PMEG 2023

11.6.3. Si en fiksitaj esprimoj

En kelkaj fiksitaj esprimoj si ne obeas al la ordinaraj reguloj.

  • siatempe = “en tiu tempo, en la priparolata tempo, en konvena tempo”. Kiam siatempe havas tiun chi specialan signifon, oni diras chiam siatempe sendepende de la subjekto: Mi volis siatempe proponi regulon.LR.98 Mi ankorau bone rememoras la grandan timon [...], kun kiu mi rigardis siatempe tiujn heroojn.IT.48

  • O-vorto + en si = “...tia, kia ghi estas”. Kiam temas pri tiu chi speciala signifo, oni uzas si ech se tio, kion si reprezentas, ne estas subjekto: Se oni rigardas la aferon en si, oni vidas...Se oni rigardas la aferon tia, kia ghi estas...

  • per si (mem) = “per propra efiko, sen ia rimedo”. Oni uzas chiam si senkonsidere de la subjekto: Oni komprenas liajn gestojn per si mem.

  • inter si = “reciproke, unu kun la alia”. En tiu esprimo si estas ofte uzata pri afero, kiu ne estas subjekto: “Lingvo Internacia” kaj “lingvo tutmonda” estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas.FK.259

  • sia = “ghia propra, kiu apartenas al ghi aparte”. Tian signifon havas sia chefe en proverboj. Tiam sia estas uzata ankau por nesubjektaj aferoj: Al chiu sia propra estas charma kaj kara.PE.347 Chio sia estas plej charma.PE.357 Sia estas kara pli ol najbara.PE.765