PMEG
12.3.4.7. Inter
Inter montras pozicion, che kies flankoj trovighas du au pli da aliaj aferoj. Se temas pri du aferoj, ili trovighas che du kontrauaj flankoj. Inter estas iasence la malo de chirkau. Inter normale povas stari nur antau multe-nombra esprimo, au antau du (au pluraj) frazpartoj ligitaj per kaj:
Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono.[FE.25] La potoj staras dekstre kaj maldekstre de la kaldrono, au antaue kaj malantaue, au simile.
En la plej supra parto de alta domo, inter kvar nudaj muroj, shia infano tremis de malvarmo.[M.92] La muroj trovighas kvarflanke chirkau la infano.
Li rigardis la stelojn, kiuj spegulighis en la akvo inter li kaj la belega marmora ponto.[FA1.137] Unuflanke de la spegulighloko trovighis li, aliflanke la ponto.
Li rampis en la angulon inter la muro kaj la marmora monumento kaj endormighis.[FA1.141] Unuflanke de la angulo trovighis la muro, aliflanke la monumento.
Ekvadoro trovighas inter Kolombio, Peruo kaj Pacifiko. La du landoj kaj la maro triflanke komplete enfermas Ekvadoron.
Ligo, simileco, reciproka rilato «
Al la baza signifo de inter povas aldonighi nuanco de ligo, simileco au reciproka rilato (amika, malamika au neutrala):
Ni vojaghis inter Romo kaj Pizo. Logike la frazo nur diras, ke ni trovighis ie inter la du urboj vojaghante ien. Sed praktike la frazo signifas nepre, ke la vojagho deiris ghuste de Romo kaj celis ghuste Pizon. Oni ankau povas diri de Romo al Pizo. Inter estas pli bona, se temas pri veturado en ambau direktoj: Li loghas en Bratislavo kaj laboras en Vieno. Tial li chiutage veturas inter tiuj du urboj.
La simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj shia propra sorto vekis en shi varmegan kunsenton.[M.103]
Ili estis tre amikaj inter si.[BV.58] Chi tie inter si egalas al unu al la alia.
Ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj.[OV.378] La ponto trovighu inter la gentoj kiel ligo.
Neniam ghis nun okazis inter ili ia malpaceto.[FA4.173]
Diseco, malsimileco «
Inter povas ankau esprimi disecon au malsimilecon:
Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.[PE.759] Granda monto disigas ilin.
Ankorau antau 50 jaroj inter la japanoj kaj europanoj ekzistis shajne kolosa malsameco.[OV.348]
Inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis diferencoj grandegaj.[M.153]
Alternativoj «
Iafoje inter montras alternativojn (du au pli da elektebloj):
Chu estas tiel malfacile elekti inter la chielo kaj la infero?[Rt.73]
Inter amikoj viaj elektu la plej saghajn.[H.131]
En la batalo inter honoro kaj amo shi decidis por la dua.[Rt.88]
Nepreciza inter «
Iafoje inter montras malpli precize difinitan pozicion kune kun iaj aferoj au en iaj cirkonstancoj:
Li [...] vidis larmojn, kiuj tremis inter shiaj okulharoj.[FA1.125] La larmoj trovighis en diversaj pozicioj pli-malpli inter la haroj.
Inter fremdaj shi estas edzino-anghelo, kun la edzo shi estas demono kruela.[PE.760] = En la cheesto de fremdaj homoj...
Inter lupoj kriu lupe.[PE.766] = Kiam vi trovighas kune kun lupoj, kriu lupe.
Inter la plej grandaj korpaj suferoj li ne forgesis nian aferon.[OV.71] = Kiam li suferis de la plej grandaj korpaj suferoj...
Se vi pistos malsaghulon en pistujo inter griajho, lia malsagheco de li ne apartighos.[SS.27] = ...kune kun griajho...
Aparteno al grupo «
Inter povas montri apartenon al grupo. Tio similas al la chi-antaue montrita malpreciza inter. Iafoje temas pri efektiva pozicio pli-malpli inter la aliaj membroj de la grupo, alifoje la signifo estas pure apartena:
Inter niaj amikoj ne trovas sin ankorau grandaj richuloj.[OV.128] = Grandaj richuloj ankorau ne apartenas al nia amikaro.
Shi tamen havis la senton, ke unu inter ili mankas.[FA2.57] = ...ke unu membro de ilia grupo mankas.
