PMEG 2023

15.4. Tabelvortoj je ES

kies (la)... de kiu(j)
ties (la)... de tiu(j)
ies (la)... de iu
chies (la)... de chiu(j)
nenies (la)... de neniu

La tabelvortoj je ES chiam enhavas la signifon de la rolvorteto de, sed de havas plurajn signifojn. El tiuj signifoj, la ES-vortoj havas chefe posedan au apartenan signifon, sed ili povas ankau montri sencan objekton au sencan subjekton. La ES-vortoj havas do la samajn specojn de signifoj kiel la posedaj pronomoj.

ES-vorto, kiu estas rekta priskribo, aldonas difinitan signifon al sia frazparto. ES-vortoj do estas difiniloj – same kiel la posedaj pronomoj – kaj oni ne povas uzi la kune kun ili. Se oni anstatauigas ES-vorton per de-esprimo, oni normale devas aldoni la.

Same kiel posedaj pronomoj la ES-vortoj staras antau la priskribata afero, dum samsignifa de-esprimo devas stari poste. Ghuste tio estas la kialo, ke la ES-vortoj ekzistas, char kelkaj specoj de frazoj funkcias pli bone, se poseda esprimo povas stari antau la posedata afero.

ES-vortoj ne povas ricevi J-finajhon au N-finajhon.

Kies «

  • Kies tombo tio chi estas?H.147La tombo de kiu (persono) tio chi estas? Demanda kies.

  • Kies filino vi estas?Gn.24

  • – Sinjoro, kies tiuj chi soldatoj? – De la norvego.H.119...de kiu (persono) estas tiuj chi soldatoj?... Mallongigita demando. La chefverbo mankas.

  • Mi efektive ne scias, kies kulpo ghi estas.M.105 Kies en demanda subfrazo.

  • Scias la kato, kies lardon ghi manghis.PE.314

  • La vidvino ekvidis virinon, [...] kies vizaghon shi en la krepusko ne rekonis, sed kies mallonga jupo [...] montris, ke shi estas virino popolamasa.M.10 Rilataj kies.

  • Shi [...] levis la rigardon kaj la manojn al la peco da chielo, kies malluma kaj profunda fono brilis per steloj.M.94

  • Al Delfoj! kie trovighas centoj da lokoj, che kies nomo la koro ekbatas per vojaghdeziro.FA1.225

  • Nek al ni, nek al iu alia venis en la kapon diri, ke ghi estas ia ennovajho, pri kies akceptado au neakceptado oni devas konsilighi.OV.102 Kies montras sencan objekton: kies akceptado la akceptado de kio la akceptado de ia ennovajho oni akceptus ian ennovajhon.

Ties «

Ties ne estas tre multe uzata. Normale oni preferas posedajn pronomojn (lia, shia, ghia au ilia). Ties estas uzata chefe por almontri antauan subfrazon, au kunlabore kun kies:

  • Kiu ech nur gratetos al li la hauton au difektos al li ech unu haron, ties karnon mi disshiros je pecoj kaj donos ghin kiel manghon al malsataj vulturoj!Rt.121 Ties montras la subjekton de la antaua kiu-frazo.

  • Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.PE.1187 Ties almontras la antauan kies.

Ties estas ankau uzebla por fari distingon inter malsamaj personoj au aferoj. Tiam prefere tio, kio antaue aperis kiel subjekto, estu reprezentata de lia, shia, ghia au ilia, dum alia persono, ajho au grupo estu reprezentata per ties:

  • La infano ludis kun sia pupo, kiam subite ties kapo frakasighis. Ties montras, ke temas pri la kapo de la pupo. Se estus la kapo de la infano, oni dirus ghia kapo, lia kapo au shia kapo.

Legu pli pri tia distingado per tiu(j).

Ies «

Ies estas kutime uzata nur pri unu nekonata persono (ne pri ajhoj, nek pri pluraj aferoj au personoj):

  • Kiu ghojas pri ies malfelicho, tiu ne restos sen puno.SS.17...pri la malfelicho de iu persono...

  • Chu vi ne scias, ke chiun tagon estas ies tago de naskigho?BV.14

  • En la sama momento shi sentis, ke ies forta mano shin kaptas.FA3.45

Chies «

Chies estas kutime uzata nur pri personoj, ne pri ajhoj:

  • Tio estis la koro de richa fama viro, kies nomo estis sur chies lipoj.FA1.131...sur la lipoj de chiuj personoj.

  • Chies okuloj kun teruro deturnighis de tiu homo.Rt.126

  • Klopodi pri chies favoro estas pleje malsagha laboro.PE.343

Nenies «

Nenies estas kutime uzata nur pri personoj, ne pri ajhoj:

  • Memoru, ke Esperanto estas nenies proprajho.OV.388...ke Esperanto estas la proprajho de neniu persono.

  • Mi estas nun tre kontenta, char mi havas mian panon kaj bezonas jam nenies helpon.L1.114 Nenies montras sencan subjekton. = ...mi bezonas jam helpon fare de neniu persono.

  • Nenies opinion mi akceptas blinde.OV.543

Vortfarado «

  • Chiesul(in)o = “prostituit(in)o”: Se mi voluptas pri korpa plezuro – mi iras al strataj chiesulinoj, kaj havas chion kion mi deziras.

  • Chiesajho = “io (precipe komputila programo) senpage uzebla de chiu ajn”: Tie trovighas kolekto da chiesajhoj senkoste elshuteblaj.