PMEG

Gramatiko / Rolmontriloj / Rolvortetoj / Lokaj rolvortetoj /

12.3.4.1. Antau (kaj malantau)

Antau montras pozicion che tiu flanko, kiu estas plej proksima al la parolanto, au che tiu flanko, kiu estas la plej grava, la chefa. La antaua flanko de homo au besto estas la flanko de la vizagho kaj okuloj. La preciza senco de antau do dependas de la perspektivo de la parolanto:

Pozicio en sinsekvo «

Antau povas ankau montri pozicion en ia sinsekvo, pozicion, kiun sekvas alia. Ofte cheestas tiam ankau pure loka signifo:

  • Mi iras antau vi.[FA2.64] Mi iras unue, vi sekvos post mi.

  • M estas antau N en la alfabeto.

Sinsekva antau estas tre simila al tempa antau.

Figura uzo «

Antau ofte montras cheeston au influon de io grava:

  • Li tute ne sentis timon antau shi.[FA2.55] = ...kiam shi cheestis.

  • Mi ne kashis antau li ech la plej malgrandan cirkonstancon.[Rt.21] = ...kashis, kiam li cheestis...

  • Ili ne havis plu kuraghon antau la Izraelidoj.[Js.5]

  • Mi estas eldonisto, respondeca antau la publiko.[M.135]

  • La dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdighis antau la fortighanta komuna literatura lingvo.[OV.34]

Antau povas montri estontecon, kiu kvazau staras antau iu:

  • Ili havis ja antau si grandan vojaghon.[FA1.135]

Antau povas montri pozicion pli altan en graveco au rango:

  • La pliboneco de Esperanto antau Volapük estas tiel frapante granda, ke ghi falas al chiu en la okulojn tuj de la unua rigardo.[FK.284] Se oni metus la lingvojn en ordo de boneco, Esperanto starus antau Volapük.

  • Esperanto devis esti antau chio eksterordinare facila.[L1.245] Facileco estis la plej grava postulo.

  • Li ne atentas la vizaghon de princoj, kaj ne preferas richulon antau malrichulo.[Ij.34]

Antau + direktaj rolmontriloj «

  • La bona virino metis antau lin la plej bonajn manghajhojn, kiujn shi havis.[FA1.9] = ...al pozicio antau li...

  • Shi venis antau la reghon kaj starighis antau la regho.[Rgh1.1] = Shi venis al pozicio antau la regho kaj starighis tie.

  • La cigno klinis la kapon kaj falis malrapide antau iliajn piedojn.[FA1.42]

Che antau oni tamen ofte forlasas direktan N-finajhon:

  • Unu el la frankaj sinjoroj starigis min antau roko.[FA1.148] = ...al pozicio antau roko.

  • Marta forprenis la manplaton de antau la okuloj.[M.159] = ...de pozicio antau la okuloj.

  • Mi jam ghis nun... trovus tiun, kiu malaperis de antau miaj okuloj.[M.142]

Plej ofte sufichas simpla de anstatau de antau.

Tempo «

Antau ofte montras tempon pli fruan ol alia tempo. Tiam antau staras antau esprimo de tempo, okazajho au ago. Tempa antau estas la malo de tempa post:

  • Ili ordonis al mi veni antau la vesperigho.[M.8] = ...pli frue ol la vesperigho.

  • Antau tri tagoj mi vizitis vian kuzon.[FE.20] = Je tri tagoj pli frue ol nun...

  • La pastro, kiu mortis antau nelonge (au antau nelonga tempo), loghis longe en nia urbo.[FE.25]

  • Chiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn antau la kongreso.[OV.460]

Tempa antau povas ankau stari antau vortoj, kiuj ne per si mem montras tempon, okazajhon au agon, sed kiuj tamen en la koncerna frazo reprezentas ion tian:

  • Antau la lango laboru la cerbo.[PE.107] = Antau laboro de la lango, laboru cerbo.

Tempa antau estas ofte uzata en esprimoj de horo: dek minutoj antau la tria k.s.

Antau ol «

En iuj okazoj oni uzas antau kune kun ol:

  • Antau subfrazo. Antau mem ne estas enkondukilo de subfrazo, sed nur rolvorteto, kaj do bezonas helpon de vera frazenkondukilo.
  • Antau O-vorteca frazparto, kiam verbo estas subkomprenata. Tiam vere temas pri tuta subfrazo.
  • Antau I-verbo, char I-verboj estas kvazau subfrazoj.
  • Antau lia alveno ni manghis. Antau ol li alvenis, ni manghis.

  • Mi finos antau ol vi. = Mi finos antau ol vi finos.

  • En autuno [...] aperadis la migrantaj birdoj kaj ripozadis sur ghi, antau ol flugi trans la maron.

Malantau «

Antau + la prefikso MAL montras pozicion che la mala flanko kompare kun la antaua flanko:

  • Tuj malantau si shi audis viran vochon.[M.12] = Tuj che sia dorsa flanko shi...

  • La libristo staris sola malantau la magazena skribtablo.[M.120] La magazena tablo trovighis inter li kaj la magazenaj klientoj, kiuj staris antau la tablo.

  • Malantau la pordo oni audis la vochon de la malgranda Jadvinjo.[M.50] La pordo trovighis inter la auskultanto kaj la vocho.

  • Ni lasu la malfelichon malantau ni.[Rn.15] Temas pri pasinta okazajho, kiu kvazau trovighas dorsflanke de ni.

  • La luno iris returne malantau la nubojn.[FA2.119] = ...al pozicio malantau la nuboj.

  • Shi prenis ankorau el malantau la forno faskon da lignetoj.[M.8] = ...el pozicio malantau la forno...

Malantau neniam havas tempan signifon. Anstataue oni uzas post. Ankau kiam temas pri sinsekvo, oni uzas nur post. Oni ne diras ekz.: *Li erare metis la finajhon N malantau tiu vorto.* Tio signifus, ke la N estus kashita, char vorto estus skribita sur ghi. Oni diru: ...post tiu vorto.

Vortfarado «

Antaue = “en pozicio antau io, pli frue”: La juna knabino [...] iris antaue.[M.7] Antaue iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj.[Ps.68] Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaue diris al mi la veron.[FE.24] Ilia vizagho estis direktita antauen.[FA1.98]

Malantaue = “en loko malantau io”: Ghi estis la lasta en la vico, kaj baldau ghi restis je granda distanco malantaue.[FA2.6] Shi falis malantauen.[FA3.45]

Antaua = “trovighanta antaue, pli frua”: La chevalo levis siajn antauajn krurojn. / Li reiris sur sian antauan lokon.[M.122] Mi faros en Ghenevo nenion sen antaua konsiligho kun vi.[L1.281]

Malantaua = “trovighanta malantaue”: La nigra hundeto [...] levighas supren sur la malantauaj piedoj.[FA2.59]