PMEG

Gramatiko / E-vortecaj vortetoj / E-vortecaj vortetoj ceteraj /

14.3.6. Ankau

Ankau montras, ke la afero ne estas sola, sed ke ghi aldonighas al aliaj jam menciitaj:

La pozicio de ankau «

Tre ofte oni audas, ke ankau trovighu ghuste antau tio, al kio ghi rilatas. Tio estas tre bona ghenerala konsilo por klara stilo, sed ghi tute ne estas deviga regulo, kiel oni ofte shajnigas. En la Fundamento, che Zamenhof, kaj ankorau hodiau che plej multaj Esperantistoj, ankau povas stari post tio, kion ghi emfazas. Zamenhof ofte tiel uzis ankau, kiam ghi rilatis al persona pronomo, sed ankau aliokaze. Tion montras pluraj el la chi-antauaj ekzemploj.

Kiam ankau koncernas KI-vorton, estas ech regulo, ke oni metu ankau poste. KI-vortoj tre volas esti komence de sia frazo. Oni do ne diras: *Ankau kiu volas kunludi?* *Li amas virinon, ankau kiu amas lin.* Nepre oni diras: Kiu ankau volas kunludi? Li amas virinon, kiu ankau amas lin.

Nur la kunteksto povas montri kun certeco, kion ankau koncernas. Povas esti bona rekomendo normale meti ankau rekte antau tio, al kio ghi rilatas, sed oni ne povas tion postuli. Che KI-vortoj tia rekomendo au postulo estus ech rekte erariga.

Emfaza akcentado «

En la parolo oni normale emfaze akcentas tiun frazparton, al kiu ankau rilatas, se ankau staras rekte antau ghi: Ankau mi amas vin. Emfaza akcento je mi.

Sed se ankau staras post la koncernata frazparto, la emfaza akcento trafas anstataue ankau: Mi ankau amas vin.

Tia chi akcentado tamen ne sekvas devigajn regulojn, sed dependas de la preferoj de la parolanto.