonaj informoj:

  • Mia onklo ne mortis per natura morto.[FE.39] = Mia onklo ne mortis nature.

  • Shi ankau flugis rekte en la fornon, al la stana soldato, ekflamis per hela flamo kaj malaperis.[FA1.101] = ...ekflamis hele...

  • Shi sidighis sur la planko apud la patrino, kushighis sur shiaj genuoj kaj ekdormis per dormo malfacila kaj longa.[M.182] = ...ekdormis malfacile kaj longe.

Che iuj verboj oni simile uzas objekton, kiu ripetas la agon de la chefverbo.

Per si (mem) «

La esprimo per si (mem) signifas “per propra efiko, sen ia rimedo”:

  • La rideto nun elnaghis per si mem kaj sen perforteco el la brusto de la juna patrino.[M.71]

  • Chiuj prepozicioj [rolvortetoj] per si mem postulas chiam nur la nominativon [formon sen N-finajho].[FE.28]

  • Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan.[FK.284]

Mezuro «

Per estas iafoje uzata por montri mezuron:

  • Chiu sciigo, ho ve, alproksimigas min per unu pasho al la tombo![Rt.6]

  • Kiam ekparolas kun mi persono, kiu havas rangon per unu grado pli altan, mia animo tuj forkuras kaj mia lango engluighas en koton.[Rz.56]

Sed normale oni uzas N-finajhon au je por montri mezuron.

Potenco alvokata «

Oni uzas per che alvokoj de ia potenco en ekkrioj, jhuroj kaj similaj esprimoj. Per tiam montras rimedon por iel akiri fortojn au simile:

  • Per Dio! Mi ne povus tion kredi, se mi ne vidus ghin per miaj propraj okuloj.[H.5]

  • Per chiuj diabloj! mi elgratos al li per la ungoj la okulojn.[Rt.40]

  • Mi jhuras per mia honoro.[Rt.13]

Oni tiel uzas ankau pro kaj iafoje je. Oni ankau uzas similajn ekkriojn tute sen rolmontrilo. Oni povus diri, ke tiam temas pri la frazrolo alvoko.

Per kaj de «

En pasivaj frazoj oni povas iafoje heziti, chu uzi per au de. Tiaj hezitoj ekestas che verboj, kiuj povas havi au aganton au ilon kiel subjekton. Oni povas diri ekz. la botelo estis shtopita per korko, se oni pensas: Iu shtopis ghin per korko. Sed oni ankau povas diri: la botelo estis shtopita de korko, se oni pensas: Korko shtopis la botelon. Aliaj tiaj verboj estas ekz. kovri, bari, garni, ilustri, komenci, trafi, vundi kaj legitimi.

Vortfarado «

Pera = “nerekta, uzanta interan rimedon”: Mi instruas Esperanton lau pera metodo. (= lau nerekta metodo [kiu uzas nacian lingvon]).

Pere = “nerekte, uzante interan rimedon”: Ni interparolis pere de interpretisto.

Senpere = “rekte, sen interajho, tuj (en loka signifo)”: Knut staris senpere che la pordeto de la kalesho.[FA3.65] Mi eksciis tion senpere. (= ...rekte de la fonto.)

Peri = “interhelpi, havigi ion interhelpe”: Ni povas peri abonojn de chiaj Esperantaj gazetoj. / Mi estas peranto de UEA.

Pero = “la ago peri ion, perado”: Nenia vochdonado de la L.K-anoj povas esti farata sen la pero de la prezidanto.[OV.565] (L.K. = la Lingva Komitato.)

Chi tiuj per-vortoj chiuj enhavas komunan bazan agosignifon, kiu estas simila, sed ne identa al la signifo de la rolvorteto per. Tial iuj preferas diri, ke temas pri aparta aga radiko.