PMEG 2023

22.3. Demandoj sen demandovorto

Iafoje chu au KI-vorto estas forlasita el demanda frazo. Tio okazas precipe en dialogoj. Tiam nur la kunteksto montras, ke temas pri demando. Tia forlaso estas akceptebla, kiam la tuta frazo estas draste mallongigita:

  • Efektive? – shi demandis per tirata tono. – Efektive, – respondis Alechjo.M.147– Chu efektive vi farus tion? – shi demandis...

  • “Chu ili do distingis sin per brilo?” demandis la peceto da vitro. “Per brilo?” ekkriis la flikilo, “ne, sole nur per malmodesteco!FA2.85...Chu per brilo?...

  • Eble el la vestoj ion forkomerci? Vendi ekzemple la pantalonon?Rz.106Chu mi eble el la vestoj ion for­komercu? Chu mi vendu ek­zemple la pantalonon?

  • Via nomo? Via profesio?” demandis la gardostaranto tiun, kiu la unua eliris el la kalesho.FA4.214Kia estas via nomo? Kia estas via profesio?...

  • Sed la korniko?” demandis la malgranda Gerda. “Ha, la korniko mortis!”FA2.75Sed kio okazis al la korniko?...

Multaj parolantoj uzas specialan manieron elparoli demandajn frazojn. Ili uzas ekz. levighantan melodion en la fino de la frazo. Sed en Esperanto ne ekzistas klare fiksitaj reguloj pri la frazmelodio. Tial, se oni uzas demandon sen chu au demanda KI-vorto, nur la kunteksto povas montri, ke la frazo estas demanda.

Iafoje oni uzas deklarajn frazojn kun duba nuanco. La dubon oni esprimas skribe per demandosigno, sed ne vere temas pri demando, kvankam ofte la parolanto ja deziras, ke la auskultanto konfirmu au malkonfirmu la dirajhon. En tiaj okazoj oni ne uzas chu:

  • – Chion, kio estis sub la nomo de barono Brambeus [...] chion tion chi mi verkis. – Kion mi audas! Sekve barono Brambeus estas vi?Rz.46 La dua parolanto ne demandas, chu la unua estas barono Brambeus, sed nur konstatas, ke tiu ja estas la barono, sed pro miro kaj dubo volas ricevi konfirmon pri tio.

  • Vi ne volas do indulgon kaj favoron?Rt.72Vi ne volas do indulgon kaj favoron. Chu mi ghuste komprenis la aferon?

  • Eble vi volus donadi lecionojn de muziko?M.58 Temas pri propono, sed la proponanto estas iomete malcerta pri la taugeco de la propono.

  • Vi min jam ne akceptos? – demandis Marta, – nenian esperon mi povas havi?M.184