PMEG 2024
39.2.28. ULTRA
“Ekstrema, eksternormala”. Tehhnika prefikso uzata, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komencighas per “ultra”: sono → ultrasono = “transsono, sono tiel altfrekvenca, ke ghi estas neaudebla”, viol(kolor)a → ultraviol(kolor)a = “havanta nevideblan koloron kun ondolongo trans violkoloro”, konservativa → ultrakonservativa. Normale oni uzu trans au ekstrema: transviol(kolor)o, transsono, ekstreme konservema. Komparu kun INFRA.