PMEG
37.6. Shajnaj kunmetajhoj
Multaj vortoj aspektas kvazau ili estus kunmetitaj, kvankam ili ne estas. Kolego (samprofesiano) povus esti miskomprenata kiel kol-ego (longa kolo), okulo (vidorgano) povus esti miskomprenata kiel ok-ulo (persono karakterizata de la nombro 8), lumbriko (speco de vermo) kiel lum-briko (briko el lumo), haringo (speco de fisho) kiel har-ingo (ingo de haroj). Aliaj ekzemploj estas kol-oro, vesp-ero, voj-agho, mash-ino, mis-ilo k.s. Kiam vorto shajnas enhavi afikson, oni parolas pri “shajnafikso”. Efektive ekzistas tre multe da tiaj vortoj. Ili estas bona materialo por vortludoj kaj shercoj, sed ili ankau povas kauzi problemojn, precipe por komencantoj.
Ofte oni provis eviti shajnafiksojn. Ekz la vorto planedo havas “d”, kvankam plej multaj lingvoj havas “t” en tiu vorto, por eviti konfuzon kun planeto (kun ET-sufikso) = “malgranda plano”. La vorto ripeti komencighas per “ri”, kvankam multaj lingvoj havas “re” en tiu vorto. Se la vorto estus *repeti* oni povus miskompreni ghin kiel re-peti (peti denove) kun la prefikso RE. Multaj (sed ne chiuj) vortoj, kiuj internacie finighas per “ul” havas en Esperanto “ol”, por eviti konfuzon kun la sufikso UL. Multaj (sed ne chiuj) vortoj, kiuj internacie havas la finon “in”, havas en Esperanto la finon “en” por eviti konfuzon kun IN-sufikso. Por kelkaj vortoj ekzistas duoblaj formoj. Kasedo kaj kaseto havas ekzakte la saman signifon. Kaseto povus teorie esti miskomprenata kiel kas-eto (malgranda privata kaso) kun la sufikso ET. Tre multaj vortoj tamen retenas radikofinon au radikokomencon, kiu povas shajni kiel afikso au radiko. Jam Zamenhof enkondukis multegajn vortojn kun tia shajnafikso. Ekzistas ekz. en NPIV pli ol 150 radikoj kun shajna ET-sufikso. 23 el ili aperis jam en la Fundamento, kaj pli ol 40 el ili estas radikoj, kiujn oni poste oficialigis.
Oni ofte audas kritikon kontrau unuopaj vortoj, ke ili estas eraraj, char ili enhavas shajnafikson (au alian shajnelementon). Tia kritiko povas esti prava, se la koncerna vorto efektive povus kauzi konfuzon, sed neniel ekzistas ia regulo, ke vortoj ne rajtas enhavi shajnafikson en Esperanto. Se miskompreno ne povus estighi, tia kritiko estas do malprava.
Eksafiksoj «
Speciala tipo de shajnafiksoj ekzistas en vortoj, kiuj en sia origina formo, en alia lingvo, estis kunmetitaj, sed kiujn Esperanto pruntis kiel unu radikon. Kiam pluraj tiaj Esperantaj radikoj havas similan radikofinon au radikokomencon (kiu do estis afikso en la origina lingvo), tio povas shajni kiel vera Esperanta afikso. Tian shajnafikson oni povas nomi eksafikso (ekssufikso, eksprefikso). Iafoje oni provas uzi tiajn eksafiksojn ankau en pure Esperantaj vortoj. Ekz. lau nekunmetitaj vortoj kiel psikologio, sociologio, metodologio k.a., oni kreis novajn vortojn kiel esperantologio kaj birdologio, en kiuj OLOGI estas uzata kiel vera afikso. Tiaj novajhoj povas iafoje esti bonaj, sed oni devas atenti, ke konfuzo ne estighu.
Multaj tiaj (shajnaj) afiksoj estas traktataj kune kun la neoficialaj afiksoj.