Inter aliaj aferoj tiu chi malfelicha infano devis du fojojn en chiu tago iri cherpi akvon en tre malproksima loko.[FE.13] La akvocherpa tasko estis nur unu el tuta grupo de taskoj.
Ech inter piuloj ne mankas pekuloj.[PE.403] = Ankau al la grupo piuloj apartenas pekuloj.
Vi elserchu inter la tuta popolo homojn bravajn.[Gn.18]
La rolvorteto el havas iom similan uzon.
Inter antau unu afero «
Normale estas sensence uzi inter antau unu-nombra esprimo. Ekz. *inter domo* ne havas sencon. (Se temas pri la interno de domo, oni devas diri en domo au interne de domo.)
Sed kiam inter estas malpreciza au montras apartenon al grupo, ghi povas aperi antau unu-nombra vorto, kiu montras grupon (= pluraj individuoj).
Iafoje kune kun chiu (en unu-nombro) povas havi sencon uzi inter + unu-nombran esprimon: Inter chiu domo staris malgranda arbo. Temas pri la spacoj inter chiuj duopoj de apudaj domoj. Tiaj esprimoj estas principe mallogikaj, sed ofte ne eblas tiajn aferojn bone diri en maniero rigore logika. Se oni dirus chiuj domoj, oni pensus, ke estas unu sola spaco, chirkau kiu trovighas chiuj domoj. Eble oni povus diri: Inter chiu domo kaj la sekva staris malgranda arbo. Au eble: Inter la dom(par)oj staris vice po unu arbo.
Oni iafoje povas uzi inter antau unu-nombra vorto, se temas pri substanco au alia nenombrebla afero. Tiam inter montras disigon de la substanco en du au plurajn partojn:
Kaj Dio diris: Estu firmajho inter la akvo, kaj ghi apartigu akvon de akvo.[Gn.1]
Inter + direktaj rolmontriloj «
Shi iris inter la tulipojn.[FA1.95] = ...al loko inter la tulipoj.
La suno lumis inter la delikatajn bonodorajn foliojn.[FA2.123] = ...al loko inter la folioj.
La luno povis lumi tra inter la arboj.[FA1.38] La lumo iris de la luno, pasis inter la arboj, kaj pludauris.
Inter la mano ghis la busho ofte disvershighas la supo.[PE.765] Normale oni dirus Inter la mano kaj la busho..., sed chi tie Zamenhof elektis nekutime ghis anstatau kaj por montri, ke io okazis dum movo de mano ghis busho.
El inter la branchoj ili sonigas sian vochon.[Ps.104] Ili (birdoj) sidas inter la branchoj, kaj ilia vocho iras el tiu loko.
Tempo «
Inter povas montri neprecizan tempopunkton post unu tempo, kaj antau alia:
Estis inter la sepa kaj oka horo vespere.[M.200] Estis ia tempopunkto/minuto post la sepa horo, sed antau la oka.
Tio okazis inter lundo kaj vendredo.
Se temas pri tuta periodo, oni uzas normale de + ghis: de lundo ghis vendredo.
Proksimumeco «
Se inter staras antau du nombroj, ghi montras proksimumecon: inter dek kaj dudek = ia nombro pli alta ol (au eble egala al) dek, sed malpli alta ol (au eble egala al) dudek. Lau multaj chi tia inter-esprimo ekskluzivas la ekstremojn (dek kaj dudek): devas esti ia nombro ghuste inter ili, ne ili mem. Sed kiam la efektiva signifo estas proksimuma, ne eblas nomi precizajn limojn:
Por acheti ghin vi devas pagi inter 100 kaj 200 eurojn. Vi devas pagi minimume 100 kaj maksimume 200 eurojn.
Legu pli detale pri tiaj nuanciloj de nombrovortoj.
Vortfarado «
Intera = “trovighanta inter aliaj similaj au samspecaj aferoj”: El la tri domoj la intera domo [la domo, kiu trovighas inter la du aliaj] apartenas al mi.
Intere = “en intera pozicio”: Intere de la arboj staris urso.
Intero = “spaco au tempo inter du au pli da aferoj”: La intero de la du domoj estis tre malvasta.
Interajho = “intera parto, kiu trovighas inter aliaj partoj de la sama afero”: La dekstra kaj maldekstra partoj de la aparato estas kompreneblaj, sed la interajho estas tre stranga.
Ne konfuzu intera, intere, intero, interajho kun interna, interne, interno, internajho, kiuj egalas al ena, ene, eno, enajho.
