PMEG

Gramatiko / I-verboj /

27.4. I-verboj kiel rekta priskribo

Rekta priskribo de O-vorto «

I-verbo povas esti rekta priskribo de O-vorto, precipe de aga O-vorto. La I-verbo chiam staras post la O-vorto:

  • Forte min doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo.[M.91] = Forte min doloras, ke mi ne povas helpi vin...

  • Mi ricevas grandan deziron edzighi.[FA3.96] = Mi ekdeziregas edzighi.

  • Mi alveturis chi tien [...] kun la firma decido servi sub vi.[Rt.84]

  • Kabinetaj provoj [...] kalkulas je ghia preteco pionire oferi sian tempon.[FK.230] (Ghi = la mondo.)

  • Lia propono elekti novan prezidanton ne estis akceptita.

  • Neniu sentas la bezonon shanghi ilin.[L2.38]

  • Mi estas honesta, kaj vi havis nenian rajton paroli al mi en tia maniero.[M.172]

  • Shi havas la ambicion farighi prezidanto. = ...la ambicion, ke shi farighu prezidanto.

  • Shi ricevis la taskon trovi trinkajhon. = ...la taskon, ke shi trovu trinkajhon.

Rekta priskribo de A-vorto au E-vorto «

I-verbo povas ankau esti rekta priskribo de A-vorto au E-vorto, precipe de aga A-vorto au E-vorto:

  • Mi estas inklina ne fari tion.[LR.93] = ...inklinas ne fari...

  • Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon.[M.57] ...kapablas instrui...

  • La rabeno, ne kapabla paroli, kelkfoje movis sensone la lipojn.[Rn.14]

  • Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo.[M.83]

  • Li estis kontenta manghi nur bovleton da rizo.

  • Chesante hodiau esti mia zorgato kaj forlasante nin [...] vi nun eniras en la mondon.[BV.22]