PMEG
14.3.7. Apenau
Apenau montras, ke io eble estas atingita, sed certe ne superita. Vershajne estas iom malpli, eble ghuste tiom, sed ne pli.
Apenau povas rilati al kvanto au mezuro:
La enspezo de la abona mono kovras apenau duonon de la elspezoj.[OV.126] La enspezoj atingas maksimume unu duonon de la elspezoj, sed plej vershajne estas malpli.
Ili trovighis en malproksimeco de apenau kelke da pashoj de la shtuparo de la Sanktkruca preghejo.[M.143] Estis vershajne malpli ol kelke da pashoj.
Shi aghas apenau dek kvin jarojn. Shi havas aghon de maksimume dek kvin jaroj, sed plej vershajne malpli.
Apenau povas rilati al ago. Tiam apenau egalas al preskau ne, kaj apenau ne egalas al preskau:
La malfelicha imperiestro apenau povis spiri.[FA2.30] Li preskau ne povis spiri. Nur malfacile li spiris.
Shajnis, ke shi apenau audas.[BV.82] = Shajnis, ke shi preskau ne audas.
La pordisto [...] respondis kun apenau kashata malkontenteco.[M.10]
Mi pensas, ke mi ghin ankorau iom memoras, [...] sed nur apenau.[BV.43]
Apenau ne falshancelighis miaj piedoj, preskau elglitis miaj pashoj.[Ps.73] = Preskau falshancelighis miaj piedoj...
Apenau kaj preskau «
Apenau kaj preskau estas ofte similaj. La diferenco estas, ke apenau havas negativan nuancon. Ghi emfazas, ke io ne estas atingita, ke ghi ne sufichas. Preskau havas pozitivan nuancon. Ghi emfazas, ke mankas nur iomete, ke io tamen povas sufichi. Ghi estas apenau metron alta. = La alteco ne sufichas, char mankas iom. Ghi estas preskau metron alta. = La alteco sufichas, kvankam mankas iom.
Tempa apenau «
Apenau povas ankau esti enkondukilo de tempa subfrazo kun la signifo “tuj post kiam, preskau samtempe kiam”.
