PMEG 2023

35.4. Landoj, popoloj kaj lingvoj

Nomoj de landoj kaj landanoj estas normale chiam esperantigitaj. Tie chi sekvos klarigoj de la bazaj principoj, kiujn chiuj nomoj de landoj kaj landanoj sekvas, kaj ankau klarigoj pri nomoj de lingvoj.

Chi-poste gentovortoj kaj landanovortoj estas plejparte skribataj kun komenca minusklo: francoj, birmanoj k.t.p. Ankau skribo majuskla estas ebla, sed multe malpli ofta.

La landonomoj en Esperanto apartenas al du kategorioj: landobazaj nomoj kaj gentobazaj nomoj.

Landobazaj nomoj «

Plej multaj landonomoj estas landobazaj. Tiaj nomoj ne havas sufikson. La baza radiko ordinare estas per si mem nomo de lando. El tia nomo oni kreas vorton por landano per la sufikso AN:

  • Kanado (Ameriko) kanadanoj = loghantoj de Kanado, homoj el Kanado k.s.

  • Burkino (Afriko) burkinanoj = loghantoj de Burkino k.s.

  • Peruo (Ameriko) peruanoj

  • Sudano (Afriko) sudananoj

  • Algherio (Afriko) algherianoj

  • Irano (Azio) irananoj

  • Pakistano (Azio) pakistananoj

  • Usono (Ameriko) usonanoj

  • Australio (Oceanio) australianoj

Iuj landobazaj nomoj estas kunmetajhoj au plurvortajhoj. La baza radiko tamen ne nomas genton:

  • Sud-Afriko (Afriko) sud-afrikanoj

  • Dominika Respubliko (Ameriko) dominik-respublikanoj

  • Papuo-Nov-Gvineo (Oceanio) papuo-nov-gvineanoj, papuanoj, nov-gvineanoj

Se lando havas plurvortan nomon, ofte estas pli oportune uzi la vorton ano au la vorton loghanto au ion similan anstatau la sufikso AN:

  • Trinidado kaj Tobago (Ameriko) anoj/loghantoj de Trinidado kaj Tobago

Iafoje oni povas uzi mallongigon de longa nomo, sed oni ne faru proprajn nekompreneblajn mallongigojn:

  • Unuighintaj Arabaj Emirlandoj (Azio) anoj de Unuighintaj Arabaj Emirlandoj, anoj de UAE, UAE-anoj

Kelkaj landobazaj nomoj finighas per ...lando. Tiam ordinare land estas parto de la radiko:

  • Irlando (Europo) irlandanoj (la radiko estas IRLAND)

  • Nov-Zelando (Oceanio) nov-zelandanoj (la baza radiko estas ZELAND)

Sed ekzistas ankau landobazaj nomoj, en kiuj LAND estas efektiva Esperanta radiko. La elemento antau LAND tamen ne estas nomo de gento: Sarlando (germana federacia lando che la rivero Saro), Unuighintaj Arabaj Emirlandoj (emiroj ne estas gento, sed speco de regantoj).

Gentobazaj nomoj «

Gentobazaj landonomoj estas faritaj el nomo de popolo (gento). Tiaj landonomoj trovighas precipe en Europo, sed ankau en Azio kaj Afriko. Oni formas tiajn nomojn el gentonomo per aldono de sufikso. La origina landonoma sufikso estas UJ:

  • francoj Francujo (la lando de la francoj, Europo)

  • germanoj Germanujo (la lando de la germanoj, Europo)

  • japanoj Japanujo (Azio)

  • somaloj° Somalujo (Afriko)

Multaj uzas anstatau UJ la neoficialan sufikson I en gentobazaj landonomoj: FrancioFrancujo, GermanioGermanujo, JapanioJapanujo, SomalioSomalujo, k.t.p.

