PMEG 2023

11.4. Dua persono

Vi «

Vi kaj via estas uzataj de la parolanto por paroli pri la persono(j), al kiu(j) li parolas. Vi kaj via povas inkluzivi ankau aliajn personojn, kiuj iel apartenas al la sama grupo kiel la alparolato(j). En gramatiko tio estas nomata “la dua persono”. Oni uzas vi egale al unu au pluraj personoj. Vi estas do jen unu-nombra, jen multe-nombra. (Estus tute malghuste diri, ke vi estas multe-nombra pronomo uzata ankau unu-nombre. Vi estas dekomence sendistinge chu unu-nombra, chu multe-nombra. Estas tial absolute nenia mallogikeco en la uzado de vi por unu persono.) Vi tute ne montras sekson, kaj estas ankau tute neutrala pri rango au pozicio k.t.p.:

  • Sinjoro, vi estas neghentila.FE.16

  • Sinjoroj, vi estas neghentilaj.FE.16

  • Vi estas infanoj.FE.16

  • Mia hundo, vi estas tre fidela.FE.16 Oni parolas al hundo kvazau al persono.

  • Vi amas vin mem.FE.18

  • Sidigu vin [...], sinjoro!FE.39

  • Mi rakontos al vi historion.FE.18

  • Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!FE.10

  • Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankau poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.FE.14

  • Chu vi amas vian patron?FE.41

  • Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas chiam skribitaj tute nelegeble.FE.41

Kiam la pronomo vi estas subjekto de U-verbo en cheffrazo, oni plej ofte forlasas ghin.

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas vi-pronomon pri personoj ghenerale. Por tio oni uzas en Esperanto la pronomon oni.

Ci «

Ci estas unu-nombra alparola pronomo (kiu tute ne montras sekson). Ci kaj cia ekzistas nur teorie, kaj estas preskau neniam praktike uzataj. Oni povus imagi ci kiel pure unu-nombran vi, au kiel intiman familiaran (unu-nombran) vi, au ech kiel insultan (unu-nombran) vi. Sed estas fakte tute neeble diri, kian nuancon ghi montras, char ghi apenau estas uzata:

  • Ci skribas (anstatau “ci” oni uzas ordinare “vi”).FE.16 Tio chi estas la sola frazo kun ci en la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto. Krome ci kaj cia estas menciitaj en la Universala Vortaro de la Fundamento, sed en la Fundamenta Gramatiko (“la 16 reguloj”) aperas nek ci nek cia. Ankau en la Unua Libro ili ne trovighas.

Iuj pensas, ke oni antaue uzis ci en Esperanto, kaj ke tiu uzo poste malaperis. La vero estas, ke ci neniam vere estis praktike uzata. Ghi nur aperis iafoje en eksperimenta lingvajho kaj en iuj malvastaj rondoj, kiuj praktikis neordinaran lingvajhon. Origine oni chiam uzadis nur vi, kaj tiel estas plu en normala Esperanto.

Kelkfoje oni trovas ci en tradukoj, kie la originalo havas ci-similan pronomon. Tio plej ofte estas netauga tradukomaniero, char ci apenau kapablas redoni la sencon de ofte uzata normala vorto, kiam ghi mem estas maloftega vorto, kies signifonuanco ne estas klare fiksita. Por montri ekz. nuancon de familiareco au insultan sencon, oni uzu je bezono aliajn lingvajn rimedojn:

  • “Jes, jes!” diris la regho, “lunde ci ricevos nian filinon!” char nun, kiel al estonta bofilo, li parolis al li “ci”.FA1.203 En la originala teksto aperis ci-simila pronomo, kiu montris intiman, familiaran rilaton. Oni povus alternative traduki ekz. jene: “Jes, jes!” diris la regho, “lunde, kara filo, vi ricevos nian filinon!”, char nun, kiel estontan bofilon, li nomis lin “filo”.

Tre multaj esperantistoj ne komprenas la pronomon ci. Tial tiuj, kiuj provas uzi ci en interparolado, renkontas multajn malfacilajhojn. En normala Esperanto oni simple uzas chiam vi, chu oni parolas al unu persono, chu al pluraj, chu oni parolas al intime konata persono, chu al fremdulo, chu oni parolas al amiko, chu al malamiko. Tio funkcias tre bone. Je bezono oni povas pliprecizigi per vi sinjoro, vi amiko, vi kara, vi chiuj, vi amikoj, vi karaj, vi ambau k.t.p.

La kunmetajho ci-diri (au cii) povas iafoje montri uzadon de ci-simila pronomo en alilingva interparolo: – Kial shi ofendighis? Mi ne komprenas ilian lingvon. – Mi pensas, ke li ci-diris al shi, kaj tion shi ne permesas.