PMEG 2024
43. Listo de ne-PIV-aj elementoj
En PMEG menciighas kelkaj lingvoelementoj, kiuj ne trovighas en PIV (en la eldono de la jaro 2020). Tiaj elementoj havas en PMEG la simbolon °, ekz.: platino°.
Jen listo de chiuj tiaj ne-PIV-aj elementoj kun mallongaj klarigoj pri signifo kaj deveno. En kelkaj okazoj la elemento trovighas en PIV, sed kun iom alia formo (ekz. OMETR) au kun alia signifo (ekz. platin|o).
Iuj elementoj estas menciitaj nur grupe en la fino de la listo.
Ne aperas en la listo esprimoj, kiuj estas simplaj eraroj. Ankau propraj nomoj de personoj ne aperas.
Notu bone, ke ne chiuj elementoj en la listo estas rekomendindaj. Kelkaj estas ech rekte malrekomendataj de PMEG. Ili havas steletojn, ekz.: *grau*.
La signo vertikalo montras limon inter radiko kaj finajho, ekz.: stere|o.
Pri la fontoj vidu la literaturliston. Che iuj elementoj mankas fontindiko. Tiuj elementoj ekzistas en praktika uzado, sed ne estas registritaj en vortaroj au similaj verkoj.
Elemento | Klarigo | Fonto |
---|---|---|
*AB* | “fiksita instalajho”, sufikso | Esperanta Bildvortaro |
*ADOR* | “ne-automata konstrumashino”, sufikso | Esperanta Bildvortaro |
*AFRO* | prefiksa mallongigo de “Afriko”, prefikso | |
amhar|o | ano de unu el la gentoj de Etiopujo | En PIV kiel lingvonomo |
*ARI* | “nombrosistemo”, sufikso | Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento |
Ashur|o | islama festotago (la deka de Muharamo°), arabe “’Ashura” | Cherpillod: Nepivaj Vortoj |
audi|o | “elektronika registrado kaj reproduktado de sono” | Wennergren: Roko kaj Popo |
AUDIO | “tehhniko de elektronika registrado kaj reproduktado de sono”, prefikso | Esperanta Bildvortaro |
*AUTO* | “automata”, prefikso | Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento |
be | mallongigo de “bemolo” | Butler: Muzika Terminaro |
Blis|o | la planlingvo “Bliss” | |
brekekekeks | bleko de bufo | Cherpillod: Nepivaj Vortoj, PIV che kuaks |
*Breksigh|o* | la eliro de Britujo el la Europa Unio, “Briteliro” | |
Chomolungm|o | la monto Everesto | Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch |
*Daralbajd|o* | “Kazablanko°” | Poshatlaso de la Mondo |
*darf|i* | “esti permesita, rajti” | Cherpillod: Nepivaj Vortoj |
decilion|o | 1060, internacia vorto (angle “decillion”) | |
di | mallongigo de “dieso” | Wennergren: Roko kaj Popo |
*dificil|a* | “malfacila” | Vatré: Neologisma Glosaro |
E | “plantotribo”, “koloro”, sufikso | Werner: Terminologia Kurso, PIV nur kun la senco “plantotribo” |
ejdz|o | “edzo au edzino” (proponita sekse neutrala vorto) | |
EKSBI | 260, prefikso | |
ENZ | “substanco”, sufikso | Esperanta Bildvortaro |
*EURO* | prefiksa mallongigo de “Europo”, prefikso | Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento |
Fanagal|o | pighina interlingvo parolata en suda Afriko | |
GIBI | 230, prefikso | |
glu glu | sono de akvo elfluanta el botelo = kluk kluk | PAG §126 |
*grau* | “mal-malgrau, dank’ al” | PAG §201 kaj §257 (en piednotoj) |
ICH | “virseksa”, sufikso | Günkel: GuVo |
*IF* | “igi io”, sufikso | PAG §414 |
IP | “neduuma (nek viro, nek virino)”, sufikso | |
Interglos|o | la planlingvo “Interglossa” | |
Interlingva|o | la planlingvo “Interlingua” | |
Interlingve|o | la planlingvo “Interlingue” | |
*ISTAN* | “lando”, sufikso | Aktoj de la Akademio III |
