PMEG
12.3.4.15. Trans
Loko «
Trans signifas “sur la alia flanko de”. Oni uzas trans, kiam necesas iri super au sur la koncerna afero por atingi la alian flankon:
Chi tiu estas jam trans chiuj montoj.[Rn.18] = Chi tiu estas jam sur la alia flanko de chiuj montoj. Por iri tien, kie chi tiu estas, oni iru super (au sur) la montoj.
Ankorau antau la mallevigho de la suno ni devas esti trans la limo![Rt.103] = ...sur la alia flanko de la limo.
Komparu kun simila, sed tre malofta, uzo de preter kaj tra.
Zamenhof ofte uzis transe de anstatau (senmova) loka trans: Transe de la mallargha kampa vojo staras malnova kavalira kastelo.[FA2.58]
Movigho «
Trans ankau povas montri movighon al la alia flanko de io per iro super au sur ghi:
La kantado de la parohhanoj [...] penetradis trans la strato ghis la kontraue staranta domo.[FA3.103] = ...penetradis al la alia flanko de la strato...
Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.[PE.1888] = ...al la alia flanko de limo...
Matene la vojo kondukas trans shvelintaj riveroj.[FA1.146]
Trans + direktaj rolmontriloj «
Oni povas uzi trans kune kun direkta N-finajho por akcenti, ke temas pri movigho al loko aliflanke de io:
La hirundo flugis trans la riveron, char trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj.[FE.26] = ...al trans la rivero... Chi tiu Fundamenta frazo montras la eblon fari distingon inter trovigho aliflanke de io, kaj movigho al la alia flanko de io. La uzado de Zamenhof tamen montras, ke direkta N-finajho ne estas deviga che mova trans.
La knabo rapide elkuris tra la pordo, trans la korton kaj for el la domo.[FA1.140]
La unueco estas pli granda en Dio. Li akompanas nin trans la morton![FA3.105]
Komparu kun similaj uzoj de chirkau, preter, tra kaj kontrau.
Oni povas ankau uzi de au el antau trans por montri movighon de au el loko aliflanke de io:
Venis kontrau vin granda multo da homoj de trans la maro.[Kr2.20] = ...de loko, kiu trovighas aliflanke de la maro.
Belaj rakontoj el trans la montoj.[PE.162]
Trans kaj tra «
Ne konfuzu trans kun tra. Transmovo iras super au sur io. Tramovo iras ene de io:
Shi saltis trans barilon. Shi saltis super la barilo al la alia flanko.
Shi kuris tra barilon. Shi kuris tra truo en la barilo al la alia flanko.
Ili iris trans la ponton. Ne: *...tra la ponton*, char oni iras sur ponto, ne en ponto. Komparu: Jen vi vidas ankau la fortan Majnan ponton [...] kaj tre multe da homoj, veturiloj kaj chevaloj sendanghere transiradas ghin.[Rn.20]
Trans la bushon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon en la dauro de la tuta interparolado glitis nun rideto.[M.31] La rideto glitis ne en la busho, nek flanke de la busho, sed ghuste sur la busho.
Kavalirajhon oni metas al vi trans la shultron.[Rz.83] La kavalirajhon (ordenan rubandon) oni metas sur la shultron etendante ghin de la brusto ghis la dorso. Tra donus tute alian signifon.
Iajn lokojn oni povas rigardi chu kiel spacon, chu kiel surfacon. Tiam oni povas elekti sur au en, trans au tra, lauplache:
Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma chielo.[FE.40] La chielo estas rigardata kiel spaco, en kiu kuris la fulmo.
Tiu stelo tre luma, kiun vidas vi, en sia kurado trans arkajho la chiela [...][H.3] La chielo estas rigardata kiel surfaco, sur kiu kuris la stelo.
Sur strato kaj en strato estas sufiche egalaj, sed tra strato kaj trans strato estas tre malsimilaj. Iri tra strato signifas “iri en la strato lau ghi de unu loko al alia”. Iri trans strato signifas “iri sur la alia flanko de la strato”, au “iri al la alia flanko de la strato”. Por la lasta signifo oni povas por klareco diri iri trans straton (efektive oni plej ofte diras transiri straton.)
Maltrans «
Logika, sed apenau uzata, estas maltrans = “sur tiu chi flanko de”: Vi eraras. Tiu urbo ne trovighas trans la rivero, sed maltrans ghi. = ...Tiu urbo ne trovighas aliflanke de la rivero, sed chi-flanke de ghi. Atentu pri la akcento: mAltrans. Anstatau maltrans oni provis la novan rolvorteton cis. Plej bona alternativo estas tamen chi-flanke de.
Vortfarado «
Transa, transe = “aliflanka, aliflanke”: Shi transflugis sur la transan bordon.[FA3.3] Transe de la maro trovighas lando tiel same bela, kiel chi tiu.[FA1.106] En ghi estis skribita pri la vivo transe de la tombo.[FA3.117] (= ...aliflanke de la morto, post la morto.)
Transigi = “movi trans ion, pludoni, turni vidigante la alian flankon, aliformigi”: Ili pershipe transigis varojn de unu bordo al la alia. / La fabelo en la dauro de mil jaroj estis transigata de unu cikonio-patrino al alia cikonio-patrino.[FA4.19] Kiam shi transigis la foliojn, ili tuj returne ensaltis.[FA1.104] La mova energio estos transigita en varmon.
Transighi = “iri trans ion, iri al alia loko”: Per shipeto ili transighis al la alia bordo. / Permesu al mi proponi al vi transighi kun mi en alian loghejon.[Rz.30]
