PMEG
33.4.1.2. Rilata kio
Rilata kio reprezentas alian tabelvorton je O «
Rilata kio povas esti uzata kiel frazenkondukilo simile al rilata kiu. Oni uzas rilatan kio anstatau rilata kiu, se la subfrazo priskribas tabelvorton je O:
Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu obeata. = Mi volas, ke tio estu obeata. + Mi diris tion.
Mi faros chion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon.[M.36]
La juvelista laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn.[M.188]
Vi rakontis al mi ion, kion mi neniam forgesis.[FA1.150]
El tiuj infanoj, kiuj apartenis al la nobelara deveno, mona kaj spirita, neniu faris ion eminentan, kio meritus mencion, neniu superis la aliajn.[FA4.124] En tiaj chi okazoj, kiam post la tabelvorto je O sekvas A-vorto, kiu estas rekta priskribo de ghi, oni ankau povas uzi rilatan kiu: ...faris ion eminentan, kiu meritus mencion. Zamenhof pli ofte uzis kio en tiaj frazoj, sed iafoje kiu: Ghi estas la sono de io granda, kiu nun naskighas.[OV.361]
Ofte la priskribata tabelvorto estas subkomprenata:
Redonu, kion vi prenis. = Redonu tion, kion vi prenis.
Post du au tri tagoj mi jam ne havos per kio hejti la chambron.[M.182] = ...ne havos ion, per kio mi povus hejti la chambron.
Estas makaronioj [tio], kion ni manghas. Emfaza frazturno kun subkomprenata tio: Ni manghas makaroniojn. → Tio, kion ni manghas, estas makaronioj.
Estis glubendo [tio], per kio shi riparis ghin.
Kvazau subkomprenata io «
Oni uzas rilatan kio anstatau kiu, se la subfrazo priskribas O-vortecan A-vorton kun tre ghenerala signifo. Oni povus diri, ke la vorto io estas subkomprenata post la A-vorto. Sed efektive oni neniam uzas tian plenan esprimon kun io:
La sola, kion mi deziras, estas: ke la mondo havu lingvon internacian.[L1.321] (≈ *La sola io, kion mi deziras...*)
La unua, kion li faris vespere, estis tio, ke li elprenis la nukson.[FA3.89]
Okazis la plej bona, kion oni povus imagi.
La juna grafino en la kalesho diris, ke la pomarbo estas la plej charma, kion oni povas vidi, ke ghi estas la printempo mem en sia plej bela prezentigho.[FA3.18] Shi opiniis, ke la pomarbo estas la plej charma vidajho entute ebla. Se shi nur volus diri, ke ghi estas la plej charma arbo el chiuj arboj, tiam shi dirus: ...la plej charma (arbo), kiun oni povas vidi...
Se oni ja enmetas O-vorton, ekz. afero, oni devas chiam uzi rilatan kiu: La sola afero, kiun mi deziras... La unua afero, kiu okazis... Okazis la plej bona afero, kiun oni povus imagi.
Se la signifo de O-vorteca A-vorto estas malpli abstrakta, kaj oni subkomprenas ian veran O-vorton, tiam oni uzu kiu. Vidu ankau la chi-antauan ekzemplon pri pomarbo:
Vi ne estas la unua [persono], kiu parolas al mi en tia maniero.[M.34]
Chiu estis ravata de la nova kaj bela [afero], kiun shi vidis.[FA1.54]
Priskribo de tuta frazo «
Oni uzas rilatan kio anstatau kiu ankau por priskribi tutan frazon. Tiam kio reprezentas la ideon de la tuta priskribata frazo:
Li [...] donadis multe da mono al la malrichuloj, kio estis tre laudinda.[FA1.4] = Li donadis multe da mono al la malrichuloj. + Tio estis tre laudinda. Kio reprezentas la tutan frazon: Li donadis multe da mono al la malrichuloj.
Shi havas shatokupon, kio estas bona. = Estas bone, ke shi havas shatokupon. Komparu kun: Shi havas shatokupon, kiu estas bona. = Shi havas bonan shatokupon.
La filmo estis tute teda, pro kio li foriris jam antau la fino. = Char la filmo estis tute teda, li foriris... Oni teorie povus uzi kial anstatau pro kio en tiaj chi frazoj, sed kial estas ege malofte uzata kiel rilata vorto.
Iafoje rilata kio ne reprezentas ghuste la priskribatan frazon, sed ian alian frazan au frazecan ideon:
Oni proponis al li oficon de kuriero, kio promesis esti tre enspeziga afero.[FA3.58] Chi tie kio ne reprezentas la ideon oni proponis al li oficon de kuriero, sed la ideon ke li eble havos oficon de kuriero, au havi oficon de kuriero.
Iafoje oni povus anstatau rilata kio uzi kiu + gheneralsignifan O-vorton (ekz. afero au okazo) por reprezenti tutan frazon. Tio tamen okazas tre malofte: Eble ili ne venos, por kiu okazo ni devas esti preparitaj. = Eble ili ne venos, por kio ni devas esti preparitaj.
Rilata kio-frazo, kiuj priskribas tutan cheffrazon, estas principe plurakonta. Oni povas same bone uzi memstaran cheffrazon anstatau la subfrazo: Li donadis multe da mono al la malrichuloj. Tio estis tre laudinda. — Shi havas shatokupon. Tio estas bona. — Eble ili ne venos. Por tiu okazo ni devas esti preparitaj.
Iafoje plurakonta kio-frazo estas enmetita kiel komentofrazo ene de frazo au antau tiu frazo, kiun ghi priskribas:
La hospitalo estas apartigita de la strato per sufiche alta krado, en kiu la dikaj feraj stangoj estas tiel malproksimaj unu de la alia, ke, kio estas publika sekreto, multaj maldikaj loghantoj de tiu institucio sin trapremas kaj faras ekstere siajn malgrandajn vizitojn.[FA1.82] Kio reprezentas la ke-frazon ke multaj maldikaj..., sed la kio-frazo estas enmetita en la ke-frazon tuj post ke. Tia chi frazkonstruo eble ne estas rekomendinda, char efektive iom malfacile komprenebla.
En la brakoj ili tenis partojn de shipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio shajnis al la reghidino la plej terura — virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj.[FA1.60] Kio reprezentas la frazan ideon: Ili tenis en la brakoj virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj. Tio shajnis al shi la plej terura.
