PMEG

Gramatiko / Verboj kaj frazroloj /

30.2. Senobjektaj verboj

Plej multaj verboj devas havi subjekton, sed multaj el ili ne povas havi objekton. Ili estas senobjektaj verboj. Kelkaj tiaj verboj povas tamen iafoje havi objekton, kiu pliklarigas la agon.

Morti «

La subjekto estas tiu, kiu perdas sian vivon: En la domo de la malgranda Niko mortis lia maljuna avino.[FA1.12] Chiun fojon, kiam mortas bona infano, anghelo de Dio mallevighas sur la teron.[FA2.21]

Okazi «

La subjekto estas ago au simila afero. Objekto ne povas aperi: En Kjöge chiujare okazadis tre vizitata foiro.[FA3.56] Kio okazis? Okazis io grava. Tio, kio spertas la okazajhon povas aperi kiel al-komplemento: La malfelicha infano rakontis al shi naive chion, kio okazis al shi.[FE.17]

Ghoji «

La subjekto estas tiu, kiu sentas ghojon, do normale persono. Krome ghoji havas ofte pri-komplementon au pro-komplementon, kiu montras la temon au la kauzon de la ghojo: Mi tre ghojas pri via felicho![FA2.137] Naskinto de saghulo ghojos pro li.[SS.23]

Dormi «

La subjekto estas normale homo au besto, kiu estas senkonscia en dormo: Ili jam dormas en siaj litoj. Okaze la speco de dormo povas aperi kiel objekto: Shi dormas profundan dormon.

Danci «

La subjekto estas tiu, kiu sin movas dance: La gejunuloj kune dancis ghis malfrua nokto. / En la aero dancis sennombraj kuloj.[FA4.44] Okaze la dancospeco povas aperi kiel objekto: Mi dancis valson kun li. / La maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko.[FA1.66]