PMEG
9.2. Aliaj difiniloj
Krom la difina artikolo la, estas difiniloj ankau la posedaj pronomoj, duondifina unu, la tabelvortoj je U, A kaj ES, kaj la vorteto ambau. Kiam cheestas la vorteto chi, oni iafoje subkomprenas la difinilon tiu. Tiam chi kvazau mem farighas difinilo.
Posedaj pronomoj «
Posedaj pronomoj estas mia, nia, via, lia, shia, ghia, ilia, onia kaj sia (kaj ankau cia). Kiam poseda pronomo aperas kiel priskribo de O-vorto, ghi estas difinilo, kaj oni ne aldonas la. La poseda pronomo informas pri la posedanto, kaj tio estas suficha informo por esprimi difinitecon. Se oni anstatauigas la posedan pronomon per de-esprimo, oni normale devas aldoni la: ilia chambro = la chambro de ili, mia edzo = la edzo de mi:
Mia domo estas granda. = La domo, kiu apartenas al mi, estas granda.
Viaj shtrumpoj estas malpuraj. = La shtrumpoj, kiuj apartenas al vi, estas malpuraj.
Li detruis sian sanon. = Li detruis la sanon, kiun li havis.
Tamen iafoje, precipe kiam frazparto kun poseda pronomo aperas kiel perverba priskribo, la senco povas esti nedifina:
Tiuj chi sinjoroj estas miaj amikoj. La sinjoroj au estas difinitaj amikoj de mi, kiujn la auskultanto konas, au ili simple apartenas al la kategorio “amikoj de mi”. En chi tia frazo nur la kunteksto povas montri, chu miaj amikoj estas uzata por montri konatajn individuojn au specon. Por klareco oni povas diri ...estas amikoj de mi au ...estas la amikoj de mi.
Se temas pri certa individuo, kiu tamen estas nekonata de la alparolato, oni povas nuligi la difinan efikon de poseda pronomo per aldona (duondifina) unu: Unu mia amiko estas Anglo. Unu el miaj amikoj estas Anglo. Oni ankau povas uzi de-esprimon kun au sen unu: Amiko de mi estas Anglo. Unu amiko de mi estas Anglo.
Iuj provas uzi posedan pronomon kiel postpriskribon por nuligi la difinecon: Amiko mia estas Anglo. Tio estas iel logika, char veraj difiniloj chiam staras antau sia O-vorto. Tia uzo tamen ne estas ghenerale akceptita, kaj ne chiuj komprenas, ke la nekutima vortordo celas montri nedifinan sencon. Normale oni do devas uzi iun el la pli klaraj esprimomanieroj montritaj chi-antaue.
Kiam poseda pronomo aperas sola sen posta O-vorto, ghi ne estas difinilo, kaj ne montras difinan signifon. Por montri difinitecon oni tiam normale ja aldonas la:
Tiu chi libro estas mia. Ghi estas unu el miaj libroj — nedifina senco.
Tiu chi libro estas la mia. Ghi estas tiu konata libro, kiu apartenas al mi — difina senco.
Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke shia florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la sia formon rondan, kiel la suno.[FA1.51] La sia = sia florejo. Chiuj tri florejoj estas difinitaj. La unuaj du estas sufiche difinitaj per sia kaj shia, sed la tria estas menciita per sola poseda pronomo sen posta O-vorto, kaj bezonas la.
Nu certe mi legis la vian, kiel bone skribita![Rz.47] La vian = vian verkon = la verkon, kiun vi faris.
Sed iafoje oni povas forlasi chi tian la antau memstara poseda pronomo, se la kunteksto estas tre klara:
Li pli shatas mian domon ol (la) sian. = ...ol sian domon.
Iafoje en poezio k.s. oni ne sekvas la normalajn regulojn por posedaj pronomoj. Tian uzon oni (normale) ne imitu en ordinara lingvajho:
- Patro Nia, kiu estas en la chielo.[UL] = Nia patro...
- Ho, la profeta mia antausento![FK.414] = Ho, mia profeta antausento!
- Eraras for la penso mia.[FK.310] = Eraras for mia penso.
- Kaj nun, Laerto, al l’ afero via![H.11] = ... al via afero!
- Mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron.[H.19] = Lia mieno...
Duondifina unu «
Iuj lingvoj uzas specialan nedifinan artikolon, kiu ofte estas vorto simila al unu. Tia artikolo ne ekzistas en Esperanto. Plenan nedifinitecon oni montras simple per neuzo de difinilo. Sed oni iafoje uzas unu kiel duondifinan artikolon. Tia unu ne montras nombron, sed individuecon. Ghi montras, ke temas pri io, kio estas nekonata al la auskultanto, sed konata al la parolanto:
Unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortighis.[FE.39] La rakontanto per unu montras, ke li mem scias, en kiu tago tio okazis.
Unu vidvino havis du filinojn.[FE.11] Komenco de fabelo. Ankorau nur la rakontanto konas la vidvinon. (Alia teorie ebla interpreto estas matematika: “1 vidvino havis 2 filinojn, sekve 2 vidvinoj havis 4 filinojn”. Sed ja tute ne temas pri tio, sed pri prezentado de rolantoj en fabelo.)
En unu vilagho loghis du viroj, kiuj ambau havis la saman nomon.[FA1.7] Ili loghis en vilagho konata de la parolanto, sed ne de la auskultanto.
En unu tago, kiam shi estis apud tiu fonto, venis al shi malricha virino.[FE.15]
Unu vesperon farighis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis, estis terure.[FA1.17]
La difina artikolo la estas pli-malpli deviga, kiam temas pri io konata al la auskultanto. Se oni forlasas la, oni montras la malan signifon, nedifinitecon. La duondifina artikolo unu tamen neniam estas deviga. Ghi estas nuancilo, kiun oni uzu je bezono:
Vi devas legi libron. Au oni celas specan signifon, au oni celas certan libron nekonatan al la auskultanto.
Unu libron vi devas legi, jen ghi. La aldonita unu montras, ke ne temas pri iu ajn libro, nek pri speco de libro, sed pri certa libro nekonata al la alparolato.
Mi volas, ke vi renkontu unu amikon de mi. Unu estas uzata por emfazi, ke ne temas pri iu ajn el la amikoj de la parolanto.
La duondifina unu trovighas en la Fundamento, kaj Zamenhof sisteme uzis ghin. Ghi estas tre utila nuancilo, se oni ghin ne trouzas. Iuj tamen pensas, ke tia unu estas nedifina artikolo uzata pro influo de naciaj lingvoj. Tial multaj hezitas uzi duondifinan unu timante fari eraron. Pro tio la duondifina unu farighis iom malofta nuntempe. Multaj preferas la vortojn certa kaj iu. Sed iu montras iom alian signifon, kaj certa estas multe pli emfaza ol unu. Tamen, kiam temas pri tempovortoj, oni ankorau vaste uzadas duondifinan unu tute lau la chi-antaue montritaj ekzemploj: unu tagon..., en unu vespero..., unu fojon... k.s.
Legu pli pri specialaj uzoj de unu.
Tabelvortoj je U, A kaj ES «
La tabelvortoj je U, A kaj ES estas difiniloj: kiu, tiu, iu, chiu, neniu, kia, tia, ia, chia, nenia, kies, ties, ies, chies, nenies. Oni do ne uzu la kune kun tiaj tabelvortoj.
Ambau «
La vorteto ambau estas difinilo, kiam ghi rekte priskribas O-vorton. Oni do ne uzu la kune kun ambau.
Aliaj difiniloj antau propraj nomoj «
Antau normalaj propraj nomoj oni normale ne uzas la. Aliaj difiniloj povas tamen aperi antau chiaj propraj nomoj, sed nur malofte estas bezono de tiaj esprimoj:
Kaj vi ankau, mia Francisko, vi ankau?[Rt.9] Mia aldonas ian amikecan nuancon.
Chu vi sentas teruron antau tiu Karolo?[Rt.33] Tiu emfazas, ke temas pri la jhus menciita Karolo.
Ambau Pjotr Ivanovich’oj alkuras sur la pintoj de la piedoj.[Rz.55] Temas pri du viroj kun la sama nomo.
