PMEG 2023

20.1.1. Uzado de kiel kaj ol

Baze kiel kaj ol estas frazenkondukiloj. Tio signifas, ke ili enkondukas subfrazon. Sed ofte post kompara kiel au ol estas nur sola frazparto (au kelkaj frazpartoj): kiel homo, kiel vi, kiel hierau, kiel en la sudo, ol besto, ol mi, ol hodiau, ol en la nordo. Tiuj chi klarigoj pri komparaj kiel kaj ol temas precipe pri tia uzo.

Komparaj kiel kaj ol povas enkonduki diversspecajn frazpartojn: O-vortojn, pronomojn, E-vortojn, E-vortecajn vortetojn, I-verbojn k.a.

Por klarigi la sencon de kompara esprimo oni povas vastigi ghin al plena subfrazo kun chefverbo, au al esprimo kun I-verbo, au al pli longa frazparto. Klariga formo, kiu anstatauas komparan ol-esprimon, mem komencighas per ol. Klariga formo, kiu anstatauas komparan kiel-esprimon, plej ofte komencighas per kiel. Sed iafoje pro la celita senco la klariga formo anstataue povas au devas komencighi per alia KI-vorto. Kiam la kompara esprimo kunlaboras kun tia au tia sama au sama kun eca senco, la plena subfrazo komencighas per kia. Kiam kompara kiel-esprimo kunlaboras kun sama kun identiga senco, oni povas klarigi per subfrazo, kiu komencighas per kiu. Kiam kompara kiel rilatas al tiom au alia kvanta esprimo, tia klariga plena subfrazo povas komencighi per kiom anstatau kiel.

Komparaj esprimoj kun kiel au ol povas esti rektaj au subkomprenaj:

Rektaj komparoj «

En rektaj komparoj tio, kun kio oni komparas, efektive aperas post kiel au ol en la kompara esprimo. Se oni klarige vastigas rektan komparon, oni uzas chiam la verbon esti:

  • Tiu chi malfresha pano estas [tiel] malmola, kiel shtono.FE.33Tiu chi malfresha pano estas tiel malmola, kiel shtono estas malmola. Oni komparas panon kun shtono.

  • Shiaj okuloj estis [tiaj] kiel du steloj.FA1.234Shiaj okuloj estis tiaj, kiaj estas du steloj. La klariga subfrazo uzas kia, char la kompara esprimo kunlaboras kun subkomprenata tia.

  • Lakto estas pli nutra, ol vino.FE.10Lakto estas pli nutra, ol vino estas nutra. Oni komparas lakton kun vino.

  • Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson.M.153...estas tiel, kiel estas krevigi nukson. Oni komparas delogadon de knabino kun krevigado de nukso.

Ne malofte la klariga vastigo de rekta komparo estas iom nenature pedanta. Oni apenau uzas tiajn longajn esprimojn en ordinara lingvajho, sed praktike nur la simplajn komparajn esprimojn.

Subkomprenaj komparoj «

En subkomprenaj komparoj la komparajho ne aperas mem en la kompara esprimo, sed estas tie nur subkomprenata. Anstataue post kiel au ol aperas io, kio rilatas al la komparajho. Se oni klarige vastigas subkomprenan komparon, la subkomprenata komparajho ja aperas. En la vastigita versio oni ordinare uzas tiun saman verbon, al kiu rilatas la kompara esprimo (ne chiam esti, kiel che rektaj komparoj):

  • Ili kondutas (tiel) kiel homoj. Ili kondutas tiel, kiel kondutas homoj. La kompara esprimo kiel homoj kunlaboras kun la vorteto tiel. Tiu vorteto estas komplemento de la verbo kondutas. Sekve oni komparas du kondutojn. Sed la verbo konduti ne cheestas en la kompara esprimo kiel homoj. Sekve la komparo estas subkomprena. En la klariga formo kun plena subfrazo la verbo kondutas estas aldonita. La vorteton tiel oni preskau chiam ellasas en tiaj chi frazoj: Ili kondutas kiel homoj. Ankau en la subfraza formo oni povas ellasi ghin: Ili kondutas, kiel kondutas homoj.

  • Li legas la saman libron kiel mi. Li legas la saman libron, kiel la libro, kiun legas mi. La kompara esprimo kiel mi kunlaboras kun la vorto sama, kiu estas rekta priskribo de la vorto libron. Sekve oni komparas librojn en egaleca maniero (ili estas fakte unu sama libro). En la vastigita formo la frazparto la libro estas aldonita.

  • Emilio havis sur si ech la saman veston kiel tiam.M.106...la saman veston, kiun shi havis tiam. La klariga subfrazo uzas kiu, char la kompara esprimo kunlaboras kun la A-vorto saman.

  • Jen shi staras antau ni [...] kun tiom da sapo sur la brilanta vizagho, kiel antaue.BV.79...kun tiom da sapo sur la brilanta vizagho, kiom (au kiel) shi havis antaue sur la vizagho.

  • Legomojn mi manghas pli ofte ol viandon. Legomojn mi manghas pli ofte, ol mi manghas viandon. La kompara esprimo ol viandon kunlaboras kun pli ofte, kiu estas komplemento de la verbo manghas. Sekve oni komparas lau la ofteco manghadon de legomoj kun manghado de viando. En la kompara esprimo mankas la komparata ago manghi. En la vastigita formo manghas ja aperas.

  • Mia frato loghas en alia lando ol mia fratino. Mia frato loghas en alia lando, ol la lando, en kiu loghas mia fratino. La kompara esprimo ol mia fratino kunlaboras kun la vorto alia, kiu estas rekta priskribo de lando. Oni do komparas du landojn.

  • Shi estis ankorau pli bela ol antaue.FA1.80...pli bela, ol shi estis antaue. Oni komparas shin kun shi mem en du malsamaj tempoj.

  • Ni forflugos [...] al la varmaj landoj, kie la suno lumas pli bele ol chi tie.FA1.50...pli bele, ol ghi lumas chi tie.