*ishi* | ina versio de la pronomo “ili”, “tiuj virinoj” (proponita ina pronomo triapersona multe-nombra) | |
J | sekse neutrala karesnoma sufikso | |
JOBI | 280, prefikso | |
*kau* | “kaj/au” | |
Kazablank|o | havenurbo en Maroko | Poshatlaso de la Mondo |
KIBI | 210, prefikso | |
kluk kluk | sono de akvo elfluanta el botelo = glu glu | PAG §126 |
*kodumaton|o* | koduma maratono, “kod(um)festo” | |
*kompufon|o* | telefono, kiu esence estas komputilo, = saghtelefono, lerta telefono | |
KVETA | 1030, prefikso | |
KVEKTO | 10-30, prefikso | |
Lingvafranka|o | iama pighina interlingvo che Mediteraneo | |
Loglan|o | la planlingvo “Loglan”, “la logla” | |
Lojhban|o | la planlingvo “Lojban” | |
MEBI | 220, prefikso | |
Meka|o | “Mekko” | |
*mon|o* | evitinda mallongigo de “monofonio°” | |
mono|o | mallongigo de “monofonio°” | Wennergren: Roko kaj Popo |
monofoni|o | “unukanala sonreproduktado” | Esperanta Bildvortaro |
Muharam|o | la unua monato de la islama jaro (arabe “al-Muharram”) | |
*na* | rolvorteto por rekta objekto | Makkink: Nia Fundamento sub lupeo, Cherpillod: Leksikaj Vagadoj |
*nen* | “ne” (respondvorto) | Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento |
nonilion|o | 1054, internacia vorto (angle “nonillion”) | |
Nova-Skoti|o | provinco en Kanado | Aktoj de la Akademio III |
Novial|o | la planlingvo “Novial” | |
*OFON* | “lingvano, lingvaneco”, sufikso | Günkel: GuVo |
OJD | “similformajho”, varianto de la sufikso OID | Wells: Concise Esperanto and English Dictionary |
Okcidental|o | la planlingvo “Occidental” | |
o kej | “bone!” | Wells: English - Esperanto - English dictionary |
oktilion|o | 1048, internacia vorto (angle “octillion”) | |
OMETR | “mezurilo”, sufikso | En PIV kiel METR |
OMETRI | “scienca mezurado”, sufikso | En PIV kiel METRI |
orom|o | ano de la plej multnombra gento de Etiopujo | |
*OTEK* | “kolekto, kolektejo, kolektujo”, sufikso | En PIV kiel TEK |
pajtr|o | “patro au patrino” (proponita sekse neutrala vorto) | |
parent|o | “patro au patrino” (proponita sekse neutrala vorto) | |
PEBI | 250, prefikso | |
Picburg|o | urbo en Pensilvanio, Usono | |
PJ | karesnoma sufikso por neduumaj homoj | |
platin|o | “plateno” (speco de metalo) | Dr Esperanto: Meždunarodnyj Jazyk [“La Unua Libro”], Zamenhof: la Fundamenta Krestomatio p. 233 (en PIV estas alia vorto platin|o kun tute alia signifo) |
Pocdam|o | la chefurbo de la federacia lando Brandenburgo en Germanujo | Cherpillod: Nepivaj Vortoj (che *Potsdamo*) |
*pseud|a* | “malvera, kashita, shajna, iluzia” | PAG §422 che la prefikso PSEUDO |
ri | “li au shi”, “tiu persono” (proponita sekse neutrala pronomo triapersona unu-nombra homa) | |
RONA | 1027, prefikso | |
RONTO | 10-27, prefikso | |
*Sanhelen|o* | “Sankta Heleno” (brita insulo en Atlantiko) | Poshatlaso de la Mondo |
*Sanpier|o* | “Sankta Petro” (franca insulo en Atlantiko) | Poshatlaso de la Mondo |
sekstet|o | “muzikajho por sesopo da muzikistoj” | Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch |
sekstilion|o | 1036, internacia vorto (angle “sextillion”) | |
Senthelen|o | “Sankta Heleno” (brita insulo en Atlantiko) | |
Sentpier|o | “Sankta Petro” (franca insulo en Atlantiko) | |
septilion|o | 1042, internacia vorto (angle “septillion”) | |
sis | “ses” | |
Solresol|o | la planlingvo “Solresol” | |
