PMEG

Vortfarado / Vortfaraj principoj / Vortklasaj finajhoj /

37.2.2. A-finajho

La finajho A montras, ke oni priskribas per la koncerna afero.

A = “rilata al la koncerna afero, tia kiel la afero” k.s.:

A-vortoj el ecaj radikoj «

Kiam la radiko de A-vorto havas ecan signifon, la A-vorto normale montras econ. Tiaj A-vortoj ne multe varias lau la kunteksto:

  • bona mangho = “mangho karakterizata de boneco”
  • rapida auto = “auto karakterizata de rapideco”
  • okazajho stranga = “okazajho karakterizata de strangeco”
  • rugha domo = “domo kiu havas rughon kiel econ (kiel koloron)”

En maloftaj okazoj A-vorto kun eca radiko povas ricevi iom specialan signifon:

  • stulta demando ≈ “demando farita pro stulteco”. La demando ne estas stulta en normala senco. Ghi montras stultecon de la demandanto.
  • lauta chambro = “chambro plena je lautaj sonoj”. La chambro ne estas lauta en ordinara senco, sed ghi enhavas lautecon.
  • rugha koloro = “koloro kiu estas rugho”. Ghi ne havas rughon kiel koloron, sed estas mem la koloro rugho. Rugha chi tie ne montras econ, sed identecon.

A-vortoj el ne-ecaj radikoj «

Kiam la radiko de A-vorto ne havas ecan signifon, la A-vorto povas montri diversspecajn priskribojn. Ghenerale la signifo de tia A-vorto multe varias lau la kunteksto:

  • regha konduto = “konduto en maniero karakteriza por regho, konduto kun la ecoj de regho”
  • regha persono = “persono kiu estas regho, persono de regha familio” k.s.
  • regha palaco = “palaco kiu apartenas al regho”
  • alia loko = “loko kun alia identeco, loko kun alia eco”
  • alia persono = “persono kun alia identeco, persono kun aliaj ecoj”

Kiam la radiko de A-vorto havas agan signifon, la A-vorto povas havi plej diversajn signifojn. Ghi povas signifi “rilata al la koncerna ago” k.s. Tia A-vorto ankau povas esti simila al ANT-participo au INT-participo kun A-finajho:

  • nutra problemo = “problemo pri nutrado” — Nutra montras temon.
  • nutra manghajho = “manghajho kiu povas nutri, kiu havas nutrajn ecojn, nutranta manghajho”
  • tima homo = “homo kiu ofte timas, homo karakterizata de timo, timema homo”
  • tima krio = “krio pro timo”
  • zorga esploro = “esploro farita kun zorgo” — Zorga montras manieron de la esplora ago, au econ de la esploranto.
  • zorga patrino = “patrino kiu zorgas, zorganta/zorgema patrino”
  • morta besto = “ne plu vivanta besto, mortinta besto”
  • morta kondamno = “kondamno al morto”
  • morta vundo = “vundo kiu povus kauzi morton”

Aga radiko sed eca signifo «

Normale A-vorto kun aga radiko havas ian signifon lau la chi-antauaj klarigoj, sed iuj tiaj A-vortoj havas specialan ecan signifon:

  • suspekti = “sen pruvo pensi ke io estas malbona, ke iu estas kulpa” suspekta = “tia ke ghi vekas suspekton, suspektinda” — Mi ne volis trinki la vinon, char ghi enhavis en si ian suspektan malklarajhon.[FE.35]

  • fiksi = “firme senmovigi” fiksa = “firme senmova, chu pro fiksado, chu per si mem”

  • dubi = “ne esti certa pri io, heziti kredi” duba = “tia ke oni dubas pri ghi” — En chiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn.[OV.341]

  • fushi = “malbone fari” fusha = “malbone farita, fushita”

  • falsi = “fari malveran kopion, igi neautentika” falsa = “malvera, neautentika, falsita”

  • kashi = “malvidebligi” kasha = “nevidebla, chu per si mem, chu pro tio, ke iu kashis ghin”

  • veki = “interrompi ies dormon” veka = “ne (plu) dormanta” (au “tia ke ghi vekas, rilata al veko”)

  • kompliki = “ghene malsimpligi” komplika = “ghene malsimpla, chu char iu komplikis ghin, chu dekomence malsimpla” (au “tia ke ghi komplikas, rilata al komplikado”)

  • korekti = “senerarigi” korekta = “senerara, chu dekomence senerara, chu senerarigita” (au “korektanta, rilata al korekto”) — Ghi ne estas sufiche korekta.[M.75]

Iuj tiaj chi A-vortoj similas al pasiva participo: komplikakomplikita, suspektasuspektata. Che la simplaj A-vortaj formoj la ago de la radiko au ne estas tre interesa, au tute ne okazis, nur la eco estas grava. Iafoje la eco ekzistas tute per si mem. La respondaj participaj formoj chiam montras, ke tia ago ja okazis au okazas.

Falsa kritiko «

Kelkaj opinias, ke iuj el tiuj chi A-vortoj, precipe korekta, estas evitindaj kun eca signifo. Iuj ech opinias, ke tia uzo estas eraro. Lau ili veka nur signifu “vekanta” au “rilata al veko”. Komplika nur signifu “komplikanta” au “rilata al kompliko”. Kaj korekta nur signifu “korektanta” au “rilata al korekto”. Sed iuj el tiuj A-vortoj neniam estas kritikataj, kvankam ili estas tute similaj.

Sed tia chi vortfarado estas hejma en Esperanto de la komenco, kaj ekzemploj trovighas abunde che multegaj verkistoj de Zamenhof ghis hodiau. Ech okazis, ke autoroj kaj verkoj, kiuj avertis kontrau chi tia uzo de korekta, tamen mem uzis ghin tiel. Ekz. en la Plena Ilustrita Vortaro oni plurfoje uzis korekta kun eca signifo, kvankam tiu vortaro mem nomis tion “evitinda”. (PAG sisteme uzis korekta ece, kaj ne avertis kontrau tio.) Tio frape montras la vivantecon de tiaj chi A-vortoj. En iaj okazoj la plursignifeco de tia A-vorto ja povus kauzi miskomprenon, kaj tiam oni kompreneble revortigu la frazon, sed tio validas por chiuj plursignifaj vortoj.

Risko de eraroj «

La radikoj de tiuj chi A-vortoj estas agaj, sed pro la eca signifo de la A-formoj oni povus pensi, ke la radikoj estas ecaj. Tiam oni riskas erare aldoni IG-sufikson al la simplaj verbaj formoj uzante kashigi anstatau kashi, vekigi anstatau veki, komplikigi anstatau kompliki, korektigi anstatau korekti, k.t.p. Tiaj IG-formoj havas tamen aliajn, tre specialajn signifojn: kashigi = “igi iun kashi ion”, vekigi = “igi iun veki iun”, komplikigi = “igi iun kompliki ion” k.t.p.

Oni ankau ne pensu, ke la simplaj verbaj formoj havas la signifon “esti tia”. Korekti ne signifas “esti senerara”, sed “igi senerara”. Kompliki ne signifas “esti ghene malsimpla”, sed “igi ghene malsimpla”.