PMEG 2023

30.1. Sensubjektaj verboj

La granda plejmulto de la Esperantaj verboj devas havi subjekton, sed kelkaj verboj ne bezonas tian rolanton. Ili estas, au povas esti, sensubjektaj. Sensubjektaj verboj estas normale ankau senobjektaj.

tagighi Sola tagighas (au alia chefverba formo) sufichas por fari kompletan frazon: Tagighis. / Baldau tagighos.
temi Temi ne bezonas subjekton, sed havas normale pri-komplementon, kiu montras la temon: Temas pri politiko. / Vershajne temos pri ni. Tio, kio havas temon, povas tamen aperi kiel subjekto: La kunveno temis pri la milito. / Mia prelego temos pri Zamenhof. / PMEG temas pri Esperanta gramatiko.
pluvi Pluvis hierau. / Baldau pluvos. / Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas senchese, senfine, senhalte.OV.591 Se io alia ol pluvakvo falas pluvsimile, tio aperas kiel subjekto: Chiuspecaj demandoj pluvis sur shin. / Shtonoj pluvis sur ilin. (La falajho ne povas aperi kiel objekto. Sed ne diru: *Pluvis shtonojn sur ilin.*) Ghenerale chiuj similaj veterverboj estas sensubjekte uzeblaj: neghi, hajli, shtormi, frosti, fulmi, tondri k.a.

Ankau priskribaj verboj, kiel esti kaj farighi povas esti sensubjektaj.