somal|o | ano de la chefgento de Somalujo, ano de Somalujo | Wells: English - Esperanto - English dictionary, Listo de Rekomendataj Landnomoj. En PIV kiel monunuo. |
spoz|o | “edzo au edzino” (proponita sekse neutrala vorto) | |
stere|o | “stereofonio, dukanala sonreproduktado” | Wennergren: Roko kaj Popo |
STIF | parenceco kreita per regeedzigho, prefikso | PAG §425 (rimarko I) |
svazi|o | ano de la chefgento de Svazilando, ano de Svazilando | Wells: English - Esperanto - English dictionary, Listo de Rekomendataj Landnomoj |
TEBI | 240, prefikso | |
tigraj|o | ano de unu el la gentoj de Etiopujo | |
tik tak | sono de mehhanika horlogho | PAG §126 |
tofu|o | speco de sojkazeo (en PIV “toufuo”) | Wells: English - Esperanto - English dictionary |
Tokipon|o | la planlingvo “toki pona” | |
Tokpisin|o | kreola lingvo parolata en Papuo-Nov-Gvineo | |
*UK* | “kastrita besto”, sufikso | PAG §372 (rimarko II) |
Vakajam|o | urbo en Japanujo | Poshatlaso de la Mondo |
*Varshav|o* | “Varsovio” | Shulco: Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj |
VIDEO | “tehhniko de elektronika registrado kaj reproduktado de movighantaj bildoj”, prefikso | Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento, en PIV kun la formo VIDE |
Vinchestr|o | urbo en Anglujo | En PIV kiel speco de memordisko |
vu|o | “duobla vo, vavo”, nomo de la litero W | Pokrovskij: Komputada leksikono |
ZEBI | 270, prefikso |
Grekaj literoj «
Aperas nomoj de grekaj literoj. El la plene esperantigitaj nur delt|o, epsilon|o, jot|o, lambd|o kaj omeg|o trovighas en PIV (por la aliaj PIV donas nur duone esperantigitajn formojn sen O-finajho). La liternomoj alf|o, bet|o kaj gam|o trovighas en Wüster, Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana. La nomo rot|o trovighas en Pokrovskij, Komputada leksikono. La aliaj estas de Wennergren: alf|o, bet|o, gam|o, zet|o, et|o, tet|o, kap|o, mu|o, nu|o, ksi|o, omikron|o, pi|o, rot|o, sigm|o, tau|o, upsilon|o, fi|o, hhi|o, psi|o. El la duone esperantigitaj nomoj tri estas de Wennergren: epsilon, omikron kaj upsilon. La aliaj estas en PIV.
Hebreaj literoj «
Aperas duone esperantigitaj nomoj de hebreaj literoj: alef, bet, gimel, dalet, he, vav, zain, hhet, tet, jod, kaf, lamed, mem, nun, samehh, ain, pe, cadi, kof, resh, shin, tav. Ili estas el la Psalmaro de La Sankta Biblio (sed ili vershajne ne estas zamenhofaj).
Tononomoj «
Aperas specialaj nomoj por bemolaj kaj diesaj tonoj: *As*, *Ais*, *Bes*, *Bis*, *Ces*, *Cis*, *Des*, *Dis*, *Es*, *Eis*, *Fes*, *Fis*, *Ges*, *Gis*. Ili trovighas en Wüster, Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana kaj en Desmet’, Bildvortaro.
Nombrovortoj «
Menciighas kelkaj maloftegaj nombrovortoj: undecilion|o, duodecilion|o, tredecilion|o, kvatuordecilion|o, kvindecilion|o, seksdecilion|o, septendecilion|o, oktodecilion|o, novemdecilion|o, vigintilion|o, centilion|o. Ili estas de Wennergren.
Tabelvortoj «
Menciighas neoficialaj kaj nepre evitendaj tabelvortoj je ALI. Nur du el ili, *aliel* kaj *alies* estas registritaj en PIV. Kvin el la aliaj, *aliam*, *alie*, *alio*, *aliu* kaj (nerekte) *alia*, estas menciitaj en PAG §62 kaj §88 (rimarko I). En Cherpillod: Nepivaj Vortoj aperas *alial* kaj *aliom*.
Ekkriaj vortetoj, sonimitoj «
Aperas kelkaj alternativaj skriboj de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj. Ili estas de Wennergren: hu ra, ho la, a ha, e he, o ho, mjau.