Noto: Pri la du landonomaj sufiksoj UJ kaj I oni multe diskutis, sed ili estas ambau bone uzeblaj. Ambau estas komprenataj de chiuj esperantistoj. Duoblajhoj kiel ekz. Francujo kaj Francio, ne estas pli strangaj ol duoblajhoj kiel dormejo kaj dormochambro, au policisto kaj policano. Iuj gramatikistoj preferas diri, ke gentobazaj landonomoj kiel Japanio, Germanio kaj Rusio estas faritaj el apartaj radikoj, ne per sufikso. Lau tiu teorio ekz. la popolnomo germanoj kaj la landonomo Germanio estas faritaj el du malsamaj radikoj, GERMAN kaj GERMANI. En la praktiko la teoria analizo tute ne gravas, char la efektivaj vortoj restas la samaj. Germanujo kaj Germanio chiuokaze estas tute samsignifaj, kaj la loghantoj nomighas germanoj, germanujanoj au germanianoj, chu oni rigardas la formon Germanio kiel kunmetitan, chu kiel nekunmetitan.

Oni ankau povas uzi la radikon LAND sufiksece anstatau UJ au I en gentobazaj nomoj. Oni uzu LAND prefere nur kiam tio donas tre internacian nomformon au kiam tia nomformo estas tradicia en Esperanto:

  • finnoj Finnlando (la lando de la finnoj, Europo)

  • svazioj° Svazilando (Afriko)

  • poloj Pollando (Europo)

Ankau che gentobazaj landonomoj oni povas uzi AN por fari nomon de landano, kvankam tio estas malofta:

  • Rusujo rusujanoj (= anoj de Rusujo)

  • Japanujo japanujanoj (= anoj de Japanujo)

  • Somalujo somalujanoj (= anoj de Somalujo)

  • Finnlando finnlandanoj (= anoj de Finnlando)

Rimarku, ke oni ne aldonu AN al popolvorto. Ne diru *francanoj*. Tio signifus anoj de franco (= ano de homo). Oni aldonu AN al landonomo: Francujo (au Francio) francujanoj (au francianoj). Au oni diru simple francoj.

Teorie estas diferenco inter ekz. germanujano kaj germano. Germanujano estas ano de la lando Germanujo, dum germano estas ano de la germana gento. Sed ordinare oni ignoras tiun teorian diferencon. Nur kiam oni parolas aparte pri diversaj gentoj, oni bezonas fari tiajn distingojn, ekz.: Germanoj kaj francoj, kiuj loghas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj.FE.37

Che kelkaj tre specialaj landonomoj oni ne povas uzi la simplan popolvorton por nomi anojn de tiu lando. Loghantojn de ekz. Interna Mongolujo (parto de Chinujo) oni ne povas simple nomi mongoloj, char tio komprenighas kiel anoj de Mongolujo (alia lando). Loghantojn de Nova Sud-Kimrujo (parto de Australio) oni ne povas nomi kimroj, char tio estus anoj de Kimrujo (parto de Britujo). Loghantojn de Saksujo-Anhalto (parto de Germanujo) oni ne povas simple nomi saksoj, char saksoj trovighas ankau en Saksujo (alia parto de Germanujo). En tiaj specialaj okazoj oni devas uzi esprimojn kiel anoj de Interna Mongolujo, intern-mongolujanoj, anoj de Nova Sud-Kimrujo, nov-sud-kimrujanoj, anoj de Saksujo-Anhalto, saksujo-anhaltanoj k.t.p.

Kelkaj popolnomoj estas komuna nomo por pluraj gentoj. Ekz. belgoj ne estas gento en si mem, sed komuna nomo de flandroj kaj valonoj, la du chefaj gentoj de Belgujo. Britoj estas komuna nomo de angloj, kimroj kaj skotoj, la tri chefaj gentoj de Britujo. Baltoj estas komuna nomo de la tri gentoj estonoj, latvoj kaj litovoj en la landoj Estonujo, Latvujo kaj Litovujo, kiuj kune formas la regionon Baltujo. Etiopoj estas komuna vorto por chiuj chirkau 80 diversaj gentoj en Etiopujo (oromoj°, amharoj°, tigrajoj° k.a.). Homo povas do esti samtempe belgo kaj flandro, samtempe brito kaj skoto, samtempe balto kaj estono k.t.p.

Noto: La radiko BALT estas en Esperanto nomo de homo, ne de maro. La regiono do nomighas Baltujo, Baltio au la Baltaj shtatoj/landoj, ne *Chebaltio* au simile. La apuda maro nomighas la Balta MaroFA1.200.

Kiel scii, chu nomo estas landobaza au gentobaza? «

Se oni renkontas landonomon, kiu finighas per ...ujo, oni chiam scias certe, ke ghi estas gentobaza, kaj ke ekzistas simpla gentovorto por la koncerna popolo.

Se oni audas landonomon, kiu finighas per ...io, oni ne povas esti certa, char multaj landobazaj nomoj (hazarde) finighas tiel, kvankam ili ne havas Esperantan sufikson, ekz. Australio, Namibio kaj Chilio. En tiuj landoj ne loghas *australoj*, *namiboj* au *chiloj*. Tio signifas ankau, ke oni ne povas uzi la sufikson UJ en tiaj nomoj, char la nomoj ne estas gentobazaj. La vokalo i estas parto de la radiko en tiuj kaj en multaj aliaj landonomoj.

Ankau kiam oni renkontas landonomon, kiu finighas per ...lando, oni ne povas esti certa. Iuj tiaj nomoj estas landobazaj, ekz. Nederlando kaj Islando, dum aliaj estas gentobazaj, ekz. Pollando kaj Svislando. La popolon de Pollando oni povas nomi poloj, sed la loghantoj de Nederlando ne estas *nederoj*.

Se oni scias certe, ke landonomo estas farita el nomo de gento, oni povas uzi la simplan popolnomon. Sed se oni ne scias, au se oni hezitas, oni povas chiam uzi kunmetajhon kun la sufikso AN: francianoj, chinianoj, pollandanoj k.t.p. Tia uzado neniam povas esti erara.

“Istanoj” «

Pluraj landonomoj finighas per ...istano: Pakistano, Afganistano, Uzbekistano k.a. En iaj okazoj por tia lando ekzistas gentovorto similforma: afganoj, uzbekoj k.a. En tiaj okazoj estas pli bone uzi gentobazajn nomojn por la landoj: Afganujo (au Afganio), Uzbekujo (au Uzbekio) k.t.p. Sed ne chiuj “istan”-landoj havas tian respondan gentovorton. En ekz. Pakistano ne loghas *pakoj*, sed pakistananoj (kaj sekve oni ne povas la landon nomi *Pakujo* au *Pakio*).

Arbitra divido «

Plej multaj landonomoj estas landobazaj, sed kelkaj, precipe en Europo kaj Azio, estas gentobazaj. La kategoria divido, kiu esence estas arbitra, diras absolute nenion pri la landoj au pri la popoloj de tiuj landoj. Chu ekzistas au ne ekzistas aparta vorto por grupo de homoj, neniel montras, chu tiuj homoj estas unueca gento au ne. En multaj landoj kun landobazaj nomoj loghas pli-malpli unuecaj gentoj, ekz. Irano, Kambogho, Nederlando, Islando k.a. Tia dukategorieco estas tute normala en Esperanto. Oni komparu kun ekz. instrumentoj: broso, auto, gitaro (sensufiksaj), kombilo, aviadilo, tajpilo (sufiksaj). Tio estas same arbitra kiel la divido de landonomoj. Same estas pri istoj, uloj kaj multaj aliaj grupoj de vortoj.

Zamenhof kaj aliaj parolis pri distingo inter malnova mondo (Europo, Azio kaj partoj de Afriko), kie chiu lando apartenas al unu chefa gento, kaj kie oni uzu (precipe) gentobazajn nomojn, kaj nova mondo, kie chiuj gentoj estas egalaj, kaj kie oni uzu landobazajn nomojn. Tio estis nura teorio, kiu neniam vere realighis en la lingvo. Estas prave, ke gentobazaj nomoj trovighas precipe en la tiel nomata malnova mondo, sed ekzistas tiom da esceptoj, ke la teorio estas praktike neuzebla.

Diverseca uzo «

La praktika uzo de landonomoj kaj popolnomoj estas sufiche varia. Tio kauzas iom da gheno kaj problemoj, sed chiuj diversaj variantoj estas tamen uzeblaj lau la chi-antauaj principoj. Se ekz. oni preferas la landobazan nomon Koreo (nuntempe tre maloftan), oni nomu la landanojn koreanoj. Se oni preferas la gentobazan kaj hodiau plej oftan formon Koreujo/Koreio por la sama lando, oni nomu la loghantojn koreoj au eventuale koreujanoj/koreianoj. Sed oni nepre ne miksu. Oni ne parolu pri *koreanoj en Koreujo*. La du sistemoj estas egale logikaj. Chu oni preferas paroli pri koreanoj, chu oni volas nomi ilin koreoj, oni parolas pri la sama popolo. En ghuste tiu chi okazo la gentobazaj formoj estas tamen superregaj, kaj ankau rekomendataj de la Akademio de Esperanto.

Pri kelkaj popolvortoj oni havas malsamajn opiniojn, chu ili estu uzataj au ne. Multaj ekz. uzas la popolvorton austroj kaj la gentobazan landonomon Austrujo/Austrio, dum aliaj parolas chiam nur pri austrianoj (kun la landobaza nomo Austrio). Iuj uzas la vorton jugoslavoj kiel komunan nomon por la diversaj gentoj de la iama Jugoslavujo, dum aliaj volas paroli nur pri jugoslavianoj en Jugoslavio. Normale ne multe gravas, kiun uzon oni sekvas. Oni nur ne elpensu novajn variantojn senbezone.

Jam en la unuaj jaroj de la historio de Esperanto ekzistis tiaj hezitoj pri la kategorio de iuj landonomoj. En tre fruaj tekstoj oni povas trovi nomojn kiel *Algherujo* (gentobaza formo anstatau la nuna landobaza nomo Algherio) kaj *Kanadujo* (nun chiam Kanado). Sed jam dekomence ekzistas landonomoj de ambau kategorioj, kaj ghenerale la uzado de landonomoj kaj vortoj por landandoj sekvas la samajn principojn hodiau kiel en la unuaj jaroj.

Noto: Ie kaj tie oni povas legi asertojn, ke en la unua tempo chiuj landonomoj estis gentobazaj. Tiuj asertoj tamen estas malpravaj. Jam en la unua Esperanta periodajho La Esperantisto (1889 - 1895) kaj ghenerale en la skribajhoj publikaj kaj privataj de Zamenhof en la plej fruaj jaroj, oni trovas ambau kategoriojn de landonomoj.

A-finajho «

A-vorto farita el landobaza landonomo signifas “rilata al la lando, tia kiel (en) la lando, rilata al la homoj en la lando” k.t.p.:

  • Usono usona = rilata al Usono au usonanoj, tia kiel (en) Usono, tia kiel usonanoj, k.s.

  • Peruo perua = rilata al Peruo au peruanoj, tia kiel (en) Peruo, tia kiel peruanoj, k.s.

Oni ankau povas fari A-vortojn el popolnomoj kun AN-sufikso. Tia A-vorto signifas nur “rilata al la popolo, tia kiel la popolo”, sed tiaj A-vortoj estas tre maloftaj: usonano usonana (malofta vorto) = “rilata al usonanoj, tia kiel usonanoj”, peruano peruana (malofta vorto) = “rilata al peruanoj, tia kiel peruanoj”.

Che gentobazaj landonomoj oni kutimas uzi A-vorton sen sufikso, do A-vorton faritan el la gentonomo: franca, japana, etiopa k.t.p. Tiaj vortoj devus teorie signifi nur “rilata al la popolo, tia kiel la popolo”. Sed en la praktiko oni uzas ilin ankau por la senco “rilata al la lando”:

  • franco franca = rilata al francoj au al Francujo

  • japano japana = rilata al japanoj au al Japanujo

  • finno finna = rilata al finnoj au al Finnlando

Kompreneble oni ankau povas uzi A-vortojn faritajn el plena gentobaza landonomo, sed tio estas pli malofta:

  • Francujo francuja (malofta vorto) = rilata al Francujo

  • Japanujo japanuja (malofta vorto) = rilata al Japanujo

  • Finnlando finnlanda (malofta vorto) = rilata al Finnlando

Se oni celas la sencon “rilata al la lando”, kaj se estas tre grave, ke neniu mise komprenu “rilata al la gento/landanoj”, tiam oni ja uzu tiajn vortojn kiel Francuja. Sed en la praktiko plej ofte tute bone taugas kaj funkcias la pli kutima formo franca, ankau kiam vere temas pri “rilata al Francujo”.

En iuj landoj, ekz. Rusujo, oni ghenerale emas tre zorge distingi gentecon. En tiaj okazoj A-vortoj kiel rusuja estas pli oftaj (char oni opinias, ke rusa signifu nur “rilata al rusoj”). En tiaj okazoj oni ankau pli ofte rezervas gentovortojn, ekz. rusoj, por la efektiva gento, preferante kunmetajhojn kiel rusujanoj, kiam oni parolas pri chiuj anoj de la lando (ankau tiuj, kiuj ne estas rusoj en genta senco).

Gentoj sen gentonomo «

En multaj landoj, kiuj havas landobazan nomon, tamen ekzistas efektiva gento kun propra lingvo k.t.p., ekz. Nederlando, Islando, Birmo k.a. Se oni volas paroli pri tiuj gentoj, oni devas uzi kunmetajhon kun AN-sufikso: nederlandanoj, islandanoj, birmanoj k.t.p. Tiaj AN-vortoj do estas plursignifaj. Ili povas esprimi puran landanecon au civitanecon, sed ili ankau povas esti uzataj kun genta signifo. Tio signifas, ke nekunmetitaj popolnomoj kiel francoj kaj japanoj tute similas al AN-sufiksaj popolnomoj kiel nederlandanoj kaj birmanoj. En ambau okazoj la vortoj estas plursignifaj. AN-vorto kiel irlandanoj baze havas la signifon de landanovorto, sed ghi povas uzighi laubezone ankau kiel gentovorto, dum gentovortoj kiel svedoj kaj koreoj baze estas gentaj vortoj, sed uzighas tre ofte ankau por landana kaj ech civitana senco. La diferenco estas do chefe gramatika. Tio, ke en iaj okazoj ekzistas simpla gentovorto, dum aliokaze ne, estas esence hazardo. Oni ne provu kompreni tion kiel iaspecan indikon pri genta pureco au simile.

Lingvonomoj «

El landobazaj landonomoj kaj el simplaj popolnomoj oni povas fari nomojn de lingvoj. Oni faras A-vorton kaj aldonas la vorton lingvo. Oni preskau chiam uzas la kun tiaj lingvonomoj. Tre ofte oni ellasas (subkomprenas) la vorton lingvo:

  • anglo la angla (lingvo) = la lingvo de la angla popolo (kaj de multaj aliaj)

  • chino la china (lingvo) = la lingvo de la china popolo

  • arabo la araba (lingvo) = la lingvo de la araboj

  • zuluo la zulua (lingvo) = la lingvo de la zuluoj

  • Nederlando la nederlanda (lingvo) = la lingvo de Nederlando

  • Birmo la birma (lingvo) = la lingvo de Birmo

  • Indonezio la indonezia (lingvo) = la lingvo de Indonezio

  • La franca lingvo videble estis tiu el shiaj scioj, de kiu shi esperis plej multe.M.24

  • Tia lingvo konkurados en la mondo antau chio kun la lingvo angla, kiu celas farighi internacia.OV.374

  • Mi ne scias la lingvon hispanan.FE.34

  • Chu vi parolas la anglan (lingvon)?

  • Mi volas lerni la chinan (lingvon).

  • Shi parolas la japanan (lingvon), la korean (lingvon) kaj la vjetnaman (lingvon).

  • Shi parolas la japanan, korean kaj vjetnaman (lingvojn).

El tiaj lingvonomoj oni povas fari diversajn kunmetitajn vortojn, plej ofte subkomprenante la elementon lingvo, ekz.: angligi = “traduki en la anglan lingvon”, elarabigi = “traduki el la araba lingvo”, hispanparolanto = “parolanto de la hispana lingvo”, japanlingva = “en la japana lingvo, scianta la japanan lingvon, k.s.”.

Oni atentu, ke por multaj popoloj kaj lingvoj ne ekzistas responda landonomo, ekz. la hebrea lingvo = “la lingvo de la hebreoj (judoj)”, kiu estas parolata chefe en Israelo; la persa, kiun parolas la persoj, la plej granda gento en Irano (antaue oni nomis la landon Persujo, sed nun ghi estas Irano); la malagasa nomata lau la malagasoj en Madagaskaro (antaue nomata Malagasujo); kaj la svahila, kiu estas parolata en pluraj afrikaj landoj.

Ekzistas ankau lingvoj, kiuj havas tute propran nomon kun O-finajho, ekz.: Esperanto, Ido, Volapuko, Lingvafrankao°, Fanagalo°, Papiamento, Tokpisino°, sanskrito, latino, urduo. Antau tiaj lingvonomoj oni ne uzu la:

  • Oni parolas Esperanton.OV.401

  • En la lernejo mi studis latinon, sed ne la grekan.

  • Urduo estas tre simila al la hinda lingvo.

Principe oni devus skribi chiujn tiajn O-finajhajn lingvonomojn kun komenca majusklo, char ili tute kondutas kiel propraj nomoj, sed ordinare oni tion faras nur kiam temas pri planlingvoj kiel Esperanto kaj Volapuko, kaj programadaj lingvoj kiel Baziko kaj Kobolo.

O-vortajn lingvonomojn oni principe ankau povas uzi en A-vorta formo. Tiam oni ja uzu artikolon: la Esperanta (lingvo), la sanskrita (lingvo), la urdua (lingvo), la Ida (lingvo). Sed normale oni uzu la simplan O-formon sen la. Se oni vidas tian esprimon kiel ekz. la urdua (lingvo), oni spontane supozas, ke ekzistas au popolo *urduoj* au lando *Urduo*, sed tia popolo au lando tute ne ekzistas, kaj tial estas misgvide paroli pri la urdua. Pli klaras la normala formo urduo. En iaj okazoj tamen tia A-finajha formo estas la sola uzata praktike, ekz. la hindia kaj la palia, kvankam tiuj nomoj tute ne estas faritaj el nomo de lando au popolo (au de io ajn alia).

Chiuj planlingvoj havas propran nomon, sed ial oni malemas esperantigi tiajn nomojn. Oni preferas paroli per fremdaj nomoj pri Volapük, Solresol, Idiom Neutral, Latino sine flexione, Novial, Occidental, Interlingue, Interlingua, Basic English, Interglossa, Loglan, Bliss k.t.p. Nur Esperanto, Volapuko kaj Ido estas ofte uzataj Esperantaj nomoj de planlingvoj. Kial ne esperantigi, kiom eble, chiujn tiajn nomojn? Oni ja esperantigas la nomojn de pli-malpli chiuj aliaj lingvoj en la mondo. La jenaj esperantigitaj nomoj povas do esti uzindaj: Solresolo°, Idiomo Neutrala, Latino sen fleksio, Novialo°, Okcidentalo°, Interlingveo°, Interlingvao°, Baza Angla, Intergloso°, Loglano°, Lojhbano°, Bliso°, Tokipono° k.t.p.