PMEG 2023

39.2.29. VIDEO°

“Tehhniko de elektronika registrado, konservado, prilaborado kaj reproduktado de movighantaj bildoj”. Tehhnika prefikso: tehhniko videotehhniko, disko videodisko, filmo videofilmo.

Estas pli bone uzi la radikon VIDE, per kiu oni povas fari ekz.: video, videa, videilo, vide(o)tehhniko, vide(o)disko, vide(o)filmo, vide(o)registrilo, vide(o)kamerao = “kamerao, kiu registras movighantajn bildojn elektronike”. La ligfinajho O estas chiam superflua, se temas pri la radiko VIDE. Se temas pri la prefikso VIDEO, la “o” estas tamen parto de la prefikso, kaj ne povas forfali. En nefaka lingvajho oni povas ofte uzi VID anstataue, sed VID ne vere esprimas la specialan signifon de VIDE: vidbendo, viddisko, sed ekz. *vidkamerao* estas sensenca kaj senutila, char chiuj specoj de kameraoj estas “vidaj”. Komparu kun AUDIO°.