PMEG 2023

11. Pronomoj

Pronomoj estas O-vortecaj vortetoj, kiujn oni uzas por paroli pri tute konataj aferoj. En PMEG nur dek vortetoj estas nomataj pronomoj. Iliaj bazaj formoj nomighas personaj pronomoj, kvankam ili ne chiam montras personojn. Kun A-finajhoj ili nomighas posedaj pronomoj, kvankam ili ne chiam montras posedon.

Legu ankau pri uzado de pronomoj en nerekta parolo.