PMEG
38.2.3. AJH
AJH = “(konkreta) afero”. Plej ofte AJH montras ion konkretan, sed tio ne estas nepra. En iuj vortoj temas pri afero abstrakta. Komparu kun EC, kiu chiam montras ion abstraktan (kvaliton au staton). La diferenco inter AJH kaj EC tamen ne estas unuavice diferenco inter konkreto kaj abstrakto, sed inter afero kaj kvalito/stato.
Ecaj radikoj «
Plej ofte oni metas AJH post radiko kun eca signifo (kiu normale estas A-vorto). La rezulta AJH-vorto montras aferon karakterizatan de tiu eco:
- bela → belajho = (konkreta) afero aparte bela, konkretigho de belo
- utila → utilajho = (konkreta) afero, kiu estas utila
- dolcha → dolchajho = io karakterizata de dolcha gusto (bombono k.s.)
- nuda → nudajho = nuda parto de io (ekz. de korpo)
- nova → novajho = afero jhus aperinta, io jhus okazinta
Multaj AJH-vortoj havas specialan signifon. Dolchajho ne estas iu ajn dolcha afero, sed io aparte farita por gusti dolche. Belajho ne estas iu ajn bela ajho, sed afero, kiu reprezentas belecon, au kiu beligas ion.
Agaj radikoj «
Oni ankau povas uzi AJH che aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia AJH-vorto montras (konkretan) aferon, kiu rilatas al la ago. La preciza signifo dependas de la speco de ago. Povas esti rezulto de la ago, konkretajho kiu faras la agon, konkretajho uzata por la ago, objekto de la ago k.t.p.:
- fari → farajho = io farita, farata au farota
- desegni → desegnajho = desegnita bildo
- drashi → drashajho = drashita greno
- segi → segajho = ligneretoj au ligna polvo, kiuj ekestis pro segado
- aparteni → apartenajho = io, kio apartenas al iu
- bruli → brulajho = io, kio brulas
- kreski → kreskajho = io, kio kreskas, planto
- kovri → kovrajho = io, per kio oni kovras
- amuzi → amuzajho = io, per kio oni povas sin amuzi
- fini → finajho = lingva elemento, per kiu oni finas vorton
- akiri → akirajho = io akirita
- havi → havajho = io havata
- trinki → trinkajho = io, kion oni trinkas
- fandi → fandajho = fandita substanco, objekto farita per fandado, drato kiu facile fandighas (speco de elektra sekurigilo)
Oni povas iafoje aldoni participan sufikson por plia precizeco: drashatajho (greno, kiun oni drashas), drashitajho (greno, kiun oni jam drashis), drashotajho (greno, kiun oni intencas drashi), brulantajho (io, kio estas brulanta), brulintajho (io, kio jam brulis). Normale tamen simpla AJH-vorto plene sufichas.
Klariga AJH «
Se radiko havas plurajn signifojn, kaj se nur unu el tiuj estas konkretajho, tiam AJH povas klarigi, ke temas nur pri la konkreta signifo. Komparu kun klariga AD kaj klariga EC:
- konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita → konstruajho = io konstruita (ordinare domo)
- skribo = la ago skribi, skribomaniero, io skribita, verko → skribajho = io skribita
Alispecaj elementoj «
Oni uzas AJH ankau post aliaj radikoj (ankau radikoj kun konkreta signifo), post vortetoj kaj post frazetoj. Tiaj AJH-vortoj montras ian (konkretan) aferon kun rilato al tio, kio staras antau AJH:
- ligno → lignajho = io farita el ligno
- tolo → tolajho = io farita el tolo
- infano → infanajho = infaneca afero
- araneo → araneajho = reto de araneo
- azeno → azenajho = azeneca (= stulta) afero
- chirkau → chirkauajho = spaco, regiono, chirkau io
- sub → subajho = io, kio trovighas sub io alia, subshtofo, skribsubajho, fono
- post → postajho = pugo, sidvangoj
- mi → miajho = io, kio koncernas min, au kio apartenas al mi
- sen senco → sensencajho = afero, al kiu mankas senco
- granda animo → grandanimajho = farajho karakterizata de ies granda (= nobla) animo
Manghajhoj «
Aparta grupo de AJH-vortoj estas manghajhoj. Plej ofte tio, kio staras antau AJH, montras ion mangheblan. La tuta vorto montras manghajhon preparitan el tio:
- porko → porkajho = manghajho el porko
- kokido → kokidajho = manghajho el kokido
- ovo → ovajho = manghajho el ovo(j)
- sukero → sukerajho = frandajho el sukero
- glacio → glaciajho = dolchajho el glacieca kremo
En aliaj tiaj vortoj la antauelemento ne estas io manghebla:
- pato → patajho = manghajho preparita en pato
- baki → bakajho = manghajho preparita per bakado
- bruna → brunajho = manghajho farita el faruno brunigita en butero
Ordinara radiko «
- ajho = konkreta afero (de nedifinita speco)
- ajh-vorto = vorto kiu montras ajhon, konkreta vorto
