PMEG 2023

24.1. Kvantaj O-vortoj

O-vorto, kiu esprimas kvanton, ofte estas priskribata de esprimo, kiu montras, el kio konsistas la kvanto, plej ofte kun la rolvorteto da:

  • Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajho.FE.35

Sed iafoje oni uzas alian rolvorteton, precipe de au el: Ne restas multo de la pano.

Gramatike la kvanta O-vorto estas chefvorto, sed el senca vidpunkto la posta esprimo ofte estas pli grava. Tial oni iafoje traktas tiun kvazau ghi estus chefvorto:

  • Tiam grandega multo da vortoj [...] farighus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia.FK.273 Nediferencigeblaj gramatike rilatas al multo, sed havas J-finajhon, char Zamenhof preferis trakti ghin lau vortoj, al kiu ghi sence rilatas. Fakte la frazo ighus tre stranga, se oni dirus nediferencigebla sen J, char la posta esprimo unu de alia trudas la ideon de pluraj individuoj.

  • Grandega multo da vortoj farighas tute senbezona por lernado.FK.285 Chi tie Zamenhof sekvis gramatikajn principojn, char en tiu chi frazo temas pri unu senbezona amaso.

  • Post la kongreso la plimulto el la partoprenantoj estis kontentaj. Oni povas ankau diri kontenta.

Anstatau multo, malmulto kaj kelko oni plej ofte preferas la E-formojn multe, malmulte kaj kelke.

Legu ankau pri O-vortaj nombrovortoj kiel duono kaj miliono.