PMEG 2023

11.2. Posedaj pronomoj

Se oni aldonas la finajhon A al personaj pronomoj, oni kreas posedajn pronomojn:

mia (la)... de mi
nia (la)... de ni
via (la)... de vi
lia (la)... de li
shia (la)... de shi
ghia (la)... de ghi
ilia (la)... de ili
onia (la)... de oni
sia (la)... de si

Teorie ekzistas ankau cia = “(la)... de ci”, sed cia normale ne estas uzata. Oni uzas via kaj unu-nombre kaj multe-nombre.

Krome ekzistas la neoficiala (proponita) poseda pronomo ria ≈ “(la)... de ri (de la persono)” (unu-nombra).

La posedaj pronomoj estas difiniloj. Ili enhavas normale la signifon de la.

La posedaj pronomoj povas ricevi la finajhojn J kaj N same kiel aliaj A-vortoj (chiam J antau N): mia chambromiaj chambrojmian chambronmiajn chambrojn.

Noto: Iafoje oni renkontas posedajn pronomojn kun la fino “es” anstatau A: *mies*, *vies*, *lies*, *ilies* k.t.p. La “es”-parto estas pruntita de la tabelvortoj je ES, kiuj ankau estas posedaj. Tiaj posedaj pronomformoj estas neregulaj, sed tamen kompreneblaj. Kiel shercajn vortojn oni povus ilin eble iafoje uzi, sed en serioza uzo ili estas nepre evitendaj.

Signifoj «

Poseda pronomo similas al de + persona pronomo: mia ≈ (la) de mi. Sed de havas tre multajn signifojn. La posedaj pronomoj havas nur kelkajn el tiuj signifoj:

  • La normala signifo de poseda pronomo estas aparteno au posedo: mia domo = “la domo posedata de mi, la domo kiu apartenas al mi”, lia nazo = “la nazo kiu apartenas al li, la nazo kiu estas parto de li”, shia lernejo = “la lernejo en kiu shi lernas/instruas (au simile)”, ilia lingvo = “la lingvo kiun ili parolas”.

  • Poseda pronomo povas ankau montri aganton: lia agado = “la agado (farata) de li, la agado kiun li faras”. Poseda pronomo povas havi tian signifon nur che aga O-vorto: lia agado, iliaj klopodoj, via atingo. De povas havi tian signifon ankau che pasiva participo: farita de li, amata de mi.

  • Poseda pronomo povas kelkfoje montri sencan objekton: ghia uzado = “la uzado de ghi, la ago uzi ghin”. Oni atentu, ke miskomprenoj ne ekestu. Shia admirado normale signifas: “la admirado fare de shi” (subjekta signifo). Se oni uzas shia admirado en la signifo “la ago admiri shin” (objekta signifo), oni ne eraras, sed oni eble riskas miskomprenon.

En iaj frazoj pri ies korpoparto, vestajho au simile, oni kutimas uzi al-komplementon anstatau poseda pronomo: Mi lavis al mi la manojn.Mi lavis miajn manojn. Ili disshirus al si la vestojn.FA2.88Ili disshirus siajn vestojn.