PMEG

Gramatiko / Pronomoj /

11.1. Personaj pronomoj

mi ≈ la parolanto
ni ≈ la parolanto kaj alia(j) persono(j)
vi ≈ la alparolato(j)
li ≈ la priparolata vira persono au persono kun nekonata sekso
shi ≈ la priparolata ina persono
ghi ≈ la priparolata ajho, besto au infaneto
ili ≈ la priparolataj homoj, ajhoj au bestoj
oni ≈ neprecizigita(j) persono(j)
si ≈ la sama persono kiel la subjekto, se tiu ne estas mi, ni au vi (au ci)

Teorie ekzistas ankau la pronomo ci ≈ “la alparolato” (unu-nombra), sed ci normale ne estas uzata. Oni uzas vi kaj unu-nombre kaj multe-nombre.

La personaj pronomoj povas ricevi la finajhon N: Mi amas vin. Ilin konas Karlo. Chu vi ghin vidas? Elizabeto lavas sin en la